EUDE
Início
Idiomas
🇧🇷 Português (14)
🇺🇸 English (2)
🇪🇸 Español (1)
🇫🇷 Français (1)
🇩🇪 Deutsch (1)
🇷🇺 Русский (1)
🇨🇳 中文 (2)
🇰🇷 한국어 (1)
🇸🇦 العربية (1)
🇫🇮 Suomi (2)
🇻🇳 Tiếng Việt (1)
🇷🇴 Română (1)
📖 Bíblia
Harpa Cristã
Hejmo
>
Esperanto
>
Levitiko
>
9
Levitiko - 9
Esperanto - 24 versoj
← 8
📚
10 →
Kompari
1
En la oka tago Moseo vokis Aaronon kaj liajn filojn kaj la plejagxulojn de Izrael.
Kompari
2
Kaj li diris al Aaron:Prenu al vi junan bovidon por pekofero kaj virsxafon por brulofero, sendifektajn, kaj alkonduku ilin antaux la Eternulon.
Kompari
3
Kaj al la Izraelidoj diru jene:Prenu virkapron por propeka ofero, kaj bovidon kaj sxafidon jaragxajn, sendifektajn, por brulofero,
Kompari
4
kaj virbovon kaj virsxafon por pacofero, por fari oferon antaux la Eternulo, kaj farunoferon, miksitan kun oleo; cxar hodiaux la Eternulo aperos antaux vi.
Kompari
5
Kaj ili alportis tion, kion ordonis Moseo, antaux la pordon de la tabernaklo de kunveno; kaj la tuta komunumo alproksimigxis kaj starigxis antaux la Eternulo.
Kompari
6
Kaj Moseo diris:Jen estas tio, kion la Eternulo ordonis; faru, kaj tiam aperos antaux vi la majesto de la Eternulo.
Kompari
7
Kaj Moseo diris al Aaron:Aliru al la altaro, kaj faru vian pekoferon kaj vian bruloferon kaj pekliberigu vin kaj la popolon, kaj faru la oferon de la popolo kaj pekliberigu ilin, kiel ordonis la Eternulo.
Kompari
8
Kaj Aaron aliris al la altaro, kaj bucxis la bovidon, kiu estis lia propeka ofero.
Kompari
9
Kaj la filoj de Aaron alportis al li la sangon, kaj li trempis sian fingron en la sango kaj sxmiris la kornojn de la altaro, kaj la ceteran sangon li elversxis cxe la bazo de la altaro.
Kompari
10
Sed la sebon kaj la renojn kaj la reton de la hepato de la pekofero li bruligis sur la altaro, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
Kompari
11
Kaj la karnon kaj la felon li forbruligis per fajro ekster la tendaro.
Kompari
12
Kaj li bucxis la bruloferon, kaj la filoj de Aaron alportis al li la sangon, kaj li aspergis per gxi la altaron cxirkauxe.
Kompari
13
Kaj la bruloferon ili alportis al li dispecigitan kaj la kapon, kaj li bruligis tion sur la altaro.
Kompari
14
Kaj li lavis la internajxojn kaj la krurojn kaj bruligis tion kun la brulofero sur la altaro.
Kompari
15
Kaj li alportis la oferon de la popolo, kaj li prenis la propekan kapron de la popolo, kaj bucxis gxin kaj faris el gxi pekoferon kiel el la antauxa.
Kompari
16
Kaj li alportis la bruloferon kaj agis kun gxi laux la reguloj.
Kompari
17
Kaj li alportis la farunoferon kaj prenis el gxi plenmanon kaj bruligis tion sur la altaro krom la matena brulofero.
Kompari
18
Kaj li bucxis la bovon kaj la sxafon kiel pacoferon de la popolo, kaj la filoj de Aaron alportis al li la sangon, kaj li aspergis per gxi la altaron cxirkauxe;
Kompari
19
kaj la sebojn de la bovo, kaj el la sxafo la voston kaj la kovrantan sebon kaj la renojn kaj la reton de la hepato.
Kompari
20
Kaj ili metis la sebojn sur la brustajxojn, kaj li ekbruligis la sebojn sur la altaro.
Kompari
21
Kaj la brustajxojn kaj la dekstran femuron Aaron skuis kiel skuoferon antaux la Eternulo, kiel Moseo ordonis.
Kompari
22
Kaj Aaron levis siajn manojn al la popolo kaj benis gxin; kaj li malsupreniris, plenuminte la pekoferon kaj la bruloferon kaj la pacoferon.
Kompari
23
Kaj Moseo kaj Aaron eniris en la tabernaklon de kunveno kaj eliris kaj benis la popolon. Kaj montrigxis la majesto de la Eternulo al la tuta popolo.
Kompari
24
Kaj eliris fajro el antaux la Eternulo kaj konsumis sur la altaro la bruloferon kaj la sebon; kaj la tuta popolo vidis, kaj ili gxoje ekkriis kaj falis vizagxaltere.
Navigado
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
Agoj
📋 Kopii
📤 Kunhavigi
Bíblia
Início
📖 Bíblia
Livros
Buscar
🔍 Comparar Versículos
Versões
Harpa Cristã
Versículos por Tema
Versículos sobre Amor
Versículos sobre Fé
Versículos sobre Oração
Versículos sobre Esperança
Versículos sobre Perdão
Versículos de Encorajamento
Antigo Testamento
Gênesis
Êxodo
Levítico
Números
Deuteronômio
Josué
Juízes
Rute
1 Samuel
2 Samuel
1 Reis
2 Reis
1 Crônicas
2 Crônicas
Esdras
Neemias
Ester
Jó
Salmos
Provérbios
Eclesiastes
Cânticos
Isaías
Jeremias
Lamentações
Ezequiel
Daniel
Oséias
Joel
Amós
Obadias
Jonas
Miquéias
Naum
Habacuque
Sofonias
Ageu
Zacarias
Malaquias
Novo Testamento
Mateus
Marcos
Lucas
João
Atos
Romanos
1 Coríntios
2 Coríntios
Gálatas
Efésios
Filipenses
Colossenses
1 Tessalonicenses
2 Tessalonicenses
1 Timóteo
2 Timóteo
Tito
Filemom
Hebreus
Tiago
1 Pedro
2 Pedro
1 João
2 João
3 João
Judas
Apocalipse