EUDE
Início
Idiomas
🇧🇷 Português (14)
🇺🇸 English (2)
🇪🇸 Español (1)
🇫🇷 Français (1)
🇩🇪 Deutsch (1)
🇷🇺 Русский (1)
🇨🇳 中文 (2)
🇰🇷 한국어 (1)
🇸🇦 العربية (1)
🇫🇮 Suomi (2)
🇻🇳 Tiếng Việt (1)
🇷🇴 Română (1)
📖 Bíblia
Harpa Cristã
Hejmo
>
Esperanto
>
2 Reĝoj
>
9
2 Reĝoj - 9
Esperanto - 37 versoj
← 8
📚
10 →
Kompari
1
La profeto Elisxa alvokis unu el la profetidoj, kaj diris al li:Zonu viajn lumbojn, kaj prenu en vian manon cxi tiun vazon kun oleo, kaj iru en Ramoton en Gilead.
Kompari
2
Kiam vi venos tien, elsercxu tie Jehun, filon de Jehosxafat, filo de Nimsxi, kaj aliru kaj starigu lin el meze de liaj fratoj kaj enkonduku lin en la plej internan cxambron.
Kompari
3
Kaj prenu la vazon kun la oleo kaj versxu sur lian kapon, kaj diru:Tiele diras la Eternulo:Mi sanktoleis vin regxo super Izrael. Poste malfermu la pordon kaj forkuru, ne prokrastu.
Kompari
4
Kaj iris la junulo, la junulo la profeto, al Ramot en Gilead.
Kompari
5
Kiam li venis, li vidis, ke sidas la militestroj. Kaj li diris:Mi havas ion por diri al vi, ho estro. Kaj Jehu diris:Al kiu el ni cxiuj? Li respondis:Al vi, ho estro.
Kompari
6
Tiu levigxis kaj iris en la domon. Li versxis la oleon sur lian kapon, kaj diris:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Mi sanktoleis vin regxo super la popolo de la Eternulo, super Izrael.
Kompari
7
Kaj vi ekstermos la domon de via sinjoro Ahxab, por ke Mi vengxu la sangon de Miaj servantoj, la profetoj, kaj la sangon de cxiuj servantoj de la Eternulo, versxitajn de la mano de Izebel.
Kompari
8
Kaj pereos la tuta domo de Ahxab; kaj Mi ekstermos cxe Ahxab cxiun virseksulon, malliberulon kaj liberulon en Izrael.
Kompari
9
Kaj mi faros al la domo de Ahxab kiel al la domo de Jerobeam, filo de Nebat, kaj kiel al la domo de Baasxa, filo de Ahxija.
Kompari
10
Kaj Izebelon mangxos la hundoj sur la kampo de Jizreel, kaj neniu enterigos sxin. Kaj li malfermis la pordon kaj forkuris.
Kompari
11
Kiam Jehu eliris al la servantoj de sia sinjoro, ili diris al li:CXu cxio estas en ordo? por kio venis al vi tiu frenezulo? Li respondis al ili:Vi konas ja tiun homon kaj lian parolon.
Kompari
12
Ili diris:Ne vero, tamen diru al ni. Kaj li diris:Tiel kaj tiel li parolis al mi, dirante:Tiele diras la Eternulo:Mi sanktoleis vin regxo super Izrael.
Kompari
13
Kaj rapide ili prenis cxiu sian veston kaj sternis sub li sur la altaj sxtupoj, kaj ekblovis per trumpeto, kaj diris:Jehu farigxis regxo.
Kompari
14
Tiam Jehu, filo de Jehosxafat, filo de Nimsxi, faris konspiron kontraux Joram. (Dume Joram staris garde en Ramot en Gilead, li kaj la tuta Izrael, kontraux HXazael, regxo de Sirio.
Kompari
15
Kaj la regxo Joram* revenis, por kuraci sin en Jizreel de la vundoj, kiujn faris al li la Sirianoj, kiam li batalis kontraux HXazael, regxo de Sirio.) Tiam Jehu diris:Se vi konsentas, neniu eligxu el la urbo, por iri kaj sciigi en Jizreel.
Kompari
16
Kaj Jehu ekrajdis kaj direktis sin al Jizreel; cxar tie kusxis Joram, kaj Ahxazja, regxo de Judujo, venis, por viziti Joramon.
Kompari
17
La gardostaranto staris sur la turo en Jizreel, kaj li ekvidis la alproksimigxantan amason de Jehu, kaj diris:Mi vidas amason. Tiam Joram diris:Prenu rajdanton kaj sendu kontraux ili, por ke li demandu, cxu cxio estas en ordo.
Kompari
18
Kaj la rajdanto sur cxevalo direktis sin renkonte al li, kaj diris:Tiele diras la regxo:CXu cxio estas en ordo? Sed Jehu respondis:La ordo ne estas via afero, turnu vin kaj sekvu min. Kaj la gardostaranto raportis, dirante:La sendito venis al ili, sed ne revenis.
Kompari
19
Tiam li sendis duan rajdanton, kaj cxi tiu venis al ili, kaj diris:Tiele diras la regxo:CXu cxio estas en ordo? Jehu respondis:La ordo ne estas via afero, turnu vin kaj sekvu min.
Kompari
20
La gardostaranto raportis, dirante:Li venis al ili, sed ne revenis; la kondukado estas kiel kondukado de Jehu, filo de Nimsxi, cxar li kondukas rapidege.
Kompari
21
Tiam Joram diris:Oni jungu! Kaj oni jungis lian cxaron. Kaj eliris Joram, regxo de Izrael, kaj Ahxazja, regxo de Judujo, cxiu sur sia cxaro, kaj ili direktis sin renkonte al Jehu, kaj ili renkontis lin sur la kampo de Nabot, la Jizreelano.
Kompari
22
Kiam Joram ekvidis Jehun, li diris:CXu cxio estas en ordo, Jehu? Sed tiu respondis:Kia ordo povas esti cxe la malcxastado de via patrino Izebel kaj cxe sxiaj multaj sorcxajxoj?
Kompari
23
Tiam Joram turnis sian manon kaj forkuris, kaj diris al Ahxazja:Perfido, ho Ahxazja!
Kompari
24
Sed Jehu strecxis per sia mano la pafarkon kaj pafe frapis Joramon inter liaj brakoj, kaj la sago iris tra lian koron, kaj li falis genue sur sia cxaro.
Kompari
25
Kaj Jehu diris al sia altrangulo Bidkar:Prenu kaj jxetu lin sur la kampon de Nabot, la Jizreelano; cxar rememoru, kiel mi kaj vi sur cxaro veturis post lia patro Ahxab kaj la Eternulo eldiris pri li jenan profetajxon:
Kompari
26
Vere, diris la Eternulo, la sangon de Nabot kaj la sangon de liaj filoj Mi vidis hieraux, kaj Mi vengxos al vi sur cxi tiu kampo, diris la Eternulo. Prenu do nun kaj jxetu lin sur la kampon, konforme al la vorto de la Eternulo.
Kompari
27
Kiam Ahxazja, regxo de Judujo, tion vidis, li forkuris en la direkto al la gxardena domo. Sed Jehu postkuris lin, kaj diris:Lin ankaux batu sur la cxaro. Kaj oni frapis lin sur la altajxo Gur, kiu estas apud Jibleam. Kaj li forkuris en Megidon kaj mortis tie.
Kompari
28
Kaj liaj servantoj forveturigis lin en Jerusalemon kaj enterigis lin en lia tombo kun liaj patroj en la urbo de David.
Kompari
29
En la jaro dek-unua de Joram, filo de Ahxab, Ahxazja ekregxis super Judujo.
Kompari
30
Jehu venis al Jizreel. Kiam Izebel tion auxdis, sxi kolorigis siajn okulojn kaj beligis sian kapon kaj ekrigardis tra la fenestro.
Kompari
31
Kiam Jehu eniris en la pordegon, sxi diris:CXu nun estos paco, ho Zimri, mortiginto de sia sinjoro?
Kompari
32
Tiam li levis sian vizagxon al la fenestro, kaj diris:Kiu estas kun mi? kiu? Kaj ekrigardis al li du aux tri korteganoj.
Kompari
33
Kaj li diris:Eljxetu sxin! Kaj ili sxin eljxetis. Kaj sxia sango sxprucis sur la muron kaj sur la cxevalojn, kaj oni dispremis sxin per la piedoj.
Kompari
34
Li eniris kaj mangxis kaj trinkis, kaj diris:Rigardu, kie estas tiu malbenitino, kaj enterigu sxin, cxar sxi estas regxidino.
Kompari
35
Kaj oni iris, por enterigi sxin, sed oni trovis nenion de sxi krom la kranio, la piedoj, kaj la manplatoj.
Kompari
36
Oni revenis kaj raportis al li. Tiam li diris:Tio estas la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Sia servanto Elija, la Tesxebano, nome:Sur la kampo de Jizreel la hundoj formangxos la karnon de Izebel;
Kompari
37
kaj la kadavro de Izebel estos kiel sterko sur la tero sur la kampo de Jizreel, tiel, ke neniu povos diri:Tio estas Izebel.
Navigado
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31
32
33
34
35
36
37
Agoj
📋 Kopii
📤 Kunhavigi
Bíblia
Início
📖 Bíblia
Livros
Buscar
🔍 Comparar Versículos
Versões
Harpa Cristã
Versículos por Tema
Versículos sobre Amor
Versículos sobre Fé
Versículos sobre Oração
Versículos sobre Esperança
Versículos sobre Perdão
Versículos de Encorajamento
Antigo Testamento
Gênesis
Êxodo
Levítico
Números
Deuteronômio
Josué
Juízes
Rute
1 Samuel
2 Samuel
1 Reis
2 Reis
1 Crônicas
2 Crônicas
Esdras
Neemias
Ester
Jó
Salmos
Provérbios
Eclesiastes
Cânticos
Isaías
Jeremias
Lamentações
Ezequiel
Daniel
Oséias
Joel
Amós
Obadias
Jonas
Miquéias
Naum
Habacuque
Sofonias
Ageu
Zacarias
Malaquias
Novo Testamento
Mateus
Marcos
Lucas
João
Atos
Romanos
1 Coríntios
2 Coríntios
Gálatas
Efésios
Filipenses
Colossenses
1 Tessalonicenses
2 Tessalonicenses
1 Timóteo
2 Timóteo
Tito
Filemom
Hebreus
Tiago
1 Pedro
2 Pedro
1 João
2 João
3 João
Judas
Apocalipse