EUDE
Início
Idiomas
🇧🇷 Português (14)
🇺🇸 English (2)
🇪🇸 Español (1)
🇫🇷 Français (1)
🇩🇪 Deutsch (1)
🇷🇺 Русский (1)
🇨🇳 中文 (2)
🇰🇷 한국어 (1)
🇸🇦 العربية (1)
🇫🇮 Suomi (2)
🇻🇳 Tiếng Việt (1)
🇷🇴 Română (1)
📖 Bíblia
Harpa Cristã
Hejmo
>
Esperanto
>
Mateo
>
26
Mateo - 26
Esperanto - 75 versoj
← 25
📚
27 →
Kompari
1
Kaj kiam Jesuo finis cxiujn tiujn vortojn, li diris al siaj discxiploj:
Kompari
2
Vi scias, ke post du tagoj okazos la Pasko, kaj la Filo de homo estos transdonita, por esti krucumita.
Kompari
3
Tiam kunvenis la cxefpastroj kaj la pliagxuloj de la popolo, en la korto de la cxefpastro, kies nomo estis Kajafas;
Kompari
4
kaj ili konsiligxis, por ke ili povu per ruzo kapti Jesuon, kaj mortigi lin.
Kompari
5
Sed ili diris:Ne dum la festo, por ke ne levigxu tumulto cxe la popolo.
Kompari
6
Kaj kiam Jesuo estis en Betania, en la domo de Simon, leprulo,
Kompari
7
venis al li virino, havanta alabastran vazon da multekosta sxmirajxo, kaj sxi versxis gxin sur lian kapon, dum li sidis cxe mangxo.
Kompari
8
Sed kiam la discxiploj tion vidis, ili indignis, dirante:
Kompari
9
Por kio estas cxi tiu malsxparo? CXar cxi tiun sxmirajxon oni povus vendi por granda prezo, kaj doni al malricxuloj.
Kompari
10
Sed Jesuo, tion sciante, diris al ili:Kial vi gxenas la virinon? sxi faris bonan faron al mi.
Kompari
11
CXar la malricxulojn vi cxiam havas kun vi, sed min vi ne cxiam havas.
Kompari
12
CXar versxante cxi tiun sxmirajxon sur mian korpon, sxi tion faris por mia entombigo.
Kompari
13
Vere mi diras al vi:Kie ajn estos predikata cxi tiu evangelio en la tuta mondo, tio ankaux, kion faris cxi tiu virino, estos priparolata, por memorajxo de sxi.
Kompari
14
Tiam unu el la dek du, nomata Judas Iskariota, iris al la cxefpastroj,
Kompari
15
kaj diris:Kion vi volas doni al mi, se mi lin transdonos al vi? Kaj ili pesis por li tridek argxentajn monerojn.
Kompari
16
Kaj de tiam li sercxis okazon, por transdoni lin.
Kompari
17
Kaj en la unua tago de macoj la discxiploj venis al Jesuo, dirante:Kie vi volas, ke ni pretigu por vi, por mangxi la Paskon?
Kompari
18
Kaj li diris:Iru en la urbon al trovotulo, kaj diru al li:La Majstro diras:Mia tempo estas proksima; mi faros la Paskon cxe vi, kun miaj discxiploj.
Kompari
19
Kaj la discxiploj faris, kiel Jesuo ordonis al ili, kaj ili pretigis la Paskon.
Kompari
20
Kaj kiam vesperigxis, li sidis cxe mangxo kun la dek du discxiploj;
Kompari
21
kaj dum ili mangxis, li diris:Vere mi diras al vi, ke unu el vi perfidos min.
Kompari
22
Kaj ili tre malgxojis, kaj cxiu komencis diri al li:Sinjoro, cxu eble mi?
Kompari
23
Kaj li respondis kaj diris:Tiu, kiu trempis kun mi la manon en la pladon, perfidos min.
Kompari
24
La Filo de homo iros, kiel estas skribite pri li; sed ve al tiu viro, de kiu la Filo de homo estos perfidita! se tiu homo ne estus naskita, estus bone por li.
Kompari
25
Kaj Judas, kiu estis lin perfidonta, responde diris:CXu eble mi, Rabeno? Li diris al li:Vi diris.
Kompari
26
Kaj dum ili mangxis, Jesuo prenis panon, kaj beninte, dispecigis gxin kaj donis al la discxiploj, kaj diris:Prenu, mangxu; cxi tio estas mia korpo.
Kompari
27
Kaj li prenis kalikon, kaj doninte dankon, donis al ili, dirante:Vi cxiuj trinku el gxi;
Kompari
28
cxar cxi tio estas mia sango de la interligo, kiu estas elversxata por multaj, por la pardonado de pekoj.
Kompari
29
Sed mi diras al vi:De nun mi ne trinkos el cxi tiu frukto de la vinberarbo, gxis tiu tago, kiam mi trinkos gxin novan kun vi en la regno de mia Patro.
Kompari
30
Kaj kantinte himnon, ili foriris al la monto Olivarba.
Kompari
31
Tiam diris Jesuo al ili:Vi cxiuj ofendigxos pro mi dum cxi tiu nokto; cxar estas skribite:Mi frapos la pasxtiston, kaj la sxafoj de la grego diskuros.
Kompari
32
Tamen, post mia relevigxo mi iros antaux vi en Galileon.
Kompari
33
Sed Petro responde diris al li:Ecx se cxiuj ofendigxos pro vi, mi neniam ofendigxos.
Kompari
34
Jesuo diris al li:Vere mi diras al vi, ke en cxi tiu nokto, antaux ol krios koko, vi trifoje malkonfesos min.
Kompari
35
Petro diris al li:Ecx se mi devos morti kun vi, mi neniel vin malkonfesos. Tiel same diris cxiuj discxiploj.
Kompari
36
Tiam venis Jesuo kun ili al loko nomata Getsemane, kaj diris al siaj discxiploj:Sidigxu cxi tie, dum mi iros tien, por pregxi.
Kompari
37
Kaj li prenis kun si Petron kaj la du filojn de Zebedeo, kaj komencis malgxoji kaj maltrankviligxi.
Kompari
38
Tiam li diris al ili:Tre malgxoja estas mia animo, ecx gxis morto; restu cxi tie, kaj viglu kun mi.
Kompari
39
Kaj irinte iom antauxen, li falis sur sian vizagxon, pregxante, kaj dirante:Ho mia Patro, se povas esti, cxi tiu kaliko pasu for de mi; tamen ne kiel mi volas, sed kiel Vi volas.
Kompari
40
Kaj li venis al la discxiploj kaj trovis ilin dormantaj, kaj diris al Petro:CXu vi do ne havis forton vigli kun mi ecx unu horon?
Kompari
41
Viglu kaj pregxu, por ke vi ne eniru en tenton; la spirito ja estas fervora, sed la karno estas malforta.
Kompari
42
Denove la duan fojon foririnte, li pregxis, dirante:Ho mia Patro, se cxi tio ne povos forpasi, krom se mi trinkos gxin, Via volo plenumigxu.
Kompari
43
Kaj denove reveninte, li trovis ilin dormantaj, cxar iliaj okuloj pezigxis.
Kompari
44
Kaj li denove lasis ilin kaj foriris, kaj la trian fojon pregxis, denove dirante la samajn vortojn.
Kompari
45
Tiam li venis al la discxiploj, kaj diris al ili:Dormu nun kaj ripozu:jen la horo alproksimigxis, kaj la Filo de homo estas perfidata en la manojn de pekuloj.
Kompari
46
Levigxu, ni iru; jen mia perfidanto alproksimigxas.
Kompari
47
Kaj dum li ankoraux parolis, jen venis Judas, unu el la dek du; kaj kun li granda homamaso kun glavoj kaj bastonoj venis de la cxefpastroj kaj pliagxuloj de la popolo.
Kompari
48
Kaj lia perfidanto jam arangxis kun ili signon, dirante:Kiun mi kisos, tiu estas li; kaptu lin.
Kompari
49
Kaj tuj veninte al Jesuo, li diris:Saluton, Rabeno; kaj kisis lin.
Kompari
50
Kaj Jesuo diris al li:Amiko, por kio vi venis? Tiam ili venis, kaj metis manojn sur Jesuon kaj arestis lin.
Kompari
51
Kaj jen unu el tiuj, kiuj estis kun Jesuo, etendis sian manon kaj eltiris sian glavon, kaj frapis la sklavon de la cxefpastro, kaj detrancxis lian orelon.
Kompari
52
Tiam diris Jesuo al li:Remetu vian glavon en gxian ingon; cxar cxiuj, kiuj glavon prenas, per glavo pereos.
Kompari
53
CXu vi do supozas, ke mi ne povas alvoki mian Patron, kaj Li tuj liveros al mi pli ol dek du legiojn da angxeloj?
Kompari
54
Sed kiel plenumigxus la Skriboj, ke tiel devas okazi?
Kompari
55
En tiu horo Jesuo diris al la homamasoj:CXu vi elvenis kvazaux kontraux rabiston, kun glavoj kaj bastonoj, por kapti min? CXiutage mi sidis en la templo, instruante, kaj vi ne arestis min.
Kompari
56
Sed cxio tio okazis, por ke plenumigxu la Skriboj de la profetoj. Tiam cxiuj discxiploj forlasis lin kaj forkuris.
Kompari
57
Kaj la arestintoj de Jesuo forkondukis lin al la domo de la cxefpastro Kajafas, kie jam kolektigxis la skribistoj kaj pliagxuloj.
Kompari
58
Sed Petro malproksime sekvis lin gxis la korto de la cxefpastro, kaj eniris, kaj sidis kun la subuloj, por vidi la finon.
Kompari
59
Kaj la cxefpastroj kaj la tuta sinedrio sercxis malveran ateston kontraux Jesuo, por ke ili povu lin mortigi;
Kompari
60
kaj ne trovis, kvankam multaj malveraj atestantoj venis. Sed poste venis du, kaj diris:
Kompari
61
CXi tiu diris:Mi povas detrui la sanktejon de Dio, kaj rekonstrui gxin en la dauxro de tri tagoj.
Kompari
62
Kaj la cxefpastro starigxis, kaj diris al li:CXu vi respondas nenion? kion atestas cxi tiuj kontraux vi?
Kompari
63
Sed Jesuo silentadis. Kaj la cxefpastro diris al li:Mi jxurligas vin per Dio la vivanta, ke vi diru al ni, cxu vi estas la Kristo, la Filo de Dio.
Kompari
64
Jesuo diris al li:Vi diris; tamen mi diras al vi:Poste vi vidos la Filon de homo, sidantan cxe la dekstra mano de la Potenco, kaj venantan sur la nuboj de la cxielo.
Kompari
65
Tiam la cxefpastro dissxiris siajn vestojn, dirante:Li blasfemis; por kio ni plu bezonas atestantojn? jen nun vi auxdis la blasfemon:
Kompari
66
kion vi opinias? Ili respondis kaj diris:Li estas kondamninda al morto.
Kompari
67
Tiam oni kracxis sur lian vizagxon kaj vangofrapis lin, kaj iuj frapis lin per la manplatoj,
Kompari
68
dirante:Profetu al ni, ho Kristo, kiu vin frapis?
Kompari
69
Kaj Petro sidis ekstere sur la korto; kaj venis al li unu servantino, dirante:Vi ankaux estis kun Jesuo, la Galileano.
Kompari
70
Sed li malkonfesis antaux ili cxiuj, dirante:Mi ne scias, kion vi diras.
Kompari
71
Kaj post kiam li eliris en la vestiblon, alia vidis lin, kaj diris al la cxeestantoj:CXi tiu estis ankaux kun Jesuo, la Nazaretano.
Kompari
72
Kaj denove li malkonfesis kun jxuro:Mi ne konas tiun homon.
Kompari
73
Kaj post iom da tempo la apudstarantoj venis, kaj diris al Petro:Vere vi ankaux estas el ili, cxar via parolmaniero malkasxas vin.
Kompari
74
Tiam li komencis malbeni kaj jxuri:Mi ne konas tiun homon. Kaj tuj koko kriis.
Kompari
75
Kaj Petro rememoris la vorton, kiun Jesuo parolis:Antaux ol krios koko, vi trifoje malkonfesos min. Kaj li eliris, kaj maldolcxe ploris.
Navigado
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31
32
33
34
35
36
37
38
39
40
41
42
43
44
45
46
47
48
49
50
51
52
53
54
55
56
57
58
59
60
61
62
63
64
65
66
67
68
69
70
71
72
73
74
75
Agoj
📋 Kopii
📤 Kunhavigi
Bíblia
Início
📖 Bíblia
Livros
Buscar
🔍 Comparar Versículos
Versões
Harpa Cristã
Versículos por Tema
Versículos sobre Amor
Versículos sobre Fé
Versículos sobre Oração
Versículos sobre Esperança
Versículos sobre Perdão
Versículos de Encorajamento
Antigo Testamento
Gênesis
Êxodo
Levítico
Números
Deuteronômio
Josué
Juízes
Rute
1 Samuel
2 Samuel
1 Reis
2 Reis
1 Crônicas
2 Crônicas
Esdras
Neemias
Ester
Jó
Salmos
Provérbios
Eclesiastes
Cânticos
Isaías
Jeremias
Lamentações
Ezequiel
Daniel
Oséias
Joel
Amós
Obadias
Jonas
Miquéias
Naum
Habacuque
Sofonias
Ageu
Zacarias
Malaquias
Novo Testamento
Mateus
Marcos
Lucas
João
Atos
Romanos
1 Coríntios
2 Coríntios
Gálatas
Efésios
Filipenses
Colossenses
1 Tessalonicenses
2 Tessalonicenses
1 Timóteo
2 Timóteo
Tito
Filemom
Hebreus
Tiago
1 Pedro
2 Pedro
1 João
2 João
3 João
Judas
Apocalipse