EUDE
Início
Idiomas
🇧🇷 Português (14)
🇺🇸 English (2)
🇪🇸 Español (1)
🇫🇷 Français (1)
🇩🇪 Deutsch (1)
🇷🇺 Русский (1)
🇨🇳 中文 (2)
🇰🇷 한국어 (1)
🇸🇦 العربية (1)
🇫🇮 Suomi (2)
🇻🇳 Tiếng Việt (1)
🇷🇴 Română (1)
📖 Bíblia
Harpa Cristã
Hejmo
>
Esperanto
>
Genezo
>
4
Genezo - 4
Esperanto - 26 versoj
← 3
📚
5 →
Kompari
1
Kaj Adam ekkonis Evan, sian edzinon, kaj sxi gravedigxis, kaj sxi naskis Kainon; kaj sxi diris: Mi akiris homon de la Eternulo.
Kompari
2
Kaj plue sxi naskis lian fraton Habel. Kaj Habel farigxis sxafpasxtisto, kaj Kain farigxis terlaboristo.
Kompari
3
Kaj post ia tempo farigxis, ke Kain alportis el la fruktoj de la tero donacoferon al la Eternulo.
Kompari
4
Kaj Habel ankaux alportis el la unuenaskitoj de siaj sxafoj kaj el ilia graso. Kaj la Eternulo atentis Habelon kaj lian donacoferon;
Kompari
5
sed Kainon kaj lian donacoferon Li ne atentis. Kaj Kain tre ekkoleris, kaj lia vizagxo klinigxis.
Kompari
6
Kaj la Eternulo diris al Kain: Kial vi koleras? kaj kial klinigxis via vizagxo?
Kompari
7
Ja se vi agos bone, vi estos forta; sed se vi agos malbone, la peko kusxos cxe la pordo, kaj vin gxi aspiros, sed vi regu super gxi.
Kompari
8
Kaj Kain parolis kun sia frato Habel; kaj kiam ili estis sur la kampo, Kain levigxis kontraux sian fraton Habel kaj mortigis lin.
Kompari
9
Kaj la Eternulo diris al Kain: Kie estas via frato Habel? Kaj tiu diris: Mi ne scias; cxu mi estas gardisto de mia frato?
Kompari
10
Kaj Li diris: Kion vi faris? la vocxo de la sango de via frato krias al Mi de la tero.
Kompari
11
Kaj nun estu malbenita de sur la tero, kiu malfermis sian busxon, por preni la sangon de via frato el via mano.
Kompari
12
Kiam vi prilaboros la teron, gxi ne plu donos al vi sian forton; vaganto kaj forkuranto vi estos sur la tero.
Kompari
13
Kaj Kain diris al la Eternulo: Pli granda estas mia puno, ol kiom mi povos elporti.
Kompari
14
Jen Vi forpelas min hodiaux de sur la tero, kaj mi devas min kasxi de antaux Via vizagxo, kaj mi estos vaganto kaj forkuranto sur la tero, kaj iu ajn, kiu min renkontos, mortigos min.
Kompari
15
Kaj la Eternulo diris al li: Sciu, ke al iu, kiu mortigos Kainon, estos vengxite sepoble. Kaj la Eternulo faris sur Kain signon, ke ne mortigu lin iu, kiu lin renkontos.
Kompari
16
Kaj Kain foriris de antaux la Eternulo, kaj logxigxis en la lando Nod, oriente de Eden.
Kompari
17
Kaj Kain ekkonis sian edzinon, kaj sxi gravedigxis, kaj sxi naskis HXanohxon. Kaj li konstruis urbon, kaj li donis al la urbo nomon laux la nomo de sia filo: HXanohx.
Kompari
18
Kaj al HXanohx naskigxis Irad, kaj al Irad naskigxis Mehxujael, kaj al Mehxujael naskigxis Metusxael, kaj al Metusxael naskigxis Lemehx.
Kompari
19
Kaj Lemehx prenis al si du edzinojn: unu havis la nomon Ada, kaj la dua havis la nomon Cila.
Kompari
20
Kaj Ada naskis Jabalon; li estis la patro de tiuj, kiuj logxas en tendoj kaj pasxtas brutojn.
Kompari
21
Kaj la nomo de lia frato estis Jubal; li estis la patro de cxiuj, kiuj ludas harpon kaj fluton.
Kompari
22
Cila ankaux naskis Tubal-Kainon, forgxanton de diversaj majstrajxoj el kupro kaj fero. Kaj la fratino de Tubal-Kain estis Naama.
Kompari
23
Kaj Lemehx diris al siaj edzinoj Ada kaj Cila:
Kompari
24
Auxskultu mian vocxon, edzinoj de Lemehx, Atentu mian parolon! CXar viron mi mortigis por vundo al mi Kaj junulon por tubero al mi; Se sepoble estos vengxite por Kain, Por Lemehx estos sepdek-sepoble.
Kompari
25
Kaj denove Adam ekkonis sian edzinon, kaj sxi naskis filon, kaj donis al li la nomon Set: CXar Dio metis al mi alian semon anstataux Habel, kiun mortigis Kain.
Kompari
26
Kaj al Set ankaux naskigxis filo, kaj li donis al li la nomon Enosx. Tiam oni komencis alvokadi la nomon de la Eternulo.
Navigado
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
Agoj
📋 Kopii
📤 Kunhavigi
Bíblia
Início
📖 Bíblia
Livros
Buscar
🔍 Comparar Versículos
Versões
Harpa Cristã
Versículos por Tema
Versículos sobre Amor
Versículos sobre Fé
Versículos sobre Oração
Versículos sobre Esperança
Versículos sobre Perdão
Versículos de Encorajamento
Antigo Testamento
Gênesis
Êxodo
Levítico
Números
Deuteronômio
Josué
Juízes
Rute
1 Samuel
2 Samuel
1 Reis
2 Reis
1 Crônicas
2 Crônicas
Esdras
Neemias
Ester
Jó
Salmos
Provérbios
Eclesiastes
Cânticos
Isaías
Jeremias
Lamentações
Ezequiel
Daniel
Oséias
Joel
Amós
Obadias
Jonas
Miquéias
Naum
Habacuque
Sofonias
Ageu
Zacarias
Malaquias
Novo Testamento
Mateus
Marcos
Lucas
João
Atos
Romanos
1 Coríntios
2 Coríntios
Gálatas
Efésios
Filipenses
Colossenses
1 Tessalonicenses
2 Tessalonicenses
1 Timóteo
2 Timóteo
Tito
Filemom
Hebreus
Tiago
1 Pedro
2 Pedro
1 João
2 João
3 João
Judas
Apocalipse