EUDE
Início
Idiomas
🇧🇷 Português (14)
🇺🇸 English (2)
🇪🇸 Español (1)
🇫🇷 Français (1)
🇩🇪 Deutsch (1)
🇷🇺 Русский (1)
🇨🇳 中文 (2)
🇰🇷 한국어 (1)
🇸🇦 العربية (1)
🇫🇮 Suomi (2)
🇻🇳 Tiếng Việt (1)
🇷🇴 Română (1)
📖 Bíblia
Harpa Cristã
Hejmo
>
Esperanto
>
2 Korintanoj
>
11
2 Korintanoj - 11
Esperanto - 33 versoj
← 10
📚
12 →
Kompari
1
Mi volas, ke vi pacience toleru min pro iom da malsagxeco; sed efektive vi ja pacience min toleras.
Kompari
2
CXar mi jxaluzas pri vi per Dia jxaluzo, cxar mi fiancxigis vin al unu edzo, por ke mi prezentu vin kiel cxastan virgulinon al Kristo.
Kompari
3
Sed mi timas, ke kiel trompis Evan la serpento per sia ruzeco, viaj animoj iel deklinigxos for de la simpleco kaj la cxasteco, kiu estas en Kristo.
Kompari
4
CXar se iu vizitanto predikas alian Kriston, kiun ni ne predikis, aux se vi ricevas malsaman spiriton, kiun vi ne ricevis, aux malsaman evangelion, kiun vi ne akceptis, facilanime vi lin toleras.
Kompari
5
CXar mi opinias, ke mi neniel malsuperas la plej eminentajn apostolojn.
Kompari
6
Kaj kvankam mi estas neklera laux parolo, mi tamen ne tia estas laux scio; sed en cxio ni malkasxe agis cxe vi inter cxiuj.
Kompari
7
Aux cxu mi pekis, humiligante min, por ke vi estu altigitaj, en tio, ke mi senpage predikis al vi la evangelion de Dio?
Kompari
8
Mi senigis aliajn ekleziojn, ricevante de ili pagon, por servi al vi;
Kompari
9
kaj kiam mi cxeestis cxe vi kaj havis mankon, mi ne estis sxargxo sur iu; cxar la fratoj, veninte el Makedonujo, plenigis la mezuron de mia bezono; kaj en cxio mi tenis min ne sxargxa rilate vin, kaj ankoraux tenos.
Kompari
10
Jen estas la vero de Kristo en mi, ke cxi tiu fanfarono ne estos barita kontraux mi en la regionoj Ahxajaj.
Kompari
11
Kial? cxu tial, ke mi vin ne amas? Dio scias.
Kompari
12
Sed kiel mi faras, tiel mi ankaux faros, por forigi la pretekston al tiuj, kiuj deziras pretekston, por ke, en kio ili fieras, ili trovigxu samaj, kiel ni.
Kompari
13
CXar tiaj homoj estas falsaj apostoloj, trompemaj laboristoj, sin aliformante kvazaux apostolojn de Kristo.
Kompari
14
Kaj nenia miro; cxar Satano mem sin aliformas kvazaux angxelon de lumo.
Kompari
15
Estas do nenio granda, se liaj servantoj ankaux sin aliformas kvazaux servantojn de justeco; ilia finigxo estos laux iliaj faroj.
Kompari
16
Denove mi diras:Neniu opiniu min malsagxa; sed se vi ja tiel opinias min, tamen min akceptu kiel malsagxan, por ke mi ankaux iom fanfaronu.
Kompari
17
Tion, kion mi diras, mi diras ne laux la Sinjoro, sed kvazaux malsagxe, en cxi tiu insistado pri fierado.
Kompari
18
CXar multaj fanfaronas laux la karno, do mi ankaux fanfaronos.
Kompari
19
CXar vi afable toleras malsagxulojn, estante mem sagxaj.
Kompari
20
CXar vi toleras homon, se li vin sklavigas, se li vin formangxas, se li vin kaptas, se li sin altigas, se li batas al vi la vizagxon.
Kompari
21
Mi parolas kvazaux per sinmallauxdo, kvazaux ni estus malfortigxintaj. Tamen pri kio iu kuragxas, pri tio (mi parolas en malsagxeco) mi ankaux kuragxas.
Kompari
22
CXu ili estas Hebreoj? mi ankaux. CXu ili estas Izraelidoj? mi ankaux. CXu ili estas el la idaro de Abraham? mi ankaux.
Kompari
23
CXu ili estas servantoj al Kristo? (mi parolas kiel frenezulo) mi plie; en laboroj pli abunde, en malliberejoj pli abunde, en batoj supermezure, en mortigxoj ofte.
Kompari
24
De la Judoj kvinfoje mi ricevis batojn po kvardek sen unu.
Kompari
25
Trifoje mi estas batita per vergoj, unufoje mi estas prijxetita per sxtonoj, trifoje mi suferis sxippereon, nokton kaj tagon mi pasis en la profunda maro;
Kompari
26
en oftaj vojagxoj, en dangxeroj de riveroj, dangxeroj de rabistoj, dangxeroj de Judoj, dangxeroj de la nacianoj, dangxeroj en urbo, dangxeroj en dezerto, dangxeroj en la maro, dangxeroj inter falsaj fratoj;
Kompari
27
en laboro kaj sufero, en oftaj sendormigxoj, en malsato kaj soifo, en oftaj fastoj, en malvarmo kaj senvesteco.
Kompari
28
Krom tiuj aferoj eksteraj estas tio, kio min premas cxiutage, nome la zorgado pri cxiuj eklezioj.
Kompari
29
Kiu estas malforta, kaj mi ne estas malforta? kiu estas faligata, kaj mi ne indignas?
Kompari
30
Se mi nepre devas fanfaroni, mi fanfaronos pri tio, kio rilatas al mia malforteco.
Kompari
31
La Dio kaj Patro de la Sinjoro Jesuo, Tiu, kiu cxiam estas benata, scias, ke mi ne mensogas.
Kompari
32
En Damasko, la urbestro sub la regxo Aretas starigis gardistaron en la urbo de la Damaskanoj, por min kapti;
Kompari
33
kaj tra fenestro oni min delasis lauxflanke de la muro en korbo, kaj mi eligxis de liaj manoj.
Navigado
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31
32
33
Agoj
📋 Kopii
📤 Kunhavigi
Bíblia
Início
📖 Bíblia
Livros
Buscar
🔍 Comparar Versículos
Versões
Harpa Cristã
Versículos por Tema
Versículos sobre Amor
Versículos sobre Fé
Versículos sobre Oração
Versículos sobre Esperança
Versículos sobre Perdão
Versículos de Encorajamento
Antigo Testamento
Gênesis
Êxodo
Levítico
Números
Deuteronômio
Josué
Juízes
Rute
1 Samuel
2 Samuel
1 Reis
2 Reis
1 Crônicas
2 Crônicas
Esdras
Neemias
Ester
Jó
Salmos
Provérbios
Eclesiastes
Cânticos
Isaías
Jeremias
Lamentações
Ezequiel
Daniel
Oséias
Joel
Amós
Obadias
Jonas
Miquéias
Naum
Habacuque
Sofonias
Ageu
Zacarias
Malaquias
Novo Testamento
Mateus
Marcos
Lucas
João
Atos
Romanos
1 Coríntios
2 Coríntios
Gálatas
Efésios
Filipenses
Colossenses
1 Tessalonicenses
2 Tessalonicenses
1 Timóteo
2 Timóteo
Tito
Filemom
Hebreus
Tiago
1 Pedro
2 Pedro
1 João
2 João
3 João
Judas
Apocalipse