EUDE
Início
Idiomas
🇧🇷 Português (14)
🇺🇸 English (2)
🇪🇸 Español (1)
🇫🇷 Français (1)
🇩🇪 Deutsch (1)
🇷🇺 Русский (1)
🇨🇳 中文 (2)
🇰🇷 한국어 (1)
🇸🇦 العربية (1)
🇫🇮 Suomi (2)
🇻🇳 Tiếng Việt (1)
🇷🇴 Română (1)
📖 Bíblia
Harpa Cristã
Hejmo
>
Esperanto
>
Romanoj
>
4
Romanoj - 4
Esperanto - 25 versoj
← 3
📚
5 →
Kompari
1
Kion do, ni diros, trovis Abraham, nia praavo laux la karno?
Kompari
2
CXar se Abraham pravigxis per faroj, li havas ion, pri kio fieri, sed ne antaux Dio.
Kompari
3
CXar kion diras la Skribo? Kaj Abraham kredis al Dio, kaj tio estis kalkulita al li kiel virto.
Kompari
4
Al tiu, kiu laboras, la salajro estas kalkulata ne kiel favoro, sed kiel sxuldo.
Kompari
5
Sed al tiu, kiu ne laboras, sed kredas al Tiu, kiu pravigas la malpiulon, lia fido estas kalkulata kiel virto.
Kompari
6
Kiel David ankaux pridiras la felicxon de la homo, al kiu Dio kalkulas virton ekster faroj,
Kompari
7
dirante: Felicxaj estas tiuj, kies krimoj estas pardonitaj, Kies pekoj estas kovritaj.
Kompari
8
Felicxa estas la homo, al kiu la Eternulo ne kalkulas lian kulpon.
Kompari
9
CXu do cxi tiu felicxo apartenas al la cirkumcidularo, aux al la necirkumcidularo ankaux? CXar ni diras, ke al Abraham la fido estis kalkulita kiel virto.
Kompari
10
Kiel do gxi estis kalkulita? kiam li estis en cirkumcido, aux en necirkumcido? Ne en cirkumcido, sed en necirkumcido;
Kompari
11
kaj li ricevis la signon de cirkumcido, kiel sigelon de la virto de la fido, kiu ekzistis en lia necirkumcido; por ke li estu la patro de cxiuj, kiuj ankoraux en necirkumcido kredas, por ke virto estu kalkulata al ili;
Kompari
12
kaj la patro de cirkumcido al tiuj, kiuj ne nur estas anoj de la cirkumcido, sed kiuj ankaux sekvas la pasxojn de tiu fido, kiun nia patro Abraham havis dum sia necirkumcido.
Kompari
13
CXar ne per la legxo farigxis la promeso al Abraham aux al lia idaro, ke li estos heredanto de la mondo, sed per la virto el fido.
Kompari
14
CXar se tiuj, kiuj estas laux la legxo, estas heredantoj, la fido nuligxis, kaj la promeso vantigxis;
Kompari
15
cxar la legxo elfaras koleron; sed kie ne ekzistas legxo, tie ankaux ne ekzistas transpasxo.
Kompari
16
GXi do estas el fido por tio, ke gxi estu laux graco; por ke la promeso estu firma al la tuta idaro, ne nur al tiu, kiu estas el la legxo, sed ankaux al tiu, kiu estas el la fido de Abraham, kiu estas la patro de ni cxiuj
Kompari
17
(kiel estas skribite:Mi faris vin patro de multe da popoloj) antaux Tiu, al kiu li kredis, nome Dio, kiu vivigas la mortintojn, kaj vokas la neekzistantajxojn, kvazaux ili ekzistus.
Kompari
18
Li ekster espero kredis en espero, por ke li farigxu patro de multe da popoloj, laux la diritajxo:Tiel estos via idaro.
Kompari
19
Kaj ne senfortigite en fido, li pripensis sian propran korpon jam pereintan (estante preskaux centjara), kaj la senvivecon de la utero de Sara;
Kompari
20
tamen pri la promeso de Dio li ne sxanceligxis en nekredemo, sed fortigxis per fido, donante la gloron al Dio,
Kompari
21
kaj plene certigite, ke tion, kion Li promesis, Li povas ankaux fari.
Kompari
22
Tial gxi estis kalkulita al li kiel virto.
Kompari
23
Kaj ne por li sola estis skribite, ke gxi estis kalkulita al li;
Kompari
24
sed ankaux por ni, al kiuj gxi estos kalkulata, kaj kiuj kredas al Tiu, kiu levis el la mortintoj Jesuon, nian Sinjoron,
Kompari
25
kiu estis transdonita pro niaj pekoj kaj estis relevita por nia pravigo.
Navigado
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
Agoj
📋 Kopii
📤 Kunhavigi
Bíblia
Início
📖 Bíblia
Livros
Buscar
🔍 Comparar Versículos
Versões
Harpa Cristã
Versículos por Tema
Versículos sobre Amor
Versículos sobre Fé
Versículos sobre Oração
Versículos sobre Esperança
Versículos sobre Perdão
Versículos de Encorajamento
Antigo Testamento
Gênesis
Êxodo
Levítico
Números
Deuteronômio
Josué
Juízes
Rute
1 Samuel
2 Samuel
1 Reis
2 Reis
1 Crônicas
2 Crônicas
Esdras
Neemias
Ester
Jó
Salmos
Provérbios
Eclesiastes
Cânticos
Isaías
Jeremias
Lamentações
Ezequiel
Daniel
Oséias
Joel
Amós
Obadias
Jonas
Miquéias
Naum
Habacuque
Sofonias
Ageu
Zacarias
Malaquias
Novo Testamento
Mateus
Marcos
Lucas
João
Atos
Romanos
1 Coríntios
2 Coríntios
Gálatas
Efésios
Filipenses
Colossenses
1 Tessalonicenses
2 Tessalonicenses
1 Timóteo
2 Timóteo
Tito
Filemom
Hebreus
Tiago
1 Pedro
2 Pedro
1 João
2 João
3 João
Judas
Apocalipse