EUDE
Início
Idiomas
🇧🇷 Português (14)
🇺🇸 English (2)
🇪🇸 Español (1)
🇫🇷 Français (1)
🇩🇪 Deutsch (1)
🇷🇺 Русский (1)
🇨🇳 中文 (2)
🇰🇷 한국어 (1)
🇸🇦 العربية (1)
🇫🇮 Suomi (2)
🇻🇳 Tiếng Việt (1)
🇷🇴 Română (1)
📖 Bíblia
Harpa Cristã
Hejmo
>
Esperanto
>
Jesaja
>
51
Jesaja - 51
Esperanto - 23 versoj
← 50
📚
52 →
Kompari
1
Auxskultu Min, vi, kiuj postkuras la veron, kiuj sercxas la Eternulon:rigardu la rokon, el kiu vi estas elhakitaj, kaj en la profundon de la kavo, el kiu vi estas elfositaj.
Kompari
2
Rigardu Abrahamon, vian patron, kaj Saran, vian naskintinon; cxar Mi alvokis lin, kiam li estis sola, kaj Mi benis lin kaj multigis lin.
Kompari
3
CXar la Eternulo konsolos Cionon, konsolos cxiujn gxiajn ruinojn, kaj gxian dezerton Li faros kiel Eden, kaj gxian stepon kiel la gxardeno de la Eternulo; gxojo kaj gajeco trovigxos en gxi, dankado kaj lauxta kantado.
Kompari
4
Atentu Min, ho Mia popolo, kaj vi, Mia gento, auxskultu Min; cxar instruo eliros el Mi, kaj Mian legxon Mi starigos kiel lumon por la popoloj.
Kompari
5
Proksima estas Mia vero, eliris Mia helpo, kaj Miaj brakoj jugxos popolojn; al Mi esperas insuloj kaj atendas Mian brakon.
Kompari
6
Levu al la cxielo viajn okulojn, kaj rigardu la teron malsupre; cxar la cxielo disneniigxos kiel fumo, kaj la tero elfrotigxos kiel vesto, kaj gxiaj logxantoj mortos kiel kuloj; sed Mia savo restos eterne, kaj Mia vero ne difektigxos.
Kompari
7
Auxskultu Min, vi, kiuj konas la veron, popolo, havanta Mian instruon en sia koro:ne timu ofendon de homoj, kaj de iliaj insultoj ne senkuragxigxu.
Kompari
8
CXar kiel veston tramangxos ilin tineoj, kaj kiel lanajxon tramangxos ilin vermoj; sed Mia vero restos eterne, kaj Mia savo por cxiuj generacioj.
Kompari
9
Levigxu, levigxu, vestu vin per forto, ho brako de la Eternulo; levigxu, kiel en la tempo antikva, en la generacioj de antauxlonge. CXu ne vi dishakis Rahabon, trapikis la drakon?
Kompari
10
CXu ne vi elsekigis la maron, la akvon de grandega abismo, faris la maran profundon vojo por transiro de la liberigitoj?
Kompari
11
Kaj la elacxetitoj de la Eternulo revenos kaj iros sur Cionon kun kantado, kaj gxojo eterna estos super ilia kapo; gxojon kaj gajecon ili atingos, kaj forflugos afliktoj kaj gxemado.
Kompari
12
Mi, Mi mem estas via konsolanto. Kiu vi estas, ke vi timas homon morteman, kaj homidon, kiu estas egala al herbo;
Kompari
13
kaj vi forgesis la Eternulon, vian Kreinton, kiu etendis la cxielon kaj fondis la teron; kaj konstante, cxiutage, vi timas la furiozon de la premanto, kiu celas ekstermi? Sed kie estas la furiozo de la premanto?
Kompari
14
Baldaux la kaptito estos liberigita, ke li ne mortu en la kavo kaj ne manku al li pano.
Kompari
15
Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu kvietigas la maron, kiam bruas gxiaj ondoj, kaj kies nomo estas Eternulo Cebaot.
Kompari
16
Mi metis Miajn vortojn en vian busxon kaj kovris vin per la ombro de Mia mano, por arangxi la cxielon kaj doni fundamenton al la tero, kaj por diri al Cion:Vi estas Mia popolo.
Kompari
17
Vekigxu, vekigxu, levigxu, ho Jerusalem, vi, kiu trinkis el la mano de la Eternulo la kalikon de Lia kolero; la sxauxmantan ebriigantan kalikon vi eltrinkis gxis la fundo.
Kompari
18
El cxiuj filoj, kiujn sxi naskis, neniu sxin gvidis; el cxiuj filoj, kiujn sxi edukis, neniu tenis sxin je la mano.
Kompari
19
Tio ambaux vin trafis; kiu kompatis vin? ruinado kaj malfelicxo, malsato kaj glavo; per kiu mi povus konsoli vin?
Kompari
20
Viaj filoj senfortigxis, kusxis cxe la komenco de cxiuj stratoj kiel cervo en reto, plenaj de la kolero de la Eternulo, de la indigno de via Dio.
Kompari
21
Tial auxskultu cxi tion, vi, mizerulino kaj ebriulino, sed ne de vino:
Kompari
22
tiele diras via Sinjoro, la Eternulo, kaj via Dio, kiu defendas Sian popolon:Jen Mi prenis el via mano la ebriigan kalikon, la sxauxmantan kalikon de Mia kolero; vi ne plu trinkos gxin;
Kompari
23
kaj Mi transdonos gxin en la manon de viaj turmentantoj, kiuj diris al via animo:Klinu vin, por ke ni transiru; kaj vi faris el via dorso kvazaux teron, kvazaux straton por pasantoj.
Navigado
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
Agoj
📋 Kopii
📤 Kunhavigi
Bíblia
Início
📖 Bíblia
Livros
Buscar
🔍 Comparar Versículos
Versões
Harpa Cristã
Versículos por Tema
Versículos sobre Amor
Versículos sobre Fé
Versículos sobre Oração
Versículos sobre Esperança
Versículos sobre Perdão
Versículos de Encorajamento
Antigo Testamento
Gênesis
Êxodo
Levítico
Números
Deuteronômio
Josué
Juízes
Rute
1 Samuel
2 Samuel
1 Reis
2 Reis
1 Crônicas
2 Crônicas
Esdras
Neemias
Ester
Jó
Salmos
Provérbios
Eclesiastes
Cânticos
Isaías
Jeremias
Lamentações
Ezequiel
Daniel
Oséias
Joel
Amós
Obadias
Jonas
Miquéias
Naum
Habacuque
Sofonias
Ageu
Zacarias
Malaquias
Novo Testamento
Mateus
Marcos
Lucas
João
Atos
Romanos
1 Coríntios
2 Coríntios
Gálatas
Efésios
Filipenses
Colossenses
1 Tessalonicenses
2 Tessalonicenses
1 Timóteo
2 Timóteo
Tito
Filemom
Hebreus
Tiago
1 Pedro
2 Pedro
1 João
2 João
3 João
Judas
Apocalipse