Buscar na Bíblia
Encontre versículos, passagens e textos bíblicos
117 resultado(s) encontrado(s)
(Página 1 de 6)
Buscar na Bíblia: "Malsato" de Esperanto
Ruth 1:1
En la tempo, kiam regis la jugxistoj, iam malsato okazis en la lando; kaj foriris viro el Bet-Lehxem en Judujo, por paslogxi en la lando de Moab; li kaj lia edzino kaj liaj du filoj.
Lamentations 2:11
Konsumigxis de larmoj miaj okuloj, sxvelis miaj internajxoj, Elversxigxis sur la teron mia hepato, pro la pereo de la filino de mia popolo, Kiam infanoj kaj sucxinfanoj senfortigxis de malsato sur la stratoj de la urbo.
Lamentations 2:19
Levigxu, ploregu en la nokto en la komenco de cxiu gardoparto; Elversxu kiel akvon vian koron antaux la vizagxo de la Sinjoro; Levu al Li viajn manojn pro la animo de viaj infanoj, kiuj senfortigxas de malsato en la komenco de cxiuj stratoj.
Lamentations 4:5
Kiuj antauxe mangxadis frandajxojn, tiuj senfortigxas nun pro malsato sur la stratoj; Kiuj estis edukitaj sur purpuro, tiuj ruligxas nun sur sterko.
Lamentations 4:9
Pli bone estis al tiuj, kiuj mortis de glavo, ol al tiuj, kiuj mortas de malsato, Kiuj senfortigxas kaj pereas pro manko de produktajxoj de kampo.
Lamentations 5:10
Nia hauxto varmegigxis kiel forno, Por la kruela malsato.
Micah 6:14
Vi mangxos, sed ne farigxos sata; doloron pro malsato vi havos en via interno; vi kasxos, sed ne povos konservi; kaj kion vi konservos, tion Mi transdonos al la glavo.
Amos 8:11
Jen venos tagoj, diras la Sinjoro, la Eternulo, kaj Mi sendos malsaton en la landon, ne malsaton pri pano kaj ne soifon pri akvo, sed soifon por auxskultado de la vortoj de la Eternulo.
2 Corinthians 6:5
en batovundoj, en malliberigoj, en tumultoj, en laboroj, en maldormoj, en malsatoj,
2 Corinthians 11:27
en laboro kaj sufero, en oftaj sendormigxoj, en malsato kaj soifo, en oftaj fastoj, en malvarmo kaj senvesteco.
Nehemiah 5:3
Aliaj parolis:Niajn kampojn, niajn vinbergxardenojn, kaj niajn domojn ni donas proprunte, por ke ni akiru grenon kontraux malsato.
Nehemiah 9:15
Kaj panon en la cxielo Vi donis al ili kontraux ilia malsato, kaj akvon el roko Vi elirigis por ili kontraux ilia soifo; kaj Vi diris al ili, ke ili iru ekposedi la landon, kiun per levo de la mano Vi promesis doni al ili.
Romans 8:35
Kiu apartigos nin de la amo de Kristo? cxu aflikto, aux turmento, aux persekutado, aux malsato, aux nudeco, aux dangxero, aux glavo?
Mark 13:8
CXar levigxos nacio kontraux nacio, kaj regno kontraux regno; estos tertremoj en diversaj lokoj, kaj estos malsatoj; tio estas komenco de suferoj.
John 6:35
Jesuo diris al ili:Mi estas la pano de vivo; kiu venas al mi, tiu neniam malsatos, kaj kiu kredas al mi, tiu neniam soifos.
Revelation 6:8
Kaj mi rigardis, kaj jen pala cxevalo; kaj la nomo de la sidanta sur gxi estis Morto; kaj Hades sekvis kun li. Kaj estis donita al ili auxtoritato super kvarono de la tero, por mortigi per glavo kaj per malsato kaj per morto kaj per la sovagxaj bestoj de la tero.
Revelation 7:16
Ili ne plu malsatos, nek plu soifos; ne frapos ilin la suno nek ia varmego;
1 Kings 8:37
Se estos malsato en la lando, aux se estos pesto, brulsekeco, velkado, akridoj, aux vermoj, aux se premos ilin malamiko en la lando de ilia logxado, aux se estos ia plago aux malsano;
1 Kings 18:2
Kaj Elija iris, por montri sin al Ahxab. La malsato estis forta en Samario.
2 Samuel 21:1
Estis malsato en la tempo de David dum tri jaroj, jaron post jaro. Kaj David faris demandon cxe la Eternulo; kaj la Eternulo respondis:Tio estas pro Saul kaj pro la sangavida domo, pro tio, ke li mortigis la Gibeonanojn.
Página 1 de 6
Próximo →