EUDE
Início
Idiomas
🇧🇷 Português (14)
🇺🇸 English (2)
🇪🇸 Español (1)
🇫🇷 Français (1)
🇩🇪 Deutsch (1)
🇷🇺 Русский (1)
🇨🇳 中文 (2)
🇰🇷 한국어 (1)
🇸🇦 العربية (1)
🇫🇮 Suomi (2)
🇻🇳 Tiếng Việt (1)
🇷🇴 Română (1)
📖 Bíblia
Harpa Cristã
Hejmo
>
Esperanto
>
Eliro
>
40
Eliro - 40
Esperanto - 38 versoj
← 39
📚
Sekva →
Kompari
1
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
Kompari
2
En la unua monato, en la unua tago de la monato starigu la konstruajxon de la tabernaklo de kunveno.
Kompari
3
Kaj metu tien la keston de atesto kaj sxirmu la keston per la kurteno.
Kompari
4
Kaj enportu la tablon kaj arangxu sur gxi gxian arangxotajxon, kaj enportu la kandelabron kaj ekbruligu gxiajn lucernojn.
Kompari
5
Kaj starigu la oran altaron por la incensado antaux la kesto de atesto, kaj pendigu la kovrotukon cxe la eniro de la tabernaklo.
Kompari
6
Kaj starigu la altaron de bruloferoj antaux la eniro en la konstruajxon de la tabernaklo de kunveno.
Kompari
7
Kaj starigu la lavujon inter la tabernaklo de kunveno kaj la altaro kaj enversxu en gxin akvon.
Kompari
8
Kaj arangxu la korton cxirkauxe, kaj pendigu la kovrotukon cxe la pordego de la korto.
Kompari
9
Kaj prenu la sanktan oleon, kaj sanktoleu la logxejon, kaj cxion, kio estas en gxi, kaj sanktigu gxin kun cxiuj gxiaj apartenajxoj, por ke gxi estu sankta.
Kompari
10
Kaj sanktoleu la altaron de bruloferoj kun cxiuj gxiaj apartenajxoj, kaj sanktigu la altaron, ke la altaro estu tre sankta.
Kompari
11
Kaj sanktoleu la lavujon kaj gxian piedestalon, kaj sanktigu gxin.
Kompari
12
Kaj alkonduku Aaronon kaj liajn filojn al la eniro de la tabernaklo de kunveno, kaj lavu ilin per akvo.
Kompari
13
Kaj vestu Aaronon per la sanktaj vestoj kaj sanktoleu lin kaj sanktigu lin, ke li estu Mia pastro.
Kompari
14
Kaj liajn filojn alkonduku, kaj vestu ilin per hxitonoj.
Kompari
15
Kaj sanktoleu ilin, kiel vi sanktoleis ilian patron, ke ili estu Miaj pastroj; kaj ilia sanktoleiteco estu por ili por eterna pastreco en iliaj generacioj.
Kompari
16
Kaj Moseo faris konforme al cxio, kion la Eternulo al li ordonis; tiel li faris.
Kompari
17
En la unua monato de la dua jaro, en la unua tago de la monato estis starigita la tabernaklo.
Kompari
18
Kaj Moseo starigis la tabernaklon kaj metis gxiajn bazojn kaj starigis gxiajn tabulojn kaj arangxis gxiajn riglilojn kaj starigis gxiajn kolonojn.
Kompari
19
Kaj li etendis tendon super la tabernaklo kaj metis la kovron de la tendo sur gxin supre, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
Kompari
20
Kaj li prenis kaj metis la ateston en la keston, kaj almetis la stangojn al la kesto kaj surmetis la fermoplaton sur la keston supre.
Kompari
21
Kaj li envenigis la keston en la tabernaklon, kaj pendigis la kurtenon kaj sxirmis la keston de atesto, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
Kompari
22
Kaj li starigis la tablon en la tabernaklo de kunveno, en la norda parto de la tabernaklo, ekster la kurteno.
Kompari
23
Kaj li arangxis sur gxi vicon da panoj antaux la Eternulo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
Kompari
24
Kaj li starigis la kandelabron en la tabernaklo de kunveno kontraux la tablo, en la suda parto de la tabernaklo.
Kompari
25
Kaj li ekbruligis la lucernojn antaux la Eternulo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
Kompari
26
Kaj li starigis la oran altaron en la tabernaklo de kunveno antaux la kurteno.
Kompari
27
Kaj li bruligis sur gxi bonodoran incenson, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
Kompari
28
Kaj li pendigis la kovrotukon cxe la pordo de la tabernaklo.
Kompari
29
Kaj la altaron de bruloferoj li starigis cxe la eniro de la tabernaklo de kunveno, kaj li alportis sur gxi la bruloferon kaj la farunoferon, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
Kompari
30
Kaj li starigis la lavujon inter la tabernaklo de kunveno kaj la altaro, kaj enversxis tien akvon por sin lavi.
Kompari
31
Kaj lavis per gxi Moseo kaj Aaron kaj liaj filoj siajn manojn kaj siajn piedojn;
Kompari
32
kiam ili eniradis en la tabernaklon de kunveno kaj aliradis al la altaro, ili lavadis sin; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
Kompari
33
Kaj li arangxis la korton cxirkauxe de la tabernaklo kaj de la altaro, kaj li pendigis la kovrotukon cxe la pordego de la korto. Tiamaniere Moseo finis la laboron.
Kompari
34
Kaj nubo kovris la tabernaklon de kunveno, kaj la majesto de la Eternulo plenigis la tabernaklon.
Kompari
35
Kaj Moseo ne povis eniri en la tabernaklon de kunveno, cxar kusxis sur gxi la nubo kaj la majesto de la Eternulo plenigis la tabernaklon.
Kompari
36
Kaj kiam la nubo levigxadis de sur la tabernaklo, la Izraelidoj ekmarsxadis, por fari cxiujn siajn marsxojn.
Kompari
37
Sed se la nubo ne levigxis, ili ne ekmarsxis gxis la tago de gxia levigxo.
Kompari
38
CXar nubo de la Eternulo estis super la tabernaklo dum la tago, kaj fajro estis dum la nokto super gxi, antaux la okuloj de cxiuj Izraelidoj en cxiuj iliaj marsxoj.
Navigado
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31
32
33
34
35
36
37
38
Agoj
📋 Kopii
📤 Kunhavigi
Bíblia
Início
📖 Bíblia
Livros
Buscar
🔍 Comparar Versículos
Versões
Harpa Cristã
Versículos por Tema
Versículos sobre Amor
Versículos sobre Fé
Versículos sobre Oração
Versículos sobre Esperança
Versículos sobre Perdão
Versículos de Encorajamento
Antigo Testamento
Gênesis
Êxodo
Levítico
Números
Deuteronômio
Josué
Juízes
Rute
1 Samuel
2 Samuel
1 Reis
2 Reis
1 Crônicas
2 Crônicas
Esdras
Neemias
Ester
Jó
Salmos
Provérbios
Eclesiastes
Cânticos
Isaías
Jeremias
Lamentações
Ezequiel
Daniel
Oséias
Joel
Amós
Obadias
Jonas
Miquéias
Naum
Habacuque
Sofonias
Ageu
Zacarias
Malaquias
Novo Testamento
Mateus
Marcos
Lucas
João
Atos
Romanos
1 Coríntios
2 Coríntios
Gálatas
Efésios
Filipenses
Colossenses
1 Tessalonicenses
2 Tessalonicenses
1 Timóteo
2 Timóteo
Tito
Filemom
Hebreus
Tiago
1 Pedro
2 Pedro
1 João
2 João
3 João
Judas
Apocalipse