EUDE
Início
Idiomas
🇧🇷 Português (14)
🇺🇸 English (2)
🇪🇸 Español (1)
🇫🇷 Français (1)
🇩🇪 Deutsch (1)
🇷🇺 Русский (1)
🇨🇳 中文 (2)
🇰🇷 한국어 (1)
🇸🇦 العربية (1)
🇫🇮 Suomi (2)
🇻🇳 Tiếng Việt (1)
🇷🇴 Română (1)
📖 Bíblia
Harpa Cristã
Hejmo
>
Esperanto
>
2 Samuel
>
21
2 Samuel - 21
Esperanto - 22 versoj
← 20
📚
22 →
Kompari
1
Estis malsato en la tempo de David dum tri jaroj, jaron post jaro. Kaj David faris demandon cxe la Eternulo; kaj la Eternulo respondis:Tio estas pro Saul kaj pro la sangavida domo, pro tio, ke li mortigis la Gibeonanojn.
Kompari
2
Tiam la regxo alvokis la Gibeonanojn, kaj parolis kun ili. (Kaj la Gibeonanoj estis ne el la Izraelidoj, sed el la restajxoj de la Amoridoj; kaj la Izraelidoj jxuris al ili, sed Saul penis ekstermi ilin pro sia fervoro por la Izraelidoj kaj Judoj.)
Kompari
3
Kaj David diris al la Gibeonanoj:Kion mi faru por vi, kaj per kio mi pekliberigxu, por ke vi benu la heredajxon de la Eternulo?
Kompari
4
La Gibeonanoj diris al li:Ni ne postulas argxenton aux oron de Saul kaj de lia domo; kaj ni ne volas, ke oni iun mortigu en Izrael. Kaj la regxo diris:Kion vi diros, tion mi faros por vi.
Kompari
5
Tiam ili diris al la regxo:Pro tiu homo, kiu nin pereigis, kaj kiu atencis kontraux ni, por nin ekstermi, por ke nenio restu el ni en cxiuj limoj de Izrael,
Kompari
6
oni donu al ni sep virojn el liaj filoj, kaj ni pendigu ilin antaux la Eternulo en Gibea de Saul, la elektito de la Eternulo. Kaj la regxo diris:Mi donos.
Kompari
7
Sed la regxo indulgis Mefibosxeton, filon de Jonatan, filo de Saul, pro la jxuro antaux la Eternulo, kiu ekzistis inter ili, inter David kaj Jonatan, filo de Saul.
Kompari
8
Kaj la regxo prenis Armonin kaj Mefibosxeton, la du filojn de Ricpa, filino de Aja, kiujn sxi naskis al Saul, kaj la kvin filojn de Mihxal, filino de Saul, kiujn sxi naskis al Adriel, filo de Barzilaj, la Mehxolatano.
Kompari
9
Kaj li transdonis ilin en la manojn de la Gibeonanoj, kaj cxi tiuj pendigis ilin sur la monto antaux la Eternulo. Tiel ili falis sepope kune; ili estis mortigitaj en la unuaj tagoj de la rikolto, en la komenco de la rikolto de hordeo.
Kompari
10
Tiam Ricpa, filino de Aja, prenis sakon, kaj etendis gxin super si cxe la roko, de la komenco de la rikolto gxis ekpluvis sur ilin el la cxielo; kaj sxi ne permesis, ke la birdoj de la cxielo ripozu sur ili tage, nek la kampaj bestoj nokte.
Kompari
11
Oni raportis al David, kion faris Ricpa, filino de Aja kaj kromvirino de Saul.
Kompari
12
Tiam David iris, kaj prenis la ostojn de Saul kaj la ostojn de lia filo Jonatan de la logxantoj de Jabesx en Gilead, kiuj forsxtelis ilin el la strato de Bet-SXan, kie pendigis ilin la Filisxtoj en la tago, kiam la Filisxtoj venkobatis Saulon sur Gilboa.
Kompari
13
Kaj li forportis de tie la ostojn de Saul kaj la ostojn de lia filo Jonatan; kaj oni kunigis ilin kun la ostoj de la pendigitoj.
Kompari
14
Kaj oni enterigis la ostojn de Saul kaj de lia filo Jonatan en la tero de Benjamen, en Cela, en la tombo de lia patro Kisx; kaj oni faris cxion, kion ordonis la regxo. Post tio Dio repacigxis kun la tero.
Kompari
15
Estis denove milito inter la Filisxtoj kaj la Izraelidoj. Kaj iris David kune kun siaj servantoj, kaj batalis kontraux la Filisxtoj. Kaj David lacigxis.
Kompari
16
Jisxbi-benob, el la infanoj de giganto, li, kies lanco havis la pezon de tricent sikloj da kupro, kaj kiu estis zonita per nova glavo, intencis mortigi Davidon.
Kompari
17
Sed venis kun helpo Abisxaj, filo de Ceruja, kaj li frapis la Filisxton kaj mortigis lin. Tiam la viroj de David jxuris al li, dirante:Vi devas ne plu iri kun ni en militon, por ke ne estingigxu la lucerno de Izrael.
Kompari
18
Post tio estis denove milito kontraux la Filisxtoj en Gob; tiam Sibhxaj, la HXusxaido, mortigis Safon, kiu estis el la infanoj de la giganto.
Kompari
19
Kaj denove estis milito kontraux la Filisxtoj en Gob; kaj Elhxanan, filo de Jaare-Orgim, Bet-Lehxemano, mortigis Goljaton, la Gatanon, cxe kiu la tenilo de lia lanco estis kiel rultrabo de teksisto.
Kompari
20
Kaj denove estis milito en Gat; tie estis viro tre altkreska, kiu havis sur la manoj kaj sur la piedoj po ses fingroj, sume dudek kvar; li ankaux naskigxis al la giganto.
Kompari
21
Kiam li insultis Izraelon, lin mortigis Jonatan, filo de SXimea, frato de David.
Kompari
22
Tiuj kvar naskigxis al la giganto en Gat, kaj ili falis de la mano de David kaj de la mano de liaj servantoj.
Navigado
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
Agoj
📋 Kopii
📤 Kunhavigi
Bíblia
Início
📖 Bíblia
Livros
Buscar
🔍 Comparar Versículos
Versões
Harpa Cristã
Versículos por Tema
Versículos sobre Amor
Versículos sobre Fé
Versículos sobre Oração
Versículos sobre Esperança
Versículos sobre Perdão
Versículos de Encorajamento
Antigo Testamento
Gênesis
Êxodo
Levítico
Números
Deuteronômio
Josué
Juízes
Rute
1 Samuel
2 Samuel
1 Reis
2 Reis
1 Crônicas
2 Crônicas
Esdras
Neemias
Ester
Jó
Salmos
Provérbios
Eclesiastes
Cânticos
Isaías
Jeremias
Lamentações
Ezequiel
Daniel
Oséias
Joel
Amós
Obadias
Jonas
Miquéias
Naum
Habacuque
Sofonias
Ageu
Zacarias
Malaquias
Novo Testamento
Mateus
Marcos
Lucas
João
Atos
Romanos
1 Coríntios
2 Coríntios
Gálatas
Efésios
Filipenses
Colossenses
1 Tessalonicenses
2 Tessalonicenses
1 Timóteo
2 Timóteo
Tito
Filemom
Hebreus
Tiago
1 Pedro
2 Pedro
1 João
2 João
3 João
Judas
Apocalipse