EUDE
Início
Idiomas
🇧🇷 Português (14)
🇺🇸 English (2)
🇪🇸 Español (1)
🇫🇷 Français (1)
🇩🇪 Deutsch (1)
🇷🇺 Русский (1)
🇨🇳 中文 (2)
🇰🇷 한국어 (1)
🇸🇦 العربية (1)
🇫🇮 Suomi (2)
🇻🇳 Tiếng Việt (1)
🇷🇴 Română (1)
📖 Bíblia
Harpa Cristã
Hejmo
>
Esperanto
>
Levitiko
>
4
Levitiko - 4
Esperanto - 35 versoj
← 3
📚
5 →
Kompari
1
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
Kompari
2
Diru al la Izraelidoj jene:Se iu pekos per eraro kontraux la ordonoj de la Eternulo, malpermesantaj fari diversajn aferojn, kaj li faros iun el ili;
Kompari
3
se pastro sanktoleita pekos, jxetante kulpon sur la popolon, tiam li alportu pro sia peko, kiun li pekis, bovidon sendifektan al la Eternulo, kiel oferon propekan.
Kompari
4
Li venigu la bovidon al la pordo de la tabernaklo de kunveno antaux la Eternulon, kaj li metu sian manon sur la kapon de la bovido, kaj li bucxu la bovidon antaux la Eternulo.
Kompari
5
Kaj la sanktoleita pastro prenu iom el la sango de la bovido kaj enportu gxin en la tabernaklon de kunveno.
Kompari
6
Kaj la pastro trempu sian fingron en la sango, kaj aspergu per la sango sepfoje antaux la Eternulo, antaux la kurteno de la sanktejo.
Kompari
7
Kaj la pastro metu iom el la sango sur la kornojn de la altaro de bonodora incenso antaux la Eternulo en la tabernaklo de kunveno, kaj la tutan ceteran sangon de la bovido li elversxu cxe la bazo de la altaro de bruloferoj, kiu estas cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno.
Kompari
8
Kaj la tutan sebon de la propeka bovido li forlevu el gxi, la sebon, kiu kovras la internajxojn, kaj la tutan sebon, kiu estas sur la internajxoj,
Kompari
9
kaj ambaux renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kiu estas cxe la lumbo, kaj la reton sur la hepato, kune kun la renoj li gxin apartigu,
Kompari
10
tiel same, kiel estas forlevata pacofero el bovo; kaj la pastro bruligu tion sur la altaro de bruloferoj.
Kompari
11
Kaj la felon de la bovido kaj gxian tutan viandon kun gxia kapo kaj kruroj kaj gxiajn internajxojn kaj malpurajxon,
Kompari
12
la tutan bovidon li elportu ekster la tendaron sur puran lokon, kien oni sxutas la cindron, kaj li forbruligu tion sur ligno per fajro; sur la cindrejo tio estu forbruligata.
Kompari
13
Kaj se la tuta komunumo de la Izraelidoj pekos per eraro kaj la afero estos kasxita antaux la okuloj de la anaro, kaj ili faros iun el la agoj, kiujn la Eternulo malpermesis, kaj ili farigxos kulpaj;
Kompari
14
kaj ili sciigxos pri la peko, kiun ili pekis:tiam la anaro alportu bovidon kiel propekan oferon kaj venigu gxin antaux la tabernaklon de kunveno.
Kompari
15
Kaj la plejagxuloj de la komunumo metu siajn manojn sur la kapon de la bovido antaux la Eternulo, kaj oni bucxu la bovidon antaux la Eternulo.
Kompari
16
Kaj la sanktoleita pastro enportu iom el la sango de la bovido en la tabernaklon de kunveno.
Kompari
17
Kaj la pastro trempu sian fingron en la sango, kaj aspergu sep fojojn antaux la Eternulo, antaux la kurteno.
Kompari
18
Kaj iom el la sango li metu sur la kornojn de la altaro, kiu estas antaux la Eternulo en la tabernaklo de kunveno, kaj la tutan ceteran sangon li elversxu cxe la bazo de la altaro de bruloferoj, kiu estas cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno.
Kompari
19
Kaj gxian tutan sebon li forlevu el gxi kaj bruligu sur la altaro.
Kompari
20
Kaj li faru kun la bovido; kiel li faris kun la propeka bovido, tiel li faru kun gxi; kaj pekliberigos ilin la pastro, kaj estos pardonite al ili.
Kompari
21
Kaj li elportu la bovidon ekster la tendaron, kaj forbruligu gxin, kiel li forbruligis la unuan bovidon; gxi estas propeka ofero de la komunumo.
Kompari
22
Se princo pekos, kaj per eraro faros iun el la agoj, kiujn la Eternulo, lia Dio, malpermesis fari, kaj li farigxos kulpa;
Kompari
23
kaj li sciigxos pri sia peko, kiun li pekis:tiam li alportu kiel sian oferon virkapron sendifektan.
Kompari
24
Kaj li metu sian manon sur la kapon de la kapro, kaj bucxu gxin sur la loko, sur kiu estas bucxataj bruloferoj antaux la Eternulo; gxi estas propeka ofero.
Kompari
25
Kaj la pastro prenos iom el la sango de la propeka ofero per sia fingro, kaj li metos gxin sur la kornojn de la altaro de bruloferoj, kaj la ceteran sangon li elversxos cxe la bazo de la altaro de bruloferoj.
Kompari
26
Kaj gxian tutan sebon li bruligos sur la altaro, kiel la sebon de pacofero; kaj la pastro liberigos lin de lia peko, kaj estos pardonite al li.
Kompari
27
Se iu el la popolo per eraro pekos, farante iun el la agoj, kiujn la Eternulo malpermesis, kaj li farigxos kulpa;
Kompari
28
kaj li sciigxos pri sia peko, kiun li pekis:tiam li alportu kiel sian oferon kaprinon sendifektan pro sia peko, kiun li pekis.
Kompari
29
Kaj li metu sian manon sur la kapon de la propeka ofero, kaj li bucxu la propekan oferon sur la loko de la bruloferoj.
Kompari
30
Kaj la pastro prenos iom el gxia sango per sia fingro kaj metos sur la kornojn de la altaro de bruloferoj, kaj la tutan ceteran sangon li elversxos cxe la bazo de la altaro.
Kompari
31
Kaj gxian tutan sebon li apartigos, kiel estas apartigata la sebo de la pacoferoj, kaj la pastro bruligos gxin sur la altaro, kiel agrablan odorajxon al la Eternulo; kaj la pastro pekliberigos lin, kaj estos pardonite al li.
Kompari
32
Se sxafon li alportos kiel sian propekan oferon, li alportu virinseksan, sendifektan.
Kompari
33
Kaj li metu sian manon sur la kapon de la propeka ofero, kaj bucxu gxin kiel propekan oferon sur la loko, kie oni bucxas bruloferon.
Kompari
34
Kaj la pastro prenos per sia fingro iom el la sango de la propeka ofero kaj metos gxin sur la kornojn de la altaro de bruloferoj, kaj gxian tutan ceteran sangon li elversxos cxe la bazo de la altaro.
Kompari
35
Kaj gxian tutan sebon li apartigos, kiel estas apartigata la sebo de la sxafo el la pacoferoj, kaj la pastro bruligos gxin sur la altaro kun la fajroferoj al la Eternulo; kaj la pastro liberigos lin de la peko, kiun li pekis, kaj estos pardonite al li.
Navigado
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31
32
33
34
35
Agoj
📋 Kopii
📤 Kunhavigi
Bíblia
Início
📖 Bíblia
Livros
Buscar
🔍 Comparar Versículos
Versões
Harpa Cristã
Versículos por Tema
Versículos sobre Amor
Versículos sobre Fé
Versículos sobre Oração
Versículos sobre Esperança
Versículos sobre Perdão
Versículos de Encorajamento
Antigo Testamento
Gênesis
Êxodo
Levítico
Números
Deuteronômio
Josué
Juízes
Rute
1 Samuel
2 Samuel
1 Reis
2 Reis
1 Crônicas
2 Crônicas
Esdras
Neemias
Ester
Jó
Salmos
Provérbios
Eclesiastes
Cânticos
Isaías
Jeremias
Lamentações
Ezequiel
Daniel
Oséias
Joel
Amós
Obadias
Jonas
Miquéias
Naum
Habacuque
Sofonias
Ageu
Zacarias
Malaquias
Novo Testamento
Mateus
Marcos
Lucas
João
Atos
Romanos
1 Coríntios
2 Coríntios
Gálatas
Efésios
Filipenses
Colossenses
1 Tessalonicenses
2 Tessalonicenses
1 Timóteo
2 Timóteo
Tito
Filemom
Hebreus
Tiago
1 Pedro
2 Pedro
1 João
2 João
3 João
Judas
Apocalipse