EUDE
Início
Idiomas
🇧🇷 Português (14)
🇺🇸 English (2)
🇪🇸 Español (1)
🇫🇷 Français (1)
🇩🇪 Deutsch (1)
🇷🇺 Русский (1)
🇨🇳 中文 (2)
🇰🇷 한국어 (1)
🇸🇦 العربية (1)
🇫🇮 Suomi (2)
🇻🇳 Tiếng Việt (1)
🇷🇴 Română (1)
📖 Bíblia
Harpa Cristã
Hejmo
>
Esperanto
>
Readmono
>
23
Readmono - 23
Esperanto - 25 versoj
← 22
📚
24 →
Kompari
1
Kiu havas dispremitajn testikojn aux detrancxitan seksan membron, tiu ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo.
Kompari
2
Peknaskito ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo; ecx lia deka generacio ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo.
Kompari
3
Amonido kaj Moabido ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo; ecx ilia deka generacio ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo eterne;
Kompari
4
pro tio, ke ili ne renkontis vin kun pano kaj akvo sur la vojo, kiam vi iris el Egiptujo, kaj ke ili dungis kontraux vi Bileamon, filon de Beor, el Petor en Mezopotamio, por malbeni vin.
Kompari
5
Sed la Eternulo, via Dio, ne volis auxskulti Bileamon; kaj la Eternulo, via Dio, turnis por vi la malbenon en benon, cxar la Eternulo, via Dio, amas vin.
Kompari
6
Ne faru al ili pacon nek bonon dum via tuta ekzistado eterne.
Kompari
7
Ne abomenu Edomidon, cxar li estas via frato; ne abomenu Egipton, cxar vi estis fremdulo en lia lando.
Kompari
8
La infanoj, kiuj naskigxos de ili, en la tria generacio povas eniri en la komunumon de la Eternulo.
Kompari
9
Kiam vi eliros tendare kontraux viajn malamikojn, tiam gardu vin kontraux cxio malbona.
Kompari
10
Se estos inter vi iu, kiu ne estos pura pro okazintajxo nokta, li eliru ekster la tendaron, li ne venu internen de la tendaro;
Kompari
11
kiam farigxos vespero, li lavu sin per akvo, kaj post la subiro de la suno li povas veni en la tendaron.
Kompari
12
Lokon vi devas havi ekster la tendaro, kien vi elirados por necesajxoj.
Kompari
13
Fosileton vi devas havi cxe vi sur rimeno; kaj kiam vi sidos ekstere, fosu per gxi kaj reen kovru vian elirintajxon;
Kompari
14
cxar la Eternulo, via Dio, iras meze de via tendaro, por savi vin kaj por transdoni al vi viajn malamikojn; tial via tendaro devas esti sankta, por ke Li ne vidu inter vi ion hontindan kaj ne deturnigxu de vi.
Kompari
15
Ne transdonu sklavon al lia sinjoro, se li sercxos rifugxon cxe vi kontraux sia sinjoro;
Kompari
16
kun vi li logxu, inter vi, sur la loko, kiun li elektos en unu el viaj urboj, kie placxos al li; ne premu lin.
Kompari
17
Ne devas esti malcxastistino inter la filinoj de Izrael, kaj ne devas esti malcxastisto inter la filoj de Izrael.
Kompari
18
Ne enportu pagon de malcxastistino nek de malcxastisto en la domon de la Eternulo, via Dio, pro ia promeso; cxar ambaux estas abomenajxo antaux la Eternulo, via Dio.
Kompari
19
Ne donu kreskige al via frato monon, nek mangxajxon, nek ion alian, kion oni povas doni kreskige.
Kompari
20
Al alilandulo vi povas doni kreskige, sed al via frato ne donu kreskige; por ke la Eternulo, via Dio, benu vin en cxiu entrepreno de viaj manoj sur la tero, sur kiun vi venas, por ekposedi gxin.
Kompari
21
Se vi faros promeson al la Eternulo, via Dio, ne prokrastu plenumi gxin; cxar la Eternulo, via Dio, postulos gxin de vi, kaj estos sur vi peko.
Kompari
22
Sed se vi ne faros promeson, ne estos sur vi peko.
Kompari
23
Kio eliris el via busxo, tion observu kaj plenumu, kiel vi promesis al la Eternulo, via Dio, propravole, kion vi diris per via busxo.
Kompari
24
Kiam vi eniros en vinbergxardenon de via proksimulo, vi povas mangxi vinberojn kiom vi volos, gxissate; sed en vian vazon ne metu.
Kompari
25
Kiam vi venos sur la grenkampon de via proksimulo, vi povas desxiri spikojn per viaj manoj; sed rikoltilon ne levu kontraux la grenkampon de via proksimulo.
Navigado
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
Agoj
📋 Kopii
📤 Kunhavigi
Bíblia
Início
📖 Bíblia
Livros
Buscar
🔍 Comparar Versículos
Versões
Harpa Cristã
Versículos por Tema
Versículos sobre Amor
Versículos sobre Fé
Versículos sobre Oração
Versículos sobre Esperança
Versículos sobre Perdão
Versículos de Encorajamento
Antigo Testamento
Gênesis
Êxodo
Levítico
Números
Deuteronômio
Josué
Juízes
Rute
1 Samuel
2 Samuel
1 Reis
2 Reis
1 Crônicas
2 Crônicas
Esdras
Neemias
Ester
Jó
Salmos
Provérbios
Eclesiastes
Cânticos
Isaías
Jeremias
Lamentações
Ezequiel
Daniel
Oséias
Joel
Amós
Obadias
Jonas
Miquéias
Naum
Habacuque
Sofonias
Ageu
Zacarias
Malaquias
Novo Testamento
Mateus
Marcos
Lucas
João
Atos
Romanos
1 Coríntios
2 Coríntios
Gálatas
Efésios
Filipenses
Colossenses
1 Tessalonicenses
2 Tessalonicenses
1 Timóteo
2 Timóteo
Tito
Filemom
Hebreus
Tiago
1 Pedro
2 Pedro
1 João
2 João
3 João
Judas
Apocalipse