EUDE
Início
Idiomas
🇧🇷 Português (14)
🇺🇸 English (2)
🇪🇸 Español (1)
🇫🇷 Français (1)
🇩🇪 Deutsch (1)
🇷🇺 Русский (1)
🇨🇳 中文 (2)
🇰🇷 한국어 (1)
🇸🇦 العربية (1)
🇫🇮 Suomi (2)
🇻🇳 Tiếng Việt (1)
🇷🇴 Română (1)
📖 Bíblia
Harpa Cristã
Hejmo
>
Esperanto
>
Genezo
>
38
Genezo - 38
Esperanto - 30 versoj
← 37
📚
39 →
Kompari
1
En tiu tempo Jehuda apartigxis for de siaj fratoj, kaj eklogxis apud iu Adulamano, kiu estis nomata HXira.
Kompari
2
Kaj Jehuda vidis tie filinon de iu Kanaanido, nomata SXua, kaj li prenis sxin kaj envenis al sxi.
Kompari
3
Kaj sxi gravedigxis kaj naskis filon; kaj li donis al li la nomon Er.
Kompari
4
Kaj sxi denove gravedigxis kaj naskis filon, kaj sxi donis al li la nomon Onan.
Kompari
5
Kaj ankoraux plue sxi naskis filon, kaj donis al li la nomon SXela. Sed Jehuda estis en Kezib, kiam sxi naskis tiun.
Kompari
6
Kaj Jehuda prenis edzinon por sia unuenaskito Er, kaj sxia nomo estis Tamar.
Kompari
7
Sed Er, la unuenaskito de Jehuda, estis malbona antaux la okuloj de la Eternulo, kaj la Eternulo lin mortigis.
Kompari
8
Tiam Jehuda diris al Onan: Envenu al la edzino de via frato, kaj boedzigxu kun sxi kaj naskigu idaron al via frato.
Kompari
9
Sed Onan sciis, ke ne por li estos la idaro; tial, envenante al la edzino de sia frato, li elversxadis la semon sur la teron, por ne doni idaron al sia frato.
Kompari
10
Kaj malplacxis al la Eternulo tio, kion li faris, kaj Li mortigis ankaux lin.
Kompari
11
Tiam Jehuda diris al sia bofilino Tamar: Restu kiel vidvino en la domo de via patro, gxis grandigxos mia filo SXela. CXar li timis, ke eble li ankaux mortos, kiel liaj fratoj. Kaj Tamar iris kaj eklogxis en la domo de sia patro.
Kompari
12
Pasis multe da tempo, kaj mortis la filino de SXua, la edzino de Jehuda. Kiam Jehuda konsoligxis, li iris Timnan, al la tondantoj de liaj sxafoj, li kaj lia amiko, HXira la Adulamano.
Kompari
13
Kaj oni sciigis al Tamar, dirante: Jen via bopatro iras Timnan, por tondi siajn sxafojn.
Kompari
14
Tiam sxi demetis de si siajn vestojn de vidvineco kaj kovris sin per kovrotuko kaj vualis sin, kaj sidigxis apud la pordo de Enaim, kiu trovigxas sur la vojo al Timna. CXar sxi vidis, ke SXela grandigxis kaj sxi ne estas donita al li kiel edzino.
Kompari
15
Kaj Jehuda sxin vidis, kaj li pensis, ke sxi estas publikulino, cxar sxi kovris sian vizagxon.
Kompari
16
Kaj li turnis sin al sxi cxe la vojo, kaj diris: Lasu min enveni al vi. CXar li ne sciis, ke tio estas lia bofilino. Kaj sxi diris: Kion vi donos al mi, se vi envenos al mi?
Kompari
17
Kaj li diris: Mi sendos al vi kapron el la brutaro. Sed sxi diris: Donu al mi garantiajxon, gxis vi sendos.
Kompari
18
Kaj li diris: Kian garantiajxon mi donu al vi? SXi diris: Vian sigelilon kaj vian sxnureton, kaj vian bastonon, kiu estas en via mano. Kaj li donis al sxi kaj envenis al sxi, kaj sxi gravedigxis de li.
Kompari
19
Kaj sxi levigxis kaj iris, kaj formetis de si sian kovrotukon kaj surmetis sur sin siajn vestojn de vidvineco.
Kompari
20
Kaj Jehuda sendis la kapron per sia amiko la Adulamano, por preni la garantiajxon el la manoj de la virino; sed li sxin ne trovis.
Kompari
21
Kaj li demandis la homojn de sxia loko, dirante: Kie estas la publikulino, kiu sidis en Enaim cxe la vojo? Kaj ili diris: CXi tie ne estis publikulino.
Kompari
22
Kaj li revenis al Jehuda, kaj diris: Mi sxin ne trovis, kaj ankaux la homoj de la loko diris, ke tie ne estis publikulino.
Kompari
23
Tiam Jehuda diris: SXi prenu gxin al si, por ke ni ne estu mokataj; mi sendis ja cxi tiun kapron, sed vi sxin ne trovis.
Kompari
24
Post la paso de tri monatoj oni sciigis al Jehuda, dirante: Tamar, via bofilino, malcxastigxis, kaj sxi ecx gravedigxis de malcxasteco. Tiam Jehuda diris: Elkonduku sxin, kaj oni sxin brulmortigu.
Kompari
25
Kiam oni sxin kondukis, sxi sendis, ke oni diru al sxia bopatro: Mi gravedigxis de la viro, al kiu apartenas cxi tio. Kaj sxi diris: Rekonu, al kiu apartenas la sigelilo kaj la sxnuretoj kaj cxi tiu bastono.
Kompari
26
Kaj Jehuda rekonis, kaj li diris: SXi estas pli prava ol mi, cxar mi ne donis sxin al mia filo SXela. Kaj li sxin ne plue konis.
Kompari
27
Kiam sxi devis naski, montrigxis, ke gxemeloj estas en sxia ventro.
Kompari
28
Kaj kiam sxi estis naskanta, elsxovigxis la mano de unu infano; kaj la akusxistino prenis kaj alligis al la mano rugxan fadenon, dirante: CXi tiu eliris la unua.
Kompari
29
Sed kiam li retiris sian manon, eliris lia frato. Kaj sxi diris: Kial vi faris por vi trasxiron? Kaj oni donis al li la nomon Perec.
Kompari
30
Poste eliris lia frato, kiu havis sur sia mano la rugxan fadenon. Kaj oni donis al li la nomon Zerahx.
Navigado
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
Agoj
📋 Kopii
📤 Kunhavigi
Bíblia
Início
📖 Bíblia
Livros
Buscar
🔍 Comparar Versículos
Versões
Harpa Cristã
Versículos por Tema
Versículos sobre Amor
Versículos sobre Fé
Versículos sobre Oração
Versículos sobre Esperança
Versículos sobre Perdão
Versículos de Encorajamento
Antigo Testamento
Gênesis
Êxodo
Levítico
Números
Deuteronômio
Josué
Juízes
Rute
1 Samuel
2 Samuel
1 Reis
2 Reis
1 Crônicas
2 Crônicas
Esdras
Neemias
Ester
Jó
Salmos
Provérbios
Eclesiastes
Cânticos
Isaías
Jeremias
Lamentações
Ezequiel
Daniel
Oséias
Joel
Amós
Obadias
Jonas
Miquéias
Naum
Habacuque
Sofonias
Ageu
Zacarias
Malaquias
Novo Testamento
Mateus
Marcos
Lucas
João
Atos
Romanos
1 Coríntios
2 Coríntios
Gálatas
Efésios
Filipenses
Colossenses
1 Tessalonicenses
2 Tessalonicenses
1 Timóteo
2 Timóteo
Tito
Filemom
Hebreus
Tiago
1 Pedro
2 Pedro
1 João
2 João
3 João
Judas
Apocalipse