EUDE
Início
Idiomas
🇧🇷 Português (14)
🇺🇸 English (2)
🇪🇸 Español (1)
🇫🇷 Français (1)
🇩🇪 Deutsch (1)
🇷🇺 Русский (1)
🇨🇳 中文 (2)
🇰🇷 한국어 (1)
🇸🇦 العربية (1)
🇫🇮 Suomi (2)
🇻🇳 Tiếng Việt (1)
🇷🇴 Română (1)
📖 Bíblia
Harpa Cristã
Hejmo
>
Esperanto
>
Hebreoj
>
12
Hebreoj - 12
Esperanto - 29 versoj
← 11
📚
13 →
Kompari
1
Tial ankaux ni, havante cxirkaux ni tian nubegon da atestantoj, formetu cxion pezan kaj la pekon embarasantan, kaj persiste kuru la kuradon antaux ni metitan,
Kompari
2
direktante la rigardon al la auxtoro kaj perfektiganto de la fido, Jesuo, kiu, pro la gxojo antaux li metita, suferis la krucon, malestimante honton, kaj sidigxis dekstre de la trono de Dio.
Kompari
3
CXar pripensu tiun, kiu suferis tian kontrauxdiradon de pekuloj kontraux li, por ke vi ne lacigxu kaj ne malfortigxu en viaj spiritoj.
Kompari
4
Vi ankoraux ne kontrauxstaris gxis sango, batalante kontraux peko;
Kompari
5
kaj vi forgesis la admonon, kiu rezonas kun vi, kiel kun filoj: Mia filo, ne malsxatu la punon de la Eternulo, Nek svenu, riprocxate de Li;
Kompari
6
CXar kiun la Eternulo amas, tiun Li punkorektas, Kaj Li skurgxas cxiun filon, kiun Li akceptas.
Kompari
7
Se vi suferas punon, kiel al filoj Dio rilatigxas al vi; cxar kia filo estas, kiun la patro ne punas?
Kompari
8
Sed se vi estas sen puno, en kiu cxiuj farigxas partoprenantoj, tiuokaze vi estas bastardoj, kaj ne filoj.
Kompari
9
Cetere ni havis patrojn de nia karno, kiuj nin punis, kaj ni respektis ilin; cxu ni ne multe pli submetigxu al la Patro de la spiritoj, kaj vivu?
Kompari
10
CXar ili ja dum kelke da tagoj laux sia volo punis; sed Li, por utilo, por ke ni partoprenu en Lia sankteco.
Kompari
11
CXiu puno portempe sxajnas esti ne gxoja, sed malgxoja; sed poste gxi donas la pacplenan frukton de justeco al tiuj, kiuj per gxi estas ekzercitaj.
Kompari
12
Tial levu la manojn pendantajn kaj la senfortajn genuojn;
Kompari
13
kaj faru rektajn vojetojn por viaj piedoj, por ke tio, kio estas lama, ne deturnigxu, sed prefere resanigxu.
Kompari
14
Sercxu pacon kun cxiuj, kaj la sanktigon, sen kiu neniu vidos la Sinjoron;
Kompari
15
rigardante zorge, por ke neniu maltrafu la gracon de Dio, por ke nenia radiko de maldolcxeco, altkreskante, vin gxenu, kaj por ke per tio multaj ne malpurigxu;
Kompari
16
por ke ne estu iu malcxastulo aux malpiulo, kiel Esav, kiu por unu mangxo vendis sian unuenaskitecon.
Kompari
17
CXar vi scias, ke ecx kiam li poste deziris heredi la benon, li estis rifuzita; cxar por pentado li trovis nenian lokon, kvankam kun larmoj li gxin sercxis.
Kompari
18
CXar vi ne alvenis al monto tusxebla kaj brulanta per fajro, kaj al nigreco kaj mallumo kaj ventego,
Kompari
19
kaj sono de trumpeto kaj vocxo de paroloj, kies auxdantoj petegis, ke plua vorto ne estu parolata al ili,
Kompari
20
cxar ili ne povis elporti la ordonon:Se ecx bruto tusxos la monton, gxi estu sxtonmortigita;
Kompari
21
kaj tiel terura estis la aperajxo, ke Moseo diris:Mi timegas kaj tremas;
Kompari
22
sed vi alvenis al la monto Cion kaj al la urbo de vivanta Dio, la cxiela Jerusalem, kaj al miriadoj da angxeloj,
Kompari
23
al la gxenerala kunveno kaj eklezio de la unuenaskitoj, en la cxielo enskribitaj, kaj al Dio, la Jugxisto de cxiuj, kaj al la spiritoj de justuloj perfektigitaj,
Kompari
24
kaj al Jesuo, la interulo de nova interligo, kaj al la sango de aspergo, kiu parolas pli bonajn aferojn ol la sango de Habel.
Kompari
25
Gardu vin, ke vi ne forrifuzu la parolanton. CXar se ne forsavigxis tiuj, kiuj forrifuzis la admonanton sur la tero, des malpli ni, deturnante nin de la parolanto el la cxielo,
Kompari
26
kies vocxo tiam skuis la teron; sed nun Li promesis, dirante:Ankoraux unufoje Mi ekmovos ne sole la teron, sed ankaux la cxielon.
Kompari
27
Kaj tiu diro:Ankoraux unufoje-montras la translokigon de la skuitajxoj, kiel de faritajxoj, por ke la neskueblaj restu.
Kompari
28
Tial, ricevante regnon neskueblan, ni havu dankemecon, per kiu ni adoru Dion akcepteble kun respektego kaj pia timo;
Kompari
29
cxar nia Dio estas fajro konsumanta.
Navigado
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
Agoj
📋 Kopii
📤 Kunhavigi
Bíblia
Início
📖 Bíblia
Livros
Buscar
🔍 Comparar Versículos
Versões
Harpa Cristã
Versículos por Tema
Versículos sobre Amor
Versículos sobre Fé
Versículos sobre Oração
Versículos sobre Esperança
Versículos sobre Perdão
Versículos de Encorajamento
Antigo Testamento
Gênesis
Êxodo
Levítico
Números
Deuteronômio
Josué
Juízes
Rute
1 Samuel
2 Samuel
1 Reis
2 Reis
1 Crônicas
2 Crônicas
Esdras
Neemias
Ester
Jó
Salmos
Provérbios
Eclesiastes
Cânticos
Isaías
Jeremias
Lamentações
Ezequiel
Daniel
Oséias
Joel
Amós
Obadias
Jonas
Miquéias
Naum
Habacuque
Sofonias
Ageu
Zacarias
Malaquias
Novo Testamento
Mateus
Marcos
Lucas
João
Atos
Romanos
1 Coríntios
2 Coríntios
Gálatas
Efésios
Filipenses
Colossenses
1 Tessalonicenses
2 Tessalonicenses
1 Timóteo
2 Timóteo
Tito
Filemom
Hebreus
Tiago
1 Pedro
2 Pedro
1 João
2 João
3 João
Judas
Apocalipse