EUDE
Início
Idiomas
🇧🇷 Português (14)
🇺🇸 English (2)
🇪🇸 Español (1)
🇫🇷 Français (1)
🇩🇪 Deutsch (1)
🇷🇺 Русский (1)
🇨🇳 中文 (2)
🇰🇷 한국어 (1)
🇸🇦 العربية (1)
🇫🇮 Suomi (2)
🇻🇳 Tiếng Việt (1)
🇷🇴 Română (1)
📖 Bíblia
Harpa Cristã
Hejmo
>
Esperanto
>
Genezo
>
30
Genezo - 30
Esperanto - 43 versoj
← 29
📚
31 →
Kompari
1
Kiam Rahxel vidis, ke sxi ne naskas al Jakob, sxi enviis sian fratinon, kaj sxi diris al Jakob: Donu al mi infanojn, cxar alie mi mortos.
Kompari
2
Kaj Jakob forte ekkoleris Rahxelon, kaj li diris: CXu mi anstatauxas Dion, kiu rifuzis al vi frukton de ventro?
Kompari
3
Kaj sxi diris: Jen estas mia sklavino Bilha; envenu al sxi, ke sxi nasku sur miaj genuoj kaj ke mi ankaux ricevu filojn per sxi.
Kompari
4
Kaj sxi donis al li sian sklavinon Bilha kiel edzinon, kaj Jakob envenis al sxi.
Kompari
5
Kaj Bilha gravedigxis kaj naskis al Jakob filon.
Kompari
6
Kaj Rahxel diris: Dio min jugxis kaj auxdis mian vocxon kaj donis al mi filon; tial sxi donis al li la nomon Dan.
Kompari
7
Kaj Bilha, la sklavino de Rahxel, denove gravedigxis kaj naskis duan filon al Jakob.
Kompari
8
Tiam Rahxel diris: Per Dia lukto mi luktis kun mia fratino, kaj mi venkis; kaj sxi donis al li la nomon Naftali.
Kompari
9
Kiam Lea vidis, ke sxi cxesis naski, sxi prenis sian sklavinon Zilpa kaj donis sxin al Jakob kiel edzinon.
Kompari
10
Kaj Zilpa, la sklavino de Lea, naskis al Jakob filon.
Kompari
11
Kaj Lea diris: Venis felicxo! kaj sxi donis al li la nomon Gad.
Kompari
12
Kaj Zilpa, la sklavino de Lea, naskis duan filon al Jakob.
Kompari
13
Kaj Lea diris: Por mia bono; cxar la virinoj diros, ke estas al mi bone. Kaj sxi donis al li la nomon Asxer.
Kompari
14
Ruben iris en la tempo de rikoltado de tritiko kaj trovis mandragorojn sur la kampo, kaj li alportis ilin al sia patrino Lea. Kaj Rahxel diris al Lea: Donu al mi el la mandragoroj de via filo.
Kompari
15
Sed tiu diris al sxi: CXu ne suficxas al vi, ke vi prenis mian edzon, kaj vi volas preni ankaux la mandragorojn de mia filo? Tiam Rahxel diris: Nu, li kusxu kun vi cxi tiun nokton por la mandragoroj de via filo.
Kompari
16
Kiam Jakob venis de la kampo vespere, Lea eliris al li renkonte, kaj diris: Al mi venu, cxar mi acxetis vin per la mandragoroj de mia filo. Kaj li kusxis kun sxi en tiu nokto.
Kompari
17
Kaj Dio auxdis Lean, kaj sxi gravedigxis kaj naskis al Jakob kvinan filon.
Kompari
18
Kaj Lea diris: Dio donis al mi rekompencon por tio, ke mi donis mian sklavinon al mia edzo; kaj sxi donis al li la nomon Isahxar.
Kompari
19
Kaj Lea denove gravedigxis kaj naskis sesan filon al Jakob.
Kompari
20
Kaj Lea diris: Havigis al mi Dio bonan havon; nun mia edzo logxos cxe mi, cxar mi naskis al li ses filojn. Kaj sxi donis al li la nomon Zebulun.
Kompari
21
Kaj poste sxi naskis filinon, kaj sxi donis al sxi la nomon Dina.
Kompari
22
Kaj Dio rememoris Rahxelon, kaj Dio elauxdis sxin kaj malsxlosis sxian uteron.
Kompari
23
Kaj sxi gravedigxis kaj naskis filon. Kaj sxi diris: Dio forprenis mian malhonoron.
Kompari
24
Kaj sxi donis al li la nomon Jozef, dirante: La Eternulo aldonos al mi alian filon.
Kompari
25
Kiam Rahxel naskis Jozefon, Jakob diris al Laban: Forliberigu min, kaj mi iros al mia loko kaj al mia lando.
Kompari
26
Donu miajn edzinojn kaj miajn infanojn, pro kiuj mi servis vin, kaj mi iros; cxar vi konas la servon, per kiu mi vin servis.
Kompari
27
Kaj Laban diris al li: Ho, se mi povus akiri vian favoron! mi spertis, ke la Eternulo benis min pro vi.
Kompari
28
Kaj li diris: Difinu, kian rekompencon mi sxuldas al vi, kaj mi donos.
Kompari
29
Kaj tiu diris al li: Vi scias, kiel mi servis vin kaj kia farigxis via brutaro cxe mi;
Kompari
30
cxar malmulte vi havis antaux mi, sed nun gxi multe vastigxis; kaj la Eternulo benis vin post mia veno; kaj nun kiam mi laboros ankaux por mia domo?
Kompari
31
Kaj Laban diris: Kion mi donu al vi? Kaj Jakob diris: Donu al mi nenion; sed se vi faros al mi jenon, tiam mi denove pasxtos kaj gardos viajn sxafojn:
Kompari
32
mi pasos hodiaux tra via tuta sxafaro; apartigu el gxi cxiun sxafon mikskoloran kaj makulitan kaj cxiun bruton nigran inter la sxafoj, kaj makulitan kaj mikskoloran inter la kaproj; kaj ili estu mia rekompenco.
Kompari
33
Kaj respondos por mi mia justeco en la morgauxa tago, kiam vi venos vidi mian rekompencon; cxiu el la kaproj, kiu ne estos mikskolora aux makulita, kaj cxiu el la sxafoj, kiu ne estos nigra, estu rigardata kiel sxtelita de mi.
Kompari
34
Kaj Laban diris: GXi estu, kiel vi diris.
Kompari
35
Kaj li apartigis en tiu tago la virkaprojn striitajn kaj makulitajn kaj cxiujn kaprinojn mikskolorajn kaj makulitajn, cxiujn, kiuj havis sur si iom da blankajxo, kaj cxiujn nigrajn sxafojn; kaj li transdonis ilin en la manojn de siaj filoj.
Kompari
36
Kaj li faris interspacon de tritaga irado inter si kaj Jakob. Kaj Jakob pasxtis la restintajn sxafojn de Laban.
Kompari
37
Kaj Jakob prenis al si bastonojn el verdaj poploj, migdalarboj, kaj platanarboj, kaj sensxeligis sur ili blankajn striojn tiamaniere, ke la blankajxo sur la bastonoj elmontrigxis.
Kompari
38
Kaj li metis la skrapitajn bastonojn antaux la sxafoj en la akvotrinkigajn kanalojn, al kiuj la sxafoj venadis por trinki, kaj ili gravedigxadis, kiam ili venadis trinki.
Kompari
39
Kaj la sxafoj gravedigxis super la bastonoj, kaj ili naskis sxafidojn striitajn, mikskolorajn, kaj makulitajn.
Kompari
40
Kaj la sxafidojn Jakob apartigis, kaj li turnis la vizagxojn de la brutoj kontraux la striitajn kaj kontraux la nigrajn brutojn de Laban; sed siajn brutarojn li apartigis kaj ne almiksis ilin al la brutoj de Laban.
Kompari
41
CXiufoje, kiam pasiigxis brutoj fortaj, Jakob metis la bastonojn en la kanalojn antaux la okuloj de la brutoj, por ke ili pasiigxu antaux la bastonoj;
Kompari
42
sed kiam la brutoj estis malfortaj, li ne metis. Tiamaniere la malfortaj farigxis apartenajxo de Laban, kaj la fortaj farigxis apartenajxo de Jakob.
Kompari
43
Kaj tiu homo farigxis eksterordinare ricxa, kaj li havis multe da brutoj kaj sklavinojn kaj sklavojn kaj kamelojn kaj azenojn.
Navigado
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31
32
33
34
35
36
37
38
39
40
41
42
43
Agoj
📋 Kopii
📤 Kunhavigi
Bíblia
Início
📖 Bíblia
Livros
Buscar
🔍 Comparar Versículos
Versões
Harpa Cristã
Versículos por Tema
Versículos sobre Amor
Versículos sobre Fé
Versículos sobre Oração
Versículos sobre Esperança
Versículos sobre Perdão
Versículos de Encorajamento
Antigo Testamento
Gênesis
Êxodo
Levítico
Números
Deuteronômio
Josué
Juízes
Rute
1 Samuel
2 Samuel
1 Reis
2 Reis
1 Crônicas
2 Crônicas
Esdras
Neemias
Ester
Jó
Salmos
Provérbios
Eclesiastes
Cânticos
Isaías
Jeremias
Lamentações
Ezequiel
Daniel
Oséias
Joel
Amós
Obadias
Jonas
Miquéias
Naum
Habacuque
Sofonias
Ageu
Zacarias
Malaquias
Novo Testamento
Mateus
Marcos
Lucas
João
Atos
Romanos
1 Coríntios
2 Coríntios
Gálatas
Efésios
Filipenses
Colossenses
1 Tessalonicenses
2 Tessalonicenses
1 Timóteo
2 Timóteo
Tito
Filemom
Hebreus
Tiago
1 Pedro
2 Pedro
1 João
2 João
3 João
Judas
Apocalipse