EUDE
Início
Idiomas
🇧🇷 Português (14)
🇺🇸 English (2)
🇪🇸 Español (1)
🇫🇷 Français (1)
🇩🇪 Deutsch (1)
🇷🇺 Русский (1)
🇨🇳 中文 (2)
🇰🇷 한국어 (1)
🇸🇦 العربية (1)
🇫🇮 Suomi (2)
🇻🇳 Tiếng Việt (1)
🇷🇴 Română (1)
📖 Bíblia
Harpa Cristã
Hejmo
>
Esperanto
>
Mateo
>
13
Mateo - 13
Esperanto - 58 versoj
← 12
📚
14 →
Kompari
1
En tiu tago Jesuo eliris el la domo kaj sidigxis apud la maro.
Kompari
2
Kaj kolektigxis al li grandaj homamasoj, tiel ke li eniris en sxipeton, kaj sidis; kaj la tuta homamaso staris sur la marbordo.
Kompari
3
Kaj li multe parolis al ili per paraboloj, dirante:Jen semisto eliris, por semi;
Kompari
4
kaj dum li semis, iuj semoj falis apud la vojo, kaj la birdoj venis kaj formangxis ilin;
Kompari
5
kaj aliaj falis sur sxtonajn lokojn, kie ili ne havis multe da tero; kaj tuj ili ekkreskis, cxar ili ne havis profundecon de tero;
Kompari
6
kaj kiam la suno levigxis, ili brulsekigxis, kaj cxar ili ne havis radikon, ili forvelkis.
Kompari
7
Kaj aliaj falis inter dornojn, kaj la dornoj kreskis kaj sufokis ilin;
Kompari
8
kaj aliaj falis sur la bonan teron, kaj donis frukton, jen centoble, jen sesdekoble, jen tridekoble.
Kompari
9
Kiu havas orelojn, tiu auxdu.
Kompari
10
Kaj la discxiploj venis, kaj diris al li:Kial vi parolas al ili per paraboloj?
Kompari
11
Kaj li respondis kaj diris al ili:Al vi estas donite scii la misterojn de la regno de la cxielo, sed al ili ne estas donite.
Kompari
12
CXar kiu ajn havas, al tiu estos donite, kaj li havos abundon; sed kiu ajn ne havas, for de tiu estos prenita ecx tio, kion li havas.
Kompari
13
Tial mi parolas al ili per paraboloj; cxar vidante, ili ne rimarkas, kaj auxdante, ili ne auxdas nek komprenas.
Kompari
14
Kaj por ili plenumigxis tiu profetajxo de Jesaja, kiu diras: Auxdante, vi auxdos, sed ne komprenos; Kaj vidante, vi vidos, sed ne rimarkos;
Kompari
15
CXar la koro de tiu popolo grasigxis, Kaj iliaj oreloj auxdas malklare, Kaj siajn okulojn ili fermis; Por ke ili ne vidu per siaj okuloj, Kaj ne auxdu per siaj oreloj, Kaj ne komprenu per sia koro, Kaj ne rekonvertigxu, Kaj ke Mi ne sanigu ilin.
Kompari
16
Sed felicxaj estas viaj okuloj, cxar ili vidas; kaj viaj oreloj, cxar ili auxdas.
Kompari
17
Vere mi diras al vi, ke multaj profetoj kaj justuloj deziris vidi tion, kion vi vidas, sed ili ne vidis; kaj auxdi tion, kion vi auxdas, sed ili ne auxdis.
Kompari
18
Vi do auxdu la parabolon de la semisto.
Kompari
19
Kiam iu auxdas la vorton de la regno kaj ne komprenas gxin, tiam venas la malbonulo, kaj forprenas tion, kio estas semita en lia koro. CXi tiu estas la ricevinta semon apud la vojo.
Kompari
20
Kaj tiu, kiu ricevis semon sur la sxtonaj lokoj, estas tiu, kiu auxdas la vorton kaj tuj kun gxojo akceptas gxin;
Kompari
21
sed li ne havas radikon en si, sed restas nur portempe, kaj kiam venas sufero aux persekuto pro la vorto, tuj li falpusxigxas.
Kompari
22
Kaj kiu ricevis semon inter la dornoj, estas tiu, kiu auxdas la vorton; sed la zorgoj de la mondo kaj la trompo de ricxo sufokas la vorton, kaj li farigxas senfrukta.
Kompari
23
Kaj kiu ricevis semon sur la bona tero, estas tiu, kiu auxdas la vorton kaj komprenas gxin; kaj tiu ja portas frukton, kaj donas, jen centoble, jen sesdekoble, jen tridekoble.
Kompari
24
Alian parabolon li proponis al ili, dirante:La regno de la cxielo similas al homo, kiu semis bonan semon en sia kampo;
Kompari
25
sed dum homoj dormis, lia malamiko venis kaj semis lolon meze de la tritiko, kaj foriris.
Kompari
26
Kaj kiam la trunketo kreskis kaj donis frukton, tiam aperis ankaux la lolo.
Kompari
27
Kaj la sklavoj de la dommastro venis, kaj diris al li:Sinjoro, cxu vi ne semis bonan semon en via kampo? De kie do gxi havas lolon?
Kompari
28
Kaj li diris al ili:Iu malamiko faris tion. Kaj la sklavoj diris al li:CXu vi do volas, ke ni iru kaj kolektu gxin?
Kompari
29
Sed li diris:Ne; por ke, kolektante la lolon, vi ne elradikigu ankaux la tritikon.
Kompari
30
Lasu al ambaux kreski kune gxis la rikolto; kaj en la tempo de la rikolto mi diros al la rikoltistoj:Kolektu unue la lolon, kaj ligu gxin en faskojn, por bruligi gxin; sed kolektu la tritikon en mian grenejon.
Kompari
31
Alian parabolon li proponis al ili, dirante:La regno de la cxielo similas al sinapa semeto, kiun viro prenis kaj semis en sia kampo;
Kompari
32
gxi vere estas pli malgranda ol cxiuj semoj, sed kreskinte, gxi estas pli granda ol la legomoj, kaj farigxas arbo, tiel ke venas la birdoj de la cxielo kaj logxas en gxiaj brancxoj.
Kompari
33
Alian parabolon li parolis al ili:La regno de la cxielo similas al fermentajxo, kiun virino prenis kaj kasxis en tri mezurojn da faruno, gxis la tuto fermentis.
Kompari
34
CXion tion parolis Jesuo per paraboloj al la homamasoj, kaj sen parabolo li parolis nenion al ili;
Kompari
35
por ke plenumigxu tio, kio estis dirita per la profeto, nome: Mi malfermos per sentenco mian busxon; Mi eldiros enigmojn el tempo antikva.
Kompari
36
Tiam forsendinte la homamasojn, li venis en la domon; kaj liaj discxiploj venis al li, dirante:Klarigu al ni la parabolon pri la lolo de la kampo.
Kompari
37
Kaj responde li diris:Tiu, kiu semas la bonan semon, estas la Filo de homo;
Kompari
38
kaj la kampo estas la mondo; kaj la bonaj semoj estas la filoj de la regno; kaj la lolo estas la filoj de la malbonulo;
Kompari
39
kaj la malamiko, kiu ilin semis, estas la diablo; kaj la rikolto estas la fino de la mondagxo; kaj la rikoltistoj estas angxeloj.
Kompari
40
Kiel do la lolo estas kolektita kaj bruligita per fajro, tiel estos cxe la fino de la mondagxo.
Kompari
41
La Filo de homo elsendos siajn angxelojn, kaj ili kolektos el lia regno cxiun falpusxilon, kaj cxiujn, kiuj faras maljustecon,
Kompari
42
kaj jxetos ilin en la fornon de fajro; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.
Kompari
43
Tiam la justuloj brilos kiel la suno en la regno de sia Patro. Kiu havas orelojn, tiu auxdu.
Kompari
44
La regno de la cxielo similas al kasxita en kampo trezoro, kiun viro trovis kaj kasxis, kaj pro gxojo li iras kaj vendas cxion, kion li posedas, kaj acxetas tiun kampon.
Kompari
45
Cetere, la regno de la cxielo similas al komercisto, sercxanta belajn perlojn;
Kompari
46
kaj trovinte unu multevaloran perlon, li iris kaj vendis cxion, kion li posedis, kaj acxetis gxin.
Kompari
47
Plue, la regno de la cxielo similas al reto, kiu estis jxetita en la maron kaj kolektis el cxiu speco,
Kompari
48
kaj kiun, kiam gxi plenigxis, oni suprentiris al la marbordo; kaj sidigxinte, ili kolektis la bonajn en ujojn, sed la malbonajn ili jxetis eksteren.
Kompari
49
Tiel estos en la fino de la mondagxo:la angxeloj eliros, kaj apartigos la malbonulojn el inter la justuloj,
Kompari
50
kaj jxetos ilin en la fornon de fajro; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.
Kompari
51
CXu vi komprenis cxion tion? Ili diris al li:Jes.
Kompari
52
Kaj li diris al ili:Tial cxiu skribisto, discxipligita en la regnon de la cxielo, similas al dommastro, kiu elportas el sia trezorejo objektojn novajn kaj malnovajn.
Kompari
53
Kaj kiam Jesuo finis tiujn parabolojn, li foriris de tie.
Kompari
54
Kaj veninte en sian patrujon, li instruis ilin en ilia sinagogo, tiel ke ili miris, kaj diris:De kie cxi tiu viro havas tian sagxecon kaj la potencajxojn?
Kompari
55
CXu cxi tiu ne estas la filo de la cxarpentisto? cxu lia patrino ne estas nomata Maria? kaj liaj fratoj Jakobo kaj Joses kaj Simon kaj Judas?
Kompari
56
Kaj cxu liaj fratinoj ne estas cxiuj cxe ni? De kie do li cxion tion havas?
Kompari
57
Kaj ili ofendigxis pro li. Sed Jesuo diris al ili:Profeto ne estas sen honoro, krom en sia patrujo kaj en sia domo.
Kompari
58
Kaj pro ilia nekredemo li faris tie ne multajn potencajxojn.
Navigado
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31
32
33
34
35
36
37
38
39
40
41
42
43
44
45
46
47
48
49
50
51
52
53
54
55
56
57
58
Agoj
📋 Kopii
📤 Kunhavigi
Bíblia
Início
📖 Bíblia
Livros
Buscar
🔍 Comparar Versículos
Versões
Harpa Cristã
Versículos por Tema
Versículos sobre Amor
Versículos sobre Fé
Versículos sobre Oração
Versículos sobre Esperança
Versículos sobre Perdão
Versículos de Encorajamento
Antigo Testamento
Gênesis
Êxodo
Levítico
Números
Deuteronômio
Josué
Juízes
Rute
1 Samuel
2 Samuel
1 Reis
2 Reis
1 Crônicas
2 Crônicas
Esdras
Neemias
Ester
Jó
Salmos
Provérbios
Eclesiastes
Cânticos
Isaías
Jeremias
Lamentações
Ezequiel
Daniel
Oséias
Joel
Amós
Obadias
Jonas
Miquéias
Naum
Habacuque
Sofonias
Ageu
Zacarias
Malaquias
Novo Testamento
Mateus
Marcos
Lucas
João
Atos
Romanos
1 Coríntios
2 Coríntios
Gálatas
Efésios
Filipenses
Colossenses
1 Tessalonicenses
2 Tessalonicenses
1 Timóteo
2 Timóteo
Tito
Filemom
Hebreus
Tiago
1 Pedro
2 Pedro
1 João
2 João
3 João
Judas
Apocalipse