EUDE
Início
Idiomas
🇧🇷 Português (14)
🇺🇸 English (2)
🇪🇸 Español (1)
🇫🇷 Français (1)
🇩🇪 Deutsch (1)
🇷🇺 Русский (1)
🇨🇳 中文 (2)
🇰🇷 한국어 (1)
🇸🇦 العربية (1)
🇫🇮 Suomi (2)
🇻🇳 Tiếng Việt (1)
🇷🇴 Română (1)
📖 Bíblia
Harpa Cristã
Hejmo
>
Esperanto
>
Genezo
>
41
Genezo - 41
Esperanto - 57 versoj
← 40
📚
42 →
Kompari
1
Post du jaroj Faraono havis songxon, ke jen li staras apud la Rivero.
Kompari
2
Kaj jen el la Rivero eliras sep bovinoj belaspektaj kaj grasaj, kaj ili pasxtigxas en la kanejo.
Kompari
3
Kaj jen sep aliaj bovinoj eliras post ili el la Rivero, malbelaspektaj kaj malgrasaj, kaj ili starigxas apud tiuj bovinoj sur la bordo de la Rivero.
Kompari
4
Kaj la bovinoj malbelaspektaj kaj malgrasaj formangxis la sep bovinojn belaspektajn kaj grasajn. Kaj Faraono vekigxis.
Kompari
5
Kaj li endormigxis kaj denove havis songxon: jen sep spikoj levigxas sur unu spiktrunko, dikaj kaj bonaj.
Kompari
6
Sed jen sep spikoj, maldikaj kaj bruligitaj de la orienta vento, elkreskas post ili.
Kompari
7
Kaj la maldikaj spikoj englutis la sep spikojn dikajn kaj plenajn. Kaj Faraono vekigxis, kaj vidis, ke tio estis songxo.
Kompari
8
En la mateno lia spirito afliktigxis; kaj li sendis kaj vokigis cxiujn sorcxistojn de Egiptujo kaj cxiujn gxiajn sagxulojn, kaj Faraono rakontis al ili sian songxon; sed neniu povis signifoklarigi gxin al Faraono.
Kompari
9
Tiam la vinistestro ekparolis al Faraono, dirante: Miajn pekojn mi rememoras hodiaux.
Kompari
10
Faraono koleris siajn sklavojn, kaj metis min en malliberejon en la domon de la estro de la korpogardistoj, min kaj la bakistestron.
Kompari
11
Kaj ni songxis songxon en unu nokto, mi kaj li; cxiu havis songxon kun aparta signifo.
Kompari
12
Kaj tie estis kun ni Hebrea junulo, sklavo de la estro de la korpogardistoj; kaj ni rakontis al li, kaj li signifoklarigis al ni niajn songxojn, al cxiu li klarigis laux lia songxo.
Kompari
13
Kaj kiel li klarigis al ni, tiel farigxis: min oni revenigis al mia ofico, kaj lin oni pendigis.
Kompari
14
Tiam Faraono sendis alvoki Jozefon; kaj oni rapide eligis lin el la malliberejo, kaj li sin razis kaj sxangxis siajn vestojn kaj venis al Faraono.
Kompari
15
Kaj Faraono diris al Jozef: Mi songxis songxon, kaj neniu povas gxin klarigi; sed pri vi mi auxdis, ke kiam vi auxdas songxon, vi tuj gxin klarigas.
Kompari
16
Kaj Jozef respondis al Faraono, dirante: GXi ne dependas de mi; Dio respondos bonon al Faraono.
Kompari
17
Kaj Faraono diris al Jozef: Mi songxis, ke jen mi staras sur la bordo de la Rivero;
Kompari
18
kaj jen el la Rivero eliris sep bovinoj grasaj kaj belaspektaj kaj pasxtigxis en la kanejo;
Kompari
19
sed jen sep aliaj bovinoj eliris post ili, maldikaj, tre malbonaspektaj kaj malgrasaj; tiajn malbelajn, kiel ili, mi ne vidis en la tuta Egipta lando;
Kompari
20
kaj la malgrasaj kaj malbelaj bovinoj formangxis la sep antauxajn grasajn bovinojn;
Kompari
21
kaj tiuj enigxis en ilian internon, sed oni ne povis rimarki, ke ili enigxis en ilian internon, kaj ilia aspekto estis tiel maldika, kiel antauxe. Kaj mi vekigxis.
Kompari
22
Kaj mi vidis en songxo: jen sep spikoj elkreskis sur unu spiktrunko, plenaj kaj bonaj;
Kompari
23
sed jen sep spikoj, maldikaj, malgrasaj, kaj bruligitaj de la orienta vento, elkreskis post ili;
Kompari
24
kaj la malgrasaj spikoj englutis la sep bonajn spikojn. Kaj mi rakontis al la sorcxistoj, sed neniu klarigis al mi.
Kompari
25
Tiam Jozef diris al Faraono: La songxo de Faraono estas unu; kion Dio estas faronta, Li diris al Faraono.
Kompari
26
La sep bonaj bovinoj estas sep jaroj, kaj la sep bonaj spikoj estas sep jaroj; gxi estas unu songxo.
Kompari
27
Kaj la sep bovinoj malgrasaj kaj malbelaj, kiuj eliris post ili, estas sep jaroj; kaj la sep spikoj, malplenaj kaj bruligitaj de la orienta vento, estos sep jaroj de malsato.
Kompari
28
Tio estas, pri kio mi diris al Faraono, ke kion Dio estas faronta, Li montris al Faraono.
Kompari
29
Jen venos sep jaroj de granda abundeco en la tuta Egipta lando.
Kompari
30
Sed venos sep jaroj de malsato post ili; kaj forgesigxos la tuta abundeco en la Egipta lando, kaj la malsato konsumos la teron.
Kompari
31
Kaj ne restos postesigno de la abundeco en la lando, pro tiu malsato, kiu venos poste, cxar gxi estos tre malfacila.
Kompari
32
Kaj se la songxo dufoje ripetigxis al Faraono, tio montras, ke la afero estas firme decidita de Dio, kaj Dio rapidos plenumi tion.
Kompari
33
Kaj nun Faraono elsercxu homon kompetentan kaj sagxan kaj estrigu lin super la Egipta lando;
Kompari
34
Faraono ordonu, ke li starigu observistojn en la lando kaj prenadu kvinonon de cxiuj produktoj de la Egipta tero dum la sep jaroj de abundeco.
Kompari
35
Kaj oni kolektu la tutan mangxajxon de tiuj venontaj bonaj jaroj, kaj oni amasigu mangxeblan grenon en la urboj sub la disponon de Faraono, kaj oni gxin konservu.
Kompari
36
Kaj tiu mangxajxo estos provizo por la lando por la sep jaroj de malsato, kiuj estos en la Egipta lando, por ke la lando ne pereu de malsato.
Kompari
37
Kaj tio placxis al Faraono kaj al cxiuj liaj servantoj.
Kompari
38
Kaj Faraono diris al siaj servantoj: CXu ni povus trovi tian homon, kiel li, en kiu estas la spirito de Dio?
Kompari
39
Kaj Faraono diris al Jozef: CXar Dio sciigis al vi cxion cxi tion, ne ekzistas kompetentulo kaj sagxulo tia, kiel vi.
Kompari
40
Vi estos super mia domo, kaj viajn vortojn obeos mia tuta popolo; nur per la trono mi estos pli alta ol vi.
Kompari
41
Kaj Faraono diris al Jozef: Vidu, mi estrigis vin super la tuta Egipta lando.
Kompari
42
Kaj Faraono deprenis sian ringon de sia mano kaj metis gxin sur la manon de Jozef; kaj li vestis lin per bisinaj vestoj kaj metis oran cxenon sur lian kolon.
Kompari
43
Kaj li veturigis lin sur sia dua cxaro; kaj oni kriis antaux li: Genuigxu! Kaj li estrigis lin super la tuta Egipta lando.
Kompari
44
Kaj Faraono diris al Jozef: Mi estas Faraono; sed sen via ordono neniu levos sian manon aux sian piedon en la tuta Egipta lando.
Kompari
45
Kaj Faraono donis al Jozef la nomon Cafnat-Paneahx, kaj li donis al li kiel edzinon Asnaton, filinon de Poti-Fera, pastro el On. Kaj Jozef komencis veturadon tra la Egipta lando.
Kompari
46
Jozef havis la agxon de tridek jaroj, kiam li starigxis antaux Faraono, la regxo de Egiptujo. Kaj Jozef foriris de Faraono kaj trapasis la tutan Egiptan landon.
Kompari
47
Kaj la tero alportis en la sep jaroj de abundeco grandegajn amasojn da greno.
Kompari
48
Kaj li kolektis la tutan grenon de la sep jaroj, kiuj estis en la Egipta lando, kaj li metis la grenon en la urbojn; la grenon de cxiuj kampoj, kiuj estis cxirkaux iu urbo, li metis en gxin.
Kompari
49
Kaj Jozef kolektis tre multe da greno, kiel la marborda sablo, gxis li cxesis kalkuli, cxar oni ne plu povis kalkuli.
Kompari
50
Antaux ol venis la jaroj de malsato, al Jozef naskigxis du filoj, kiujn naskis al li Asnat, filino de Poti-Fera, pastro el On.
Kompari
51
Kaj al la unuenaskito Jozef donis la nomon Manase, cxar, li diris, Dio forgesigis al mi cxiujn miajn suferojn kaj la tutan domon de mia patro.
Kompari
52
Kaj al la dua li donis la nomon Efraim, cxar, li diris, Dio faris min fruktoporta en la lando de mia suferado.
Kompari
53
Kaj finigxis la sep jaroj de abundeco, kiuj estis en la Egipta lando.
Kompari
54
Kaj komencigxis la sep jaroj de malsato, kiel diris Jozef; kaj estis malsato en cxiuj landoj, sed en la tuta lando Egipta estis pano.
Kompari
55
Kiam la tuta Egipta lando eksuferis malsaton, la popolo kriis al Faraono pri pano; tiam Faraono diris al cxiuj Egiptoj: Iru al Jozef, kaj kion li diros al vi, tion faru.
Kompari
56
La malsato estis en la tuta lando. Jozef malfermis cxiujn grenejojn, kaj vendadis al la Egiptoj. Kaj la malsato estis tre granda en la Egipta lando.
Kompari
57
Kaj el cxiuj landoj oni venadis Egiptujon, por acxeti de Jozef, cxar la malsato estis tre granda en cxiuj landoj.
Navigado
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31
32
33
34
35
36
37
38
39
40
41
42
43
44
45
46
47
48
49
50
51
52
53
54
55
56
57
Agoj
📋 Kopii
📤 Kunhavigi
Bíblia
Início
📖 Bíblia
Livros
Buscar
🔍 Comparar Versículos
Versões
Harpa Cristã
Versículos por Tema
Versículos sobre Amor
Versículos sobre Fé
Versículos sobre Oração
Versículos sobre Esperança
Versículos sobre Perdão
Versículos de Encorajamento
Antigo Testamento
Gênesis
Êxodo
Levítico
Números
Deuteronômio
Josué
Juízes
Rute
1 Samuel
2 Samuel
1 Reis
2 Reis
1 Crônicas
2 Crônicas
Esdras
Neemias
Ester
Jó
Salmos
Provérbios
Eclesiastes
Cânticos
Isaías
Jeremias
Lamentações
Ezequiel
Daniel
Oséias
Joel
Amós
Obadias
Jonas
Miquéias
Naum
Habacuque
Sofonias
Ageu
Zacarias
Malaquias
Novo Testamento
Mateus
Marcos
Lucas
João
Atos
Romanos
1 Coríntios
2 Coríntios
Gálatas
Efésios
Filipenses
Colossenses
1 Tessalonicenses
2 Tessalonicenses
1 Timóteo
2 Timóteo
Tito
Filemom
Hebreus
Tiago
1 Pedro
2 Pedro
1 João
2 João
3 João
Judas
Apocalipse