EUDE
Início
Idiomas
🇧🇷 Português (14)
🇺🇸 English (2)
🇪🇸 Español (1)
🇫🇷 Français (1)
🇩🇪 Deutsch (1)
🇷🇺 Русский (1)
🇨🇳 中文 (2)
🇰🇷 한국어 (1)
🇸🇦 العربية (1)
🇫🇮 Suomi (2)
🇻🇳 Tiếng Việt (1)
🇷🇴 Română (1)
📖 Bíblia
Harpa Cristã
Hejmo
>
Esperanto
>
Juĝistoj
>
9
Juĝistoj - 9
Esperanto - 57 versoj
← 8
📚
10 →
Kompari
1
Abimelehx, filo de Jerubaal, iris en SXehxemon, al la fratoj de sia patrino, kaj ekparolis al ili kaj al la tuta familio de la domo de sia patrinpatro jene:
Kompari
2
Diru al la oreloj de cxiuj logxantoj de SXehxem:Kio estas pli bona al vi, cxu ke regu vin sepdek homoj, cxiuj filoj de Jerubaal, aux ke regu vin unu homo? memoru ankaux, ke mi estas via osto kaj via karno.
Kompari
3
Kaj la fratoj de lia patrino diris pri li al la oreloj de cxiuj logxantoj de SXehxem cxiujn tiujn vortojn, kaj ilia koro inklinigxis al Abimelehx; cxar ili diris:Li estas nia frato.
Kompari
4
Kaj ili donis al li sepdek argxentajn monerojn el la domo de Baal-Berit, kaj Abimelehx dungis per ili homojn mallaboremajn kaj facilanimajn, kaj ili sekvis lin.
Kompari
5
Kaj li venis en la domon de sia patro en Ofra, kaj mortigis siajn fratojn, la filojn de Jerubaal, sepdek homojn, sur unu sxtono; restis Jotam, la plej juna filo de Jerubaal, cxar li kasxigxis.
Kompari
6
Kaj kolektigxis cxiuj logxantoj de SXehxem kaj la tuta domo de Milo, kaj ili iris kaj faris Abimelehxon regxo, cxe la kverko, kiu staras en SXehxem.
Kompari
7
Kaj oni diris pri tio al Jotam, kaj li iris kaj starigxis sur la supro de la monto Gerizim, kaj lauxte ekkriis, kaj diris al ili:Auxskultu min, logxantoj de SXehxem, kaj auxskultos vin Dio.
Kompari
8
Iris la arboj, por sanktolei regxon super si; kaj ili diris al la olivarbo:Regxu super ni.
Kompari
9
Sed la olivarbo diris al ili:CXu mi perdis mian grason, per kiu estas honorataj Dio kaj homoj, ke mi iru vagi super la arboj?
Kompari
10
Kaj la arboj diris al la figarbo:Iru vi, regxu super ni.
Kompari
11
Sed la figarbo diris al ili:CXu mi perdis mian dolcxecon kaj miajn bonajn fruktojn, ke mi iru vagi super la arboj?
Kompari
12
Kaj la arboj diris al la vinberujo:Iru vi, regxu super ni.
Kompari
13
Sed la vinberujo diris al ili:CXu mi perdis mian moston, kiu gajigas Dion kaj homojn, ke mi iru vagi super la arboj?
Kompari
14
Tiam cxiuj arboj diris al la dornarbusto:Iru vi, regxu super ni.
Kompari
15
Kaj la dornarbusto diris al la arboj:Se vere vi sanktoleas min kiel regxon super vi, tiam venu, sxirmu vin sub mia ombro; se ne, tiam eliros fajro el la dornarbusto kaj forbruligos la cedrojn de Lebanon.
Kompari
16
Nun cxu vi agis gxuste kaj juste, regxigante Abimelehxon? kaj cxu vi agis bone rilate Jerubaalon kaj lian domon, kaj cxu vi agis kun li konforme al lia merito?
Kompari
17
Mia patro batalis pro vi kaj ne sxatis sian vivon kaj savis vin el la manoj de Midjan;
Kompari
18
kaj vi levigxis nun kontraux la domon de mia patro, kaj mortigis liajn filojn, sepdek homojn, sur unu sxtono, kaj Abimelehxon, filon de lia sklavino, vi regxigis super la logxantoj de SXehxem, pro tio, ke li estas via frato.
Kompari
19
Se gxuste kaj juste vi agis nun rilate Jerubaalon kaj lian domon, tiam gxoju pri Abimelehx, kaj li ankaux gxoju pri vi.
Kompari
20
Sed se ne, tiam eliru fajro el Abimelehx kaj forbruligu la logxantojn de SXehxem kaj la domon de Milo; kaj fajro eliru el la logxantoj de SXehxem kaj el la domo de Milo kaj forbruligu Abimelehxon.
Kompari
21
Kaj Jotam forkuris kaj forsavis sin kaj iris en Beeron kaj eklogxis tie pro timo antaux sia frato Abimelehx.
Kompari
22
Kaj Abimelehx regis super Izrael tri jarojn.
Kompari
23
Kaj Dio venigis malbonan spiriton inter Abimelehx kaj la logxantoj de SXehxem; kaj la logxantoj de SXehxem perfidis Abimelehxon,
Kompari
24
por ke la krimo pri la sepdek filoj de Jerubaal kaj ilia sango venu sur Abimelehxon, ilian fraton, kiu mortigis ilin, kaj sur la logxantojn de SXehxem, kiuj subtenis liajn manojn, por ke li mortigu siajn fratojn.
Kompari
25
Kaj la logxantoj de SXehxem starigis kontraux li insidantojn sur la suproj de la montoj, kaj ili prirabadis cxiun, kiu pasis preter ili sur la vojo. Kaj oni diris tion al Abimelehx.
Kompari
26
Kaj venis Gaal, filo de Ebed, kun siaj fratoj, kaj ili iris tra SXehxem; kaj fidis lin la logxantoj de SXehxem.
Kompari
27
Kaj ili eliris sur la kampon kaj sxirkolektis siajn vinberojn kaj elpremis ilin kaj faris feston kaj iris en la domon de sia dio kaj mangxis kaj drinkis kaj malbenis Abimelehxon.
Kompari
28
Kaj Gaal, filo de Ebed, diris:Kiu estas Abimelehx, kaj kio estas SXehxem, ke ni servu al li? li estas ja filo de Jerubaal, kaj Zebul estas lia oficisto. Servu al la homoj de HXamor, patro de SXehxem, sed al tiu kial ni servu?
Kompari
29
Se iu donus cxi tiun popolon en miajn manojn, mi forpelus Abimelehxon. Kaj oni diris al Abimelehx:Plimultigu vian militistaron, kaj eliru.
Kompari
30
Kiam Zebul, la estro de la urbo, auxdis la vortojn de Gaal, filo de Ebed, lia kolero ekflamis.
Kompari
31
Kaj li sendis ruze senditojn al Abimelehx, por diri:Jen Gaal, filo de Ebed, kun siaj fratoj venis en SXehxemon kaj ribeligas la urbon kontraux vi;
Kompari
32
tial levigxu en la nokto, vi kaj la popolo, kiu estas kun vi, kaj faru embuskon sur la kampo;
Kompari
33
kaj matene, kiam levigxos la suno, levigxu frue, kaj ataku la urbon; kaj kiam li kaj la popolo, kiu estas kun li, eliros al vi, tiam faru al li, kion via mano povos.
Kompari
34
Kaj Abimelehx, kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, levigxis en la nokto, kaj faris apud SXehxem embuskon el kvar tacxmentoj.
Kompari
35
Kaj Gaal, filo de Ebed, eliris kaj starigxis cxe la pordego de la urbo; kaj Abimelehx, kaj la popolo, kiu estis kun li, levigxis el la embusko.
Kompari
36
Kiam Gaal ekvidis la popolon, li diris al Zebul:Jen popolo malsupreniras de la suproj de la montoj. Sed Zebul diris al li:La ombro de la montoj sxajnas al vi homoj.
Kompari
37
Kaj Gaal parolis plue, kaj diris:Jen popolo malsupreniras de la altajxo, kaj unu tacxmento venas laux la vojo de la kverko de sorcxistoj.
Kompari
38
Tiam Zebul diris al li:Kie nun estas via busxo, kiu diris:Kiu estas Abimelehx, ke ni servu al li? Tio estas ja tiu popolo, kiun vi malsxatis; nun eliru, kaj batalu kontraux gxi.
Kompari
39
Kaj Gaal eliris, havante post si la logxantojn de SXehxem, kaj ekbatalis kontraux Abimelehx.
Kompari
40
Kaj Abimelehx ekpelis lin, kaj li forkuris, kaj falis multe da mortigitoj gxis la pordego mem.
Kompari
41
Kaj Abimelehx restis en Aruma; kaj Zebul elpelis Gaalon kaj liajn fratojn, ke ili ne logxu en SXehxem.
Kompari
42
En la sekvanta tago la popolo eliris sur la kampon. Kaj oni diris tion al Abimelehx.
Kompari
43
Kaj li prenis sian militistaron kaj dividis gxin en tri tacxmentojn kaj faris embuskon sur la kampo. Kiam li vidis, ke la popolo eliras el la urbo, li levigxis kontraux ili kaj batis ilin.
Kompari
44
Kaj Abimelehx, kaj la tacxmentoj, kiuj estis kun li, atakis kaj starigxis antaux la pordego de la urbo; kaj du tacxmentoj atakis cxiujn, kiuj estis sur la kampo, kaj mortigis ilin.
Kompari
45
Kaj Abimelehx batalis kontraux la urbo la tutan tiun tagon; kaj li prenis la urbon, kaj mortigis la popolon, kiu estis en gxi; kaj li detruis la urbon kaj semis sur gxia loko salon.
Kompari
46
Kiam tion auxdis cxiuj logxantoj de la turo de SXehxem, ili foriris en la fortikajxon de la dio Berit.
Kompari
47
Kaj oni diris al Abimelehx, ke kolektigxis cxiuj logxantoj de la turo de SXehxem.
Kompari
48
Tiam Abimelehx iris sur la monton Calmon, li kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, kaj Abimelehx prenis hakilon en sian manon kaj dehakis brancxon de arbo kaj prenis gxin kaj metis gxin sur sian sxultron, kaj diris al la homoj, kiuj estis kun li:Kion vi vidis, ke mi faris, tion rapide faru kiel mi.
Kompari
49
Kaj ankaux cxiuj el la tuta popolo dehakis brancxojn kaj iris post Abimelehx kaj almetis al la fortikajxo kaj ekbruligis per ili la fortikajxon per fajro; kaj mortis ankaux cxiuj homoj de la turo de SXehxem, cxirkaux mil viroj kaj virinoj.
Kompari
50
Kaj Abimelehx iris al Tebec kaj siegxis Tebecon kaj prenis gxin.
Kompari
51
Fortika turo estis meze de la urbo, kaj tien forkuris cxiuj viroj kaj virinoj kaj cxiuj logxantoj de la urbo, kaj ensxlosis sin tie kaj supreniris sur la tegmenton de la turo.
Kompari
52
Kaj Abimelehx venis al la turo kaj siegxis gxin, kaj aliris al la pordo de la turo, por forbruligi gxin per fajro.
Kompari
53
Tiam iu virino jxetis muelsxtonon sur la kapon de Abimelehx kaj rompis al li la kranion.
Kompari
54
Tiam li rapide alvokis la junulon, kiu portis liajn batalilojn, kaj diris al li:Eltiru vian glavon kaj mortigu min, por ke oni ne diru pri mi:Virino lin mortigis. Kaj lia junulo lin trapikis, kaj li mortis.
Kompari
55
Kaj la Izraelidoj vidis, ke Abimelehx mortis, kaj ili iris cxiu al sia loko.
Kompari
56
Tiel Dio repagis la malbonagon de Abimelehx, kiun cxi tiu faris rilate sian patron, mortigante siajn sepdek fratojn.
Kompari
57
Kaj la tutan malbonagon de la logxantoj de SXehxem Dio revenigis sur ilian kapon; kaj venis sur ilin la malbeno de Jotam, filo de Jerubaal.
Navigado
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31
32
33
34
35
36
37
38
39
40
41
42
43
44
45
46
47
48
49
50
51
52
53
54
55
56
57
Agoj
📋 Kopii
📤 Kunhavigi
Bíblia
Início
📖 Bíblia
Livros
Buscar
🔍 Comparar Versículos
Versões
Harpa Cristã
Versículos por Tema
Versículos sobre Amor
Versículos sobre Fé
Versículos sobre Oração
Versículos sobre Esperança
Versículos sobre Perdão
Versículos de Encorajamento
Antigo Testamento
Gênesis
Êxodo
Levítico
Números
Deuteronômio
Josué
Juízes
Rute
1 Samuel
2 Samuel
1 Reis
2 Reis
1 Crônicas
2 Crônicas
Esdras
Neemias
Ester
Jó
Salmos
Provérbios
Eclesiastes
Cânticos
Isaías
Jeremias
Lamentações
Ezequiel
Daniel
Oséias
Joel
Amós
Obadias
Jonas
Miquéias
Naum
Habacuque
Sofonias
Ageu
Zacarias
Malaquias
Novo Testamento
Mateus
Marcos
Lucas
João
Atos
Romanos
1 Coríntios
2 Coríntios
Gálatas
Efésios
Filipenses
Colossenses
1 Tessalonicenses
2 Tessalonicenses
1 Timóteo
2 Timóteo
Tito
Filemom
Hebreus
Tiago
1 Pedro
2 Pedro
1 João
2 João
3 João
Judas
Apocalipse