EUDE
Início
Idiomas
🇧🇷 Português (14)
🇺🇸 English (2)
🇪🇸 Español (1)
🇫🇷 Français (1)
🇩🇪 Deutsch (1)
🇷🇺 Русский (1)
🇨🇳 中文 (2)
🇰🇷 한국어 (1)
🇸🇦 العربية (1)
🇫🇮 Suomi (2)
🇻🇳 Tiếng Việt (1)
🇷🇴 Română (1)
📖 Bíblia
Harpa Cristã
Hejmo
>
Esperanto
>
Rut
>
2
Rut - 2
Esperanto - 23 versoj
← 1
📚
3 →
Kompari
1
Naomi havis parencon de sxia edzo, viron eminentan, el la familio de Elimelehx; lia nomo estis Boaz.
Kompari
2
Kaj la Moabidino Rut diris al Naomi:Mi iros sur la kampon, kaj mi kolektos spikojn post tiu, cxe kiu mi trovos favoron. Kaj sxi respondis:Iru, mia filino.
Kompari
3
Kaj sxi foriris, kaj venis kaj kolektis post la rikoltistoj. Kaj okazis, ke la parcelo de la kampo apartenis al Boaz, kiu estis el la familio de Elimelehx.
Kompari
4
Kaj jen Boaz venis el Bet-Lehxem, kaj li salutis la rikoltistojn:La Eternulo estu kun vi! Kaj ili respondis al li:La Eternulo vin benu!
Kompari
5
Kaj Boaz demandis sian serviston, la estron de la rikoltistoj:Kiu estas cxi tiu knabino?
Kompari
6
Kaj la servisto, la estro de la rikoltistoj, respondis kaj diris:SXi estas Moaba knabino, kiu revenis kun Naomi el la lando de Moab;
Kompari
7
sxi diris:Permesu al mi, ke mi sekvu kaj kolektu apud la garboj, post la rikoltistoj; kaj sxi restis cxi tie de la mateno gxis nun; sxi jxus sidigxis en la dometo por iomete da tempo.
Kompari
8
Kaj Boaz diris al Rut:CXu vi auxdas, mia filino? ne iru kolekti sur la kampo de iu fremdulo, kaj ankaux ne foriru de cxi tie, sed restu cxi tie kun miaj junulinoj;
Kompari
9
rimarku la kampon, kie ili rikoltas, kaj sekvu ilin; mi jam ordonis al la servistoj, ke ili ne malhelpu vin; kaj kiam vi soifos, iru al la vazaro, kaj trinku el tio, el kio la servistaro cxerpas.
Kompari
10
SXi jxetis sin vizagxaltere, kaj diris al li:Kial do mi trovis favoron en viaj okuloj, ke vi atentas min, kvankam mi estas fremdulino?
Kompari
11
Kaj Boaz respondis kaj diris al sxi:Jam estas rakontita al mi cxio, kion vi faris al via bopatrino post la morto de via edzo:ke vi forlasis viajn gepatrojn kaj vian naskigxlandon, kaj iris al popolo, kiun vi ne konis hieraux nek antauxhieraux.
Kompari
12
La Eternulo rekompencu vin pro cxi tiu faro, kaj via rekompenco estu plena de la Eternulo, Dio de Izrael, sub kies flugiloj vi sercxis protekton.
Kompari
13
Kaj sxi diris:Estus suficxe, ke mi trovu favoron en viaj okuloj, mia sinjoro, cxar vi konsolis min kaj parolis amike al via sklavino, kvankam mi ne valoras esti egala al iu el viaj sklavinoj.
Kompari
14
Kaj en la horo de la mangxado Boaz diris al sxi:Alproksimigxu kaj mangxu kune, vi ankaux povas trempi vian panon en la vinagro. Kaj sxi sidigxis cxe la flanko de la rikoltistoj; kaj ili metis antaux sxin rostitajn grajnojn, kaj sxi mangxis kaj satigxis, kaj ankaux havis restajxon.
Kompari
15
Kiam sxi levigxis, por kolekti, Boaz ordonis al siaj servistoj, dirante:Ecx inter la garboj lasu sxin kolekti, kaj ne hontigu sxin;
Kompari
16
kaj vi ankaux sxajnigu al sxi, ke vi postlasis la malgrandajn garbetojn, kaj vi permesu al sxi, ke sxi kolektu ilin, kaj ne riprocxu sxin.
Kompari
17
Kaj sxi kolektadis sur la kampo gxis la vespero, kaj sxi drasxis tion, kion sxi kolektis, kaj tio estis cxirkaux efo da hordeo.
Kompari
18
Kaj sxi levis tion, kaj iris en la urbon; kaj sxia bopatrino vidis tion, kion sxi kolektis; sxi ankaux elprenis, kaj donis al sxi la restajxon, kiun sxi posedis de post sia satigxo.
Kompari
19
SXia bopatrino diris al sxi:Kie vi kolektis hodiaux? kaj kie vi amasigis? estu benata tiu, kiu vin tiel favore akceptis! SXi rakontis al sia bopatrino, kie sxi laboris, kaj sxi diris:La nomo de la viro, cxe kiu mi laboris hodiaux, estas Boaz.
Kompari
20
Tiam Naomi diris al sia bofilino:Li estu benata de la Eternulo, kiu ne fortiris Sian favoron for de la vivantoj kaj de la mortintoj. Kaj Naomi plue diris al sxi:La viro estas nia parenco, unu el niaj savantoj.
Kompari
21
Kaj Rut, la Moabidino, diris:Li ankaux diris al mi:Restu kune kun miaj servistoj, gxis ili finos la tutan rikolton, kiu apartenas al mi.
Kompari
22
Naomi respondis al sia bofilino Rut:Estos bone por vi, mia filino, ke vi cxiam iru kun liaj junulinoj, cxar eble oni hontigus vin, se vi irus aliloken.
Kompari
23
Kaj sxi kunigxis kun la junulinoj de Boaz, por kolekti, gxis la fino de la rikolto de hordeo kaj de la rikolto de tritiko; kaj poste sxi logxis kune kun sia bopatrino.
Navigado
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
Agoj
📋 Kopii
📤 Kunhavigi
Bíblia
Início
📖 Bíblia
Livros
Buscar
🔍 Comparar Versículos
Versões
Harpa Cristã
Versículos por Tema
Versículos sobre Amor
Versículos sobre Fé
Versículos sobre Oração
Versículos sobre Esperança
Versículos sobre Perdão
Versículos de Encorajamento
Antigo Testamento
Gênesis
Êxodo
Levítico
Números
Deuteronômio
Josué
Juízes
Rute
1 Samuel
2 Samuel
1 Reis
2 Reis
1 Crônicas
2 Crônicas
Esdras
Neemias
Ester
Jó
Salmos
Provérbios
Eclesiastes
Cânticos
Isaías
Jeremias
Lamentações
Ezequiel
Daniel
Oséias
Joel
Amós
Obadias
Jonas
Miquéias
Naum
Habacuque
Sofonias
Ageu
Zacarias
Malaquias
Novo Testamento
Mateus
Marcos
Lucas
João
Atos
Romanos
1 Coríntios
2 Coríntios
Gálatas
Efésios
Filipenses
Colossenses
1 Tessalonicenses
2 Tessalonicenses
1 Timóteo
2 Timóteo
Tito
Filemom
Hebreus
Tiago
1 Pedro
2 Pedro
1 João
2 João
3 João
Judas
Apocalipse