EUDE
Início
Idiomas
🇧🇷 Português (14)
🇺🇸 English (2)
🇪🇸 Español (1)
🇫🇷 Français (1)
🇩🇪 Deutsch (1)
🇷🇺 Русский (1)
🇨🇳 中文 (2)
🇰🇷 한국어 (1)
🇸🇦 العربية (1)
🇫🇮 Suomi (2)
🇻🇳 Tiếng Việt (1)
🇷🇴 Română (1)
📖 Bíblia
Harpa Cristã
Hejmo
>
Esperanto
>
Eliro
>
30
Eliro - 30
Esperanto - 38 versoj
← 29
📚
31 →
Kompari
1
Kaj faru altaron, por fumigi incenson; el akacia ligno faru gxin.
Kompari
2
Unu ulno estu gxia longo, kaj unu ulno gxia largxo; gxi estu kvarangula; kaj du ulnoj estu gxia alto; kornoj elstaru el gxi.
Kompari
3
Kaj tegu gxin per pura oro, gxian supran platon kaj gxiajn flankojn cxirkauxe kaj gxiajn kornojn; kaj faru al gxi oran kronon cxirkauxe.
Kompari
4
Kaj du orajn ringojn faru al gxi sub gxia krono, sur gxiaj du lateroj; sur du flankoj faru ilin; kaj ili estu ingoj por stangoj, per kiuj oni portu gxin.
Kompari
5
Kaj faru la stangojn el akacia ligno, kaj tegu ilin per oro.
Kompari
6
Kaj starigu gxin antaux la kurteno, kiu estas antaux la kesto de atesto, kontraux la fermoplato de la kesto de atesto, kie Mi aperados al vi.
Kompari
7
Kaj Aaron incensadu sur gxi aroman incenson; cxiumatene, kiam li ordigos la lucernojn, li incensu.
Kompari
8
Kaj kiam Aaron ekbruligos la lucernojn cxirkaux vespero, li incensu; gxi estu cxiama incensado antaux la Eternulo en viaj generacioj.
Kompari
9
Ne alportu sur gxi incenson alian, nek bruloferon nek donoferon, kaj versxoferon ne versxu sur gxin.
Kompari
10
Kaj cxiopardonan oferon Aaron alportos sur gxiaj kornoj unu fojon en la jaro; el la sango de la cxiopardona pekofero unu fojon en jaro li alportu sur gxi cxiopardonan oferon en viaj generacioj; tio estos plej granda sanktajxo antaux la Eternulo.
Kompari
11
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
Kompari
12
Kiam vi kalkulos la kapojn de la Izraelidoj, tiam cxiu donu liberigan pagon por sia animo al la Eternulo, kiam ili estos kalkulataj; kaj tiam ne estos inter ili epidemio dum la kalkulado.
Kompari
13
Jen kion devas doni cxiu, kiu pasas la kalkulon:duonon de siklo laux la grandeco de la sankta siklo (siklo enhavas dudek gerojn); duono de siklo estu oferdono por la Eternulo.
Kompari
14
CXiu, kiu pasas la kalkulon, de la agxo de dudek jaroj kaj pli, devas doni la oferdonon al la Eternulo.
Kompari
15
La ricxulo ne donu pli kaj la malricxulo ne donu malpli ol duonon de siklo, donante la oferdonon por la Eternulo, por liberigi viajn animojn.
Kompari
16
Kaj prenu la monon de la liberigo de la Izraelidoj kaj uzu gxin por la servado en la tabernaklo de kunveno, kaj tio estos por la Izraelidoj kiel memorigajxo antaux la Eternulo, por liberigi viajn animojn.
Kompari
17
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
Kompari
18
Faru kupran lavujon kun kupra piedestalo, por lavado; kaj starigu gxin inter la tabernaklo de kunveno kaj la altaro, kaj enversxu tien akvon.
Kompari
19
Kaj Aaron kaj liaj filoj lavu per gxi siajn manojn kaj piedojn:
Kompari
20
kiam ili iros en la tabernaklon de kunveno, ili lavu sin per akvo, por ke ili ne mortu; aux kiam ili alproksimigxos al la altaro, por servi, por incensi fajroferon al la Eternulo,
Kompari
21
ili lavu siajn manojn kaj piedojn, por ke ili ne mortu; kaj tio estu por ili legxo eterna, por li kaj por lia idaro en iliaj generacioj.
Kompari
22
Plue la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
Kompari
23
Prenu al vi plej bonajn aromajxojn:da bonodora mirho kvincent siklojn, kaj da aroma cinamo duonon de tio, ducent kvindek, kaj da aroma kano ducent kvindek,
Kompari
24
kaj da kasio kvincent siklojn laux la mezuro de la sankta siklo, kaj da olivoleo unu hinon.
Kompari
25
Kaj faru el tio oleon por sanktoleado, kunmetitan sxmirajxon laux la arto de la sxmirajxisto; gxi estu oleo por sanktoleado.
Kompari
26
Kaj sanktoleu per gxi la tabernaklon de kunveno kaj la keston de atesto,
Kompari
27
kaj la tablon kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn, kaj la kandelabron kaj gxiajn apartenajxojn, kaj la altaron de incensado,
Kompari
28
kaj la altaron de bruloferoj kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn, kaj la lavujon kaj gxian piedestalon.
Kompari
29
Kaj sanktigu ilin, ke ili farigxu plejsanktajxo; cxiu, kiu ektusxos ilin, sanktigxos.
Kompari
30
Kaj Aaronon kaj liajn filojn sanktoleu, kaj sanktigu ilin, ke ili estu Miaj pastroj.
Kompari
31
Kaj al la Izraelidoj diru jene:Tio estu por Mi oleo de sanktoleado en viaj generacioj.
Kompari
32
Sur homan karnon gxi ne estu versxata, kaj laux gxia konsisto ne faru ion similan; gxi estas sankta, gxi estu sankta por vi.
Kompari
33
Se iu konsistigos ion similan kaj sxmiros per gxi laikon, li ekstermigxu el sia popolo.
Kompari
34
Kaj la Eternulo diris al Moseo:Prenu al vi aromajxon:balzamon kaj stakton kaj galbanon bonodoran kaj puran olibanon, po egalaj partoj el cxio;
Kompari
35
kaj faru el tio incensajxon kunmetitan laux la arto de la sxmirajxisto, bone frotmiksitan, puran, sanktan.
Kompari
36
Kaj pistu el tio subtilan pulvoron, kaj metu iom el gxi antaux la keston de atesto en la tabernaklo de kunveno, kie Mi aperados al vi; plejsanktajxo gxi estu por vi.
Kompari
37
Kaj laux la incensajxo, kiun vi faros, ne faru al vi alian similan; sankta gxi estu al vi por la Eternulo.
Kompari
38
Se iu faros ion similan, por odorigi per gxi, li ekstermigxos el sia popolo.
Navigado
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31
32
33
34
35
36
37
38
Agoj
📋 Kopii
📤 Kunhavigi
Bíblia
Início
📖 Bíblia
Livros
Buscar
🔍 Comparar Versículos
Versões
Harpa Cristã
Versículos por Tema
Versículos sobre Amor
Versículos sobre Fé
Versículos sobre Oração
Versículos sobre Esperança
Versículos sobre Perdão
Versículos de Encorajamento
Antigo Testamento
Gênesis
Êxodo
Levítico
Números
Deuteronômio
Josué
Juízes
Rute
1 Samuel
2 Samuel
1 Reis
2 Reis
1 Crônicas
2 Crônicas
Esdras
Neemias
Ester
Jó
Salmos
Provérbios
Eclesiastes
Cânticos
Isaías
Jeremias
Lamentações
Ezequiel
Daniel
Oséias
Joel
Amós
Obadias
Jonas
Miquéias
Naum
Habacuque
Sofonias
Ageu
Zacarias
Malaquias
Novo Testamento
Mateus
Marcos
Lucas
João
Atos
Romanos
1 Coríntios
2 Coríntios
Gálatas
Efésios
Filipenses
Colossenses
1 Tessalonicenses
2 Tessalonicenses
1 Timóteo
2 Timóteo
Tito
Filemom
Hebreus
Tiago
1 Pedro
2 Pedro
1 João
2 João
3 João
Judas
Apocalipse