EUDE
Início
Idiomas
🇧🇷 Português (14)
🇺🇸 English (2)
🇪🇸 Español (1)
🇫🇷 Français (1)
🇩🇪 Deutsch (1)
🇷🇺 Русский (1)
🇨🇳 中文 (2)
🇰🇷 한국어 (1)
🇸🇦 العربية (1)
🇫🇮 Suomi (2)
🇻🇳 Tiếng Việt (1)
🇷🇴 Română (1)
📖 Bíblia
Harpa Cristã
Hejmo
>
Esperanto
>
Luko
>
24
Luko - 24
Esperanto - 53 versoj
← 23
📚
Sekva →
Kompari
1
Kaj la unuan tagon de la semajno, cxe frua tagigxo, ili venis al la tombo, alportante la aromajxojn, kiujn ili preparis.
Kompari
2
Kaj ili trovis la sxtonon derulita for de la tombo.
Kompari
3
Kaj enirinte, ili ne trovis la korpon de la Sinjoro Jesuo.
Kompari
4
Kaj dum ili embarasigxis pri tio, jen apud ili staris du viroj en brilaj vestoj;
Kompari
5
kaj dum ili timis kaj klinigxis vizagxaltere, tiuj demandis ilin:Kial vi sercxas la vivanton inter la mortintoj?
Kompari
6
Li ne estas cxi tie, sed levigxis; memoru, kiamaniere li parolis al vi, kiam li estis ankoraux en Galileo,
Kompari
7
dirante, ke la Filo de homo devas esti transdonita en la manojn de pekuloj kaj esti krucumita, kaj la trian tagon relevigxi.
Kompari
8
Kaj ili rememoris liajn vortojn;
Kompari
9
kaj reveninte de la tombo, ili rakontis cxion tion al la dek unu kaj al cxiuj ceteraj.
Kompari
10
Kaj ili estis Maria Magdalena, kaj Joana, kaj Maria, la patrino de Jakobo; kaj la ceteraj virinoj kun ili rakontis tion al la apostoloj.
Kompari
11
Kaj tiuj vortoj sxajnis al ili kiel babilado, kaj ili ne kredis al la virinoj.
Kompari
12
Sed Petro levigxis kaj kuris al la tombo, kaj klinigxinte, vidis la tolajxojn solajn, kaj li foriris, mirante en si pri tio, kio okazis.
Kompari
13
Kaj jen du el ili iris en tiu sama tago al vilagxo nomata Emaus, kiu estas malproksime de Jerusalem sesdek stadiojn.
Kompari
14
Kaj ili interparolis inter si pri cxio tio, kio okazis.
Kompari
15
Kaj dum ili interparolis kaj diskutis inter si, Jesuo mem alproksimigxis kaj iris kun ili.
Kompari
16
Sed iliaj okuloj estis malhelpataj tiel, ke ili lin ne rekonis.
Kompari
17
Kaj li diris al ili:Kiaj vortoj estas tiuj, kiujn vi intersxangxas, dum vi iras? Kaj ili haltis, kun malgaja mieno.
Kompari
18
Kaj unu el ili, nomata Kleopas, responde diris al li:CXu nur vi sola logxas en Jerusalem, kaj ne scias tion, kio tie okazis en cxi tiuj tagoj?
Kompari
19
Kaj li diris al ili:Kion? Kaj ili diris al li:Pri Jesuo, la Nazaretano, kiu estis profeto potenca age kaj parole antaux Dio kaj la tuta popolo;
Kompari
20
kaj kiel la cxefpastroj kaj niaj regantoj transdonis lin por kondamno al morto, kaj lin krucumis.
Kompari
21
Sed ni esperis, ke li estas tiu, kiu elacxetos Izraelon. Kaj plie, krom cxio tio, hodiaux estas jam la tria tago, de kiam tio okazis.
Kompari
22
Ankaux mirigis nin iuj virinoj el inter ni, kiuj estis frumatene apud la tombo,
Kompari
23
kaj ne trovinte lian korpon, revenis, dirante, ke ili ankaux vidis vizion de angxeloj, kiuj diris, ke li vivas.
Kompari
24
Kaj iuj el nia kunularo iris al la tombo, kaj trovis tiel, kiel diris la virinoj; sed lin ili ne vidis.
Kompari
25
Kaj li diris al ili:Ho malsagxuloj kaj kore malviglaj por kredi cxion, kion la profetoj antauxparolis!
Kompari
26
CXu la Kristo ne devis suferi cxion tion, kaj eniri en sian gloron?
Kompari
27
Kaj komencante de Moseo kaj de cxiuj profetoj, li klarigis al ili el cxiuj Skriboj la dirojn pri li mem.
Kompari
28
Kaj ili alproksimigxis al la vilagxo, kien ili iris, kaj li sxajnigis al ili, kvazaux li pluen iros.
Kompari
29
Kaj ili retenis lin, dirante:Restu cxe ni, cxar estas preskaux vespere, kaj la tago jam malkreskas. Kaj li eniris, por resti cxe ili.
Kompari
30
Kaj dum li sidis kun ili cxe mangxo, li prenis panon, kaj gxin benis kaj dispecigis kaj donis al ili.
Kompari
31
Kaj iliaj okuloj malfermigxis, kaj ili rekonis lin, kaj li farigxis nevidebla por ili.
Kompari
32
Kaj ili diris unu al alia:CXu nia koro ne brulis en ni, dum li parolis kun ni sur la vojo, dum li klarigis al ni la Skribojn?
Kompari
33
Kaj levigxinte en tiu sama horo, ili reiris al Jerusalem, kaj trovis la dek unu kunvenintaj, kun siaj kunuloj, kaj dirantaj:
Kompari
34
La Sinjoro vere levigxis, kaj aperis al Simon.
Kompari
35
Kaj ili rakontis tion, kio okazis sur la vojo, kaj kiamaniere li rekonigxis al ili en la dispecigo de pano.
Kompari
36
Kaj dum ili priparolis tion, li mem staris meze de ili, kaj diris al ili:Paco al vi.
Kompari
37
Sed terurite kaj timigite, ili supozis, ke ili vidas spiriton.
Kompari
38
Kaj li diris al ili:Kial vi maltrankviligxas? kaj kial diskutoj levigxas en viaj koroj?
Kompari
39
Vidu miajn manojn kaj miajn piedojn, ke gxi estas mi mem; palpu min kaj vidu; cxar spirito ne havas karnon kaj ostojn, kiel vi vidas min havanta.
Kompari
40
Kaj tion dirinte, li montris al ili siajn manojn kaj siajn piedojn.
Kompari
41
Kaj dum ili ankoraux ne kredis pro gxojo, kaj miris, li demandis ilin:CXu vi havas ian mangxajxon cxi tie?
Kompari
42
Kaj ili donis al li pecon de rostita fisxo.
Kompari
43
Kaj li prenis, kaj mangxis antaux ili.
Kompari
44
Kaj li diris al ili:Jen estas miaj vortoj, kiujn mi parolis al vi, kiam mi ankoraux estis cxe vi, ke devas plenumigxi cxio, kio estas skribita pri mi en la legxo de Moseo kaj en la profetoj kaj en la psalmoj.
Kompari
45
Tiam li malfermis ilian menson, por ke ili komprenu la Skribojn;
Kompari
46
kaj li diris al ili:Tiel estas skribite, ke la Kristo devas suferi, kaj levigxi el la mortintoj la trian tagon;
Kompari
47
kaj ke pento kaj pardonado de pekoj estu predikataj en lia nomo al cxiuj nacioj, komencante cxe Jerusalem.
Kompari
48
Vi estas atestantoj pri tio.
Kompari
49
Kaj jen mi elsendos sur vin la promeson de mia Patro; sed restu en la urbo, gxis vi vestigxos per potenco de supre.
Kompari
50
Kaj li elkondukis ilin gxis apud Betania, kaj, levinte siajn manojn, li benis ilin.
Kompari
51
Kaj dum li benis ilin, li forigxis de ili kaj estis suprenportita en la cxielon.
Kompari
52
Kaj adorklinigxinte al li, ili revenis al Jerusalem kun granda gxojo;
Kompari
53
kaj estis konstante en la templo, glorante Dion.
Navigado
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31
32
33
34
35
36
37
38
39
40
41
42
43
44
45
46
47
48
49
50
51
52
53
Agoj
📋 Kopii
📤 Kunhavigi
Bíblia
Início
📖 Bíblia
Livros
Buscar
🔍 Comparar Versículos
Versões
Harpa Cristã
Versículos por Tema
Versículos sobre Amor
Versículos sobre Fé
Versículos sobre Oração
Versículos sobre Esperança
Versículos sobre Perdão
Versículos de Encorajamento
Antigo Testamento
Gênesis
Êxodo
Levítico
Números
Deuteronômio
Josué
Juízes
Rute
1 Samuel
2 Samuel
1 Reis
2 Reis
1 Crônicas
2 Crônicas
Esdras
Neemias
Ester
Jó
Salmos
Provérbios
Eclesiastes
Cânticos
Isaías
Jeremias
Lamentações
Ezequiel
Daniel
Oséias
Joel
Amós
Obadias
Jonas
Miquéias
Naum
Habacuque
Sofonias
Ageu
Zacarias
Malaquias
Novo Testamento
Mateus
Marcos
Lucas
João
Atos
Romanos
1 Coríntios
2 Coríntios
Gálatas
Efésios
Filipenses
Colossenses
1 Tessalonicenses
2 Tessalonicenses
1 Timóteo
2 Timóteo
Tito
Filemom
Hebreus
Tiago
1 Pedro
2 Pedro
1 João
2 João
3 João
Judas
Apocalipse