EUDE
Início
Idiomas
🇧🇷 Português (14)
🇺🇸 English (2)
🇪🇸 Español (1)
🇫🇷 Français (1)
🇩🇪 Deutsch (1)
🇷🇺 Русский (1)
🇨🇳 中文 (2)
🇰🇷 한국어 (1)
🇸🇦 العربية (1)
🇫🇮 Suomi (2)
🇻🇳 Tiếng Việt (1)
🇷🇴 Română (1)
📖 Bíblia
Harpa Cristã
Hejmo
>
Esperanto
>
Agoj
>
7
Agoj - 7
Esperanto - 60 versoj
← 6
📚
8 →
Kompari
1
Tiam diris la cxefpastro:CXu cxi tiuj aferoj estas tiel?
Kompari
2
Kaj tiu diris: Fratoj kaj patroj, auxskultu. La Dio de gloro aperis al nia patro Abraham, kiam li estis en Mezopotamio, antaux ol li logxis en HXaran,
Kompari
3
kaj diris al li:Iru el via lando kaj de via parencaro, kaj venu en tiun landon, kiun Mi montros al vi.
Kompari
4
Tiam li iris el la lando de la HXaldeoj, kaj logxis en HXaran; kaj el tie, post la morto de lia patro, Li translogxigis lin en cxi tiun landon, kie vi nun logxas;
Kompari
5
kaj Li donis al li nenian heredajxon en gxi, ecx ne piedspacon, sed Li promesis doni gxin al li por posedajxo kaj al lia idaro post li, kiam li ankoraux ne havis infanon.
Kompari
6
Kaj Dio parolis jene:ke lia idaro logxos en fremda lando, kaj ke oni sklavigos kaj turmentos ilin dum kvarcent jaroj.
Kompari
7
Kaj la popolon, cxe kiu ili estos sklavoj, Mi jugxos, diris Dio; kaj poste ili eliros kaj faros servon al Mi sur cxi tiu loko.
Kompari
8
Kaj Li donis al li la interligon de cirkumcido; kaj tiel Abraham naskigis Isaakon kaj cirkumcidis lin en la oka tago, kaj Isaak naskigis Jakobon, kaj Jakob la dek du patriarkojn.
Kompari
9
Kaj la patriarkoj, enviante Jozefon, lin vendis en Egiptujon; kaj Dio estis kun li,
Kompari
10
kaj liberigis lin el cxiuj liaj suferoj, kaj donis al li favoron kaj sagxecon antaux Faraono, regxo de Egiptujo; kaj cxi tiu estrigis lin super Egiptujo kaj super lia tuta domo.
Kompari
11
Kaj venis malsato sur la tutan landon Egiptujon kaj Kanaanon, kaj granda sufero; kaj niaj patroj ne trovis nutrajxon.
Kompari
12
Sed kiam Jakob auxdis, ke estas greno en Egiptujo, li sendis unue niajn patrojn.
Kompari
13
Kaj la duan fojon Jozef rekonatigxis al siaj fratoj, kaj la gento de Jozef estis montrita al Faraono.
Kompari
14
Kaj Jozef sendis, kaj alvokis sian patron Jakob, kaj la tutan parencaron, sepdek kvin animojn.
Kompari
15
Kaj Jakob venis en Egiptujon, kaj mortis li mem kaj niaj patroj;
Kompari
16
kaj ili estis transportitaj al SXehxem kaj metitaj en la tombon, kiun Abraham acxetis por prezo argxenta de la filoj de HXamor en SXehxem.
Kompari
17
Sed kiam alproksimigxis la tempo de la promeso, kiun Dio jxuris al Abraham, la popolo diskreskis kaj multigxis en Egiptujo,
Kompari
18
gxis aperis alia regxo, kiu ne konis Jozefon.
Kompari
19
Tiu agis ruze kontraux nia gento, kaj premis niajn patrojn tiel, ke ili eljxetis siajn infanojn, por ke ili ne vivadu.
Kompari
20
En tiu tempo Moseo naskigxis, kaj estis eksterordinare bela; kaj li estis nutrata tri monatojn en la domo de sia patro;
Kompari
21
kaj kiam oni lin eljxetis, prenis lin la filino de Faraono kaj lin nutris kiel sian filon.
Kompari
22
Kaj Moseo estis instruita en la tuta sagxeco de la Egiptoj, kaj estis potenca per siaj vortoj kaj agoj.
Kompari
23
Sed kiam li jam havis la agxon de kvardek jaroj, venis en lian koron la penso viziti siajn fratojn, la Izraelidojn.
Kompari
24
Kaj vidinte unu el ili suferi maljustecon, li defendis kaj vengxis la premiton, batante la Egipton;
Kompari
25
kaj li supozis, ke liaj fratoj komprenos, ke Dio per lia mano donas al ili savon, sed ili ne komprenis.
Kompari
26
Kaj en la sekvanta tago li aperis al ili, dum ili malpacis, kaj li deziris repacigi ilin, dirante:Ho viroj, vi estas fratoj; kial vi malbonfaras unu al alia?
Kompari
27
Sed la ofendanto de sia proksimulo forpusxis lin, dirante:Kiu faris vin estro kaj jugxanto super ni?
Kompari
28
CXu vi celas mortigi min, kiel vi mortigis la Egipton hieraux?
Kompari
29
Kaj cxe tiu parolo Moseo forkuris kaj eklogxis en la lando Midjana, kie li naskigis du filojn.
Kompari
30
Kaj post paso de kvardek jaroj angxelo aperis al li en la dezerto apud monto Sinaj, en flama fajro en arbetajxo.
Kompari
31
Kaj kiam Moseo gxin vidis, li miris pri la fenomeno; kaj kiam li alproksimigxis, por rigardi, venis al li vocxo de la Eternulo:
Kompari
32
Mi estas la Dio de viaj patroj, la Dio de Abraham, kaj de Isaak, kaj de Jakob. Kaj Moseo tremis, kaj ne kuragxis rigardi.
Kompari
33
Kaj la Eternulo diris al li:Deprenu la sxuojn de viaj piedoj; cxar la loko, sur kiu vi staras, estas tero sankta.
Kompari
34
Mi rigardis, kaj vidis la mizeron de Mia popolo, kiu estas en Egiptujo, kaj Mi auxdis gxian gxemadon, kaj Mi malsupreniris, por savi gxin; venu do, kaj Mi vin sendos en Egiptujon.
Kompari
35
Tiun Moseon, kiun ili malakceptis, dirante:Kiu faris vin estro kaj jugxanto? tiun Dio sendis, por esti estro kaj savanto, per la mano de la angxelo, kiu aperis al li en la arbetajxo.
Kompari
36
Tiu elkondukis ilin, farinte mirindajxojn kaj signojn en Egiptujo, kaj en la Rugxa Maro, kaj en la dezerto dum kvardek jaroj.
Kompari
37
GXi estis tiu Moseo, kiu diris al la Izraelidoj:Profeton el viaj fratoj, similan al mi, starigos por vi la Eternulo, via Dio.
Kompari
38
Li estis tiu, kiu estis en la komunumo en la dezerto kun la angxelo, kiu parolis kun li sur la monto Sinaj, kaj estis kun niaj patroj; kaj ricevis vivajn orakolojn, por doni al ni;
Kompari
39
al tiu niaj patroj ne volis esti obeemaj, sed forpusxis lin, kaj returnigxis en sia koro al Egiptujo,
Kompari
40
dirante al Aaron:Faru al ni diojn, kiuj irus antaux ni; cxar pri tiu Moseo, kiu elkondukis nin el la lando Egipta, ni ne scias, kio okazis al li.
Kompari
41
Kaj ili faris bovidon en tiuj tagoj, kaj alportis oferon al la idolo, kaj gxojis pri la faritajxo de siaj manoj.
Kompari
42
Tiam Dio turnigxis, kaj lasis ilin servi al la armeo de la cxielo, kiel estas skribite en la libro de la profetoj: CXu vi alportis al Mi bucxitajn bestojn kaj oferojn Dum kvardek jaroj en la dezerto, ho domo de Izrael?
Kompari
43
Kaj vi portis la tabernaklon de Molehx Kaj la stelon de la dio Refan, La figurajxojn, kiujn vi faris, por adorklinigxi al ili; Kaj Mi elpatrujigos vin preter Babelon.
Kompari
44
Kun niaj patroj en la dezerto estis la tabernaklo de atesto, kiel ordonis Tiu, kiu parolis al Moseo, ke li konstruu gxin laux la modelo, kiun li vidis.
Kompari
45
GXin ankaux niaj patroj siavice enportis kun Josuo, kiam ili eniris en la posedajxon de la nacioj, kiujn Dio forpusxis antaux niaj patroj, gxis la tagoj de David;
Kompari
46
kiu trovis favoron antaux Dio, kaj petis trovi logxejon por la Dio de Jakob.
Kompari
47
Sed Salomono konstruis por Li domon.
Kompari
48
Tamen la Plejaltulo ne logxas en manfaritaj temploj, kiel diris la profeto:
Kompari
49
La cxielo estas Mia trono, Kaj la tero estas Mia piedbenketo; Kian domon vi konstruos por Mi? diras la Eternulo; Kaj kia estas la loko por Mia ripozo?
Kompari
50
CXu ne faris Mia mano cxion tion?
Kompari
51
Vi malmolnukaj, vi necirkumciditaj je koro kaj oreloj, vi cxiam rezistas al la Sankta Spirito; kiel viaj patroj, tiel ankaux vi.
Kompari
52
Kiun el la profetoj viaj patroj ne persekutis? kaj ili mortigis tiujn, kiuj antauxmontris pri la alveno de la Justulo, de kiu vi nun farigxis la perfidintoj kaj mortigintoj;
Kompari
53
vi, kiuj ricevis la legxon, kiel anoncitan per angxeloj, sed gxin ne observis.
Kompari
54
Kaj auxdante tion, ili kolerigxis en la koro, kaj grincigis kontraux li siajn dentojn.
Kompari
55
Sed li, plena de la Sankta Spirito, rigardis fikse al la cxielo, kaj vidis la gloron de Dio, kaj Jesuon starantan dekstre de Dio,
Kompari
56
kaj diris:Jen mi vidas la cxielon malfermitan kaj la Filon de homo starantan dekstre de Dio.
Kompari
57
Sed ili ekkriis per lauxta vocxo, kaj fermis siajn orelojn, kaj kuregis sur lin unuanime,
Kompari
58
kaj elpelis lin el la urbo, kaj jxetis sur lin sxtonojn; kaj la atestantoj demetis siajn vestojn apud la piedoj de junulo, nomata Sauxlo.
Kompari
59
Kaj ili sxtonmortigis Stefanon, vokantan kaj dirantan:Jesuo, Sinjoro, akceptu mian spiriton.
Kompari
60
Kaj li genuigxis, kaj kriis per lauxta vocxo:Sinjoro, ne metu sur ilin cxi tiun pekon. Kaj tion dirinte, li endormigxis.
Navigado
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31
32
33
34
35
36
37
38
39
40
41
42
43
44
45
46
47
48
49
50
51
52
53
54
55
56
57
58
59
60
Agoj
📋 Kopii
📤 Kunhavigi
Bíblia
Início
📖 Bíblia
Livros
Buscar
🔍 Comparar Versículos
Versões
Harpa Cristã
Versículos por Tema
Versículos sobre Amor
Versículos sobre Fé
Versículos sobre Oração
Versículos sobre Esperança
Versículos sobre Perdão
Versículos de Encorajamento
Antigo Testamento
Gênesis
Êxodo
Levítico
Números
Deuteronômio
Josué
Juízes
Rute
1 Samuel
2 Samuel
1 Reis
2 Reis
1 Crônicas
2 Crônicas
Esdras
Neemias
Ester
Jó
Salmos
Provérbios
Eclesiastes
Cânticos
Isaías
Jeremias
Lamentações
Ezequiel
Daniel
Oséias
Joel
Amós
Obadias
Jonas
Miquéias
Naum
Habacuque
Sofonias
Ageu
Zacarias
Malaquias
Novo Testamento
Mateus
Marcos
Lucas
João
Atos
Romanos
1 Coríntios
2 Coríntios
Gálatas
Efésios
Filipenses
Colossenses
1 Tessalonicenses
2 Tessalonicenses
1 Timóteo
2 Timóteo
Tito
Filemom
Hebreus
Tiago
1 Pedro
2 Pedro
1 João
2 João
3 João
Judas
Apocalipse