EUDE
Início
Idiomas
🇧🇷 Português (14)
🇺🇸 English (2)
🇪🇸 Español (1)
🇫🇷 Français (1)
🇩🇪 Deutsch (1)
🇷🇺 Русский (1)
🇨🇳 中文 (2)
🇰🇷 한국어 (1)
🇸🇦 العربية (1)
🇫🇮 Suomi (2)
🇻🇳 Tiếng Việt (1)
🇷🇴 Română (1)
📖 Bíblia
Harpa Cristã
Hejmo
>
Esperanto
>
2 Kroniko
>
30
2 Kroniko - 30
Esperanto - 27 versoj
← 29
📚
31 →
Kompari
1
HXizkija sendis al la tuta Izrael kaj Jehuda, li skribis ankaux leterojn al Efraim kaj Manase, ke ili venu en la domon de la Eternulo, en Jerusalemon, por fari Paskon al la Eternulo, Dio de Izrael.
Kompari
2
Kaj la regxo kaj liaj eminentuloj kaj la tuta komunumo en Jerusalem per konsiligxo decidis fari la Paskon en la dua monato;
Kompari
3
cxar ili ne povis fari gxin en tiu tempo pro tio, ke la pastroj ne sanktigis sin en suficxa nombro kaj la popolo ne kolektigxis en Jerusalem.
Kompari
4
La afero placxis al la regxo kaj al la tuta komunumo.
Kompari
5
Kaj ili decidis proklami en la tuta lando de Izrael, de Beer-SXeba gxis Dan, ke oni venu fari Paskon al la Eternulo, Dio de Izrael, en Jerusalem; cxar jam delonge oni ne faris gxin, kiel estas skribite.
Kompari
6
Kaj ekiris kurieroj kun leteroj de la regxo kaj de liaj eminentuloj en la tutan landon de Izrael kaj Jehuda, kun jena ordono de la regxo:Ho idoj de Izrael, revenu al la Eternulo, Dio de Abraham, Isaak, kaj Izrael, kaj tiam Li revenos al la savigxintoj, kiuj restis cxe vi de la mano de la regxoj de Asirio.
Kompari
7
Kaj ne estu kiel viaj patroj kaj viaj fratoj, kiuj krimis kontraux la Eternulo, Dio de iliaj patroj, kaj kiujn Li tial elmetis al ruinigo, kiel vi vidas.
Kompari
8
Nun ne estu malmolnukaj kiel viaj patroj:donu la manon al la Eternulo, kaj venu en Lian sanktejon, kiun Li sanktigis por cxiam, kaj servu al la Eternulo, via Dio, kaj Li deturnos de vi la flamon de Sia kolero.
Kompari
9
CXar se vi revenos al la Eternulo, viaj fratoj kaj viaj filoj trovos favorkorecon cxe tiuj, kiuj ilin forkaptis, kaj povos reveni en cxi tiun landon; cxar kompatema kaj favorkora estas la Eternulo, via Dio, kaj Li ne deturnos de vi Sian vizagxon, se vi revenos al Li.
Kompari
10
La kurieroj iris de urbo al urbo en la lando de Efraim kaj Manase kaj gxis la lando de Zebulun; sed oni ridis pri ili kaj mokis ilin.
Kompari
11
Nur kelkaj el la Asxeridoj, Manaseidoj, kaj Zebulunidoj humiligxis, kaj venis en Jerusalemon.
Kompari
12
Super Judujo estis la mano de Dio, por doni al ili unuanimecon, por plenumi la ordonon de la regxo kaj de la eminentuloj konforme al la vorto de la Eternulo.
Kompari
13
Kaj kolektigxis en Jerusalem multe da popolo, por fari la feston de macoj en la dua monato, tre granda homamaso.
Kompari
14
Kaj ili levigxis, kaj forigis la altarojn, kiuj estis en Jerusalem; kaj cxion, sur kio oni faradis incensadon, ili forigis kaj jxetis en la torenton Kidron.
Kompari
15
Kaj ili bucxis la Paskon en la dek-kvara tago de la dua monato. La pastroj kaj la Levidoj hontis, kaj sanktigis sin kaj venigis la bruloferojn al la domo de la Eternulo.
Kompari
16
Kaj ili staris sur siaj postenoj laux la preskribo, konforme al la instruo de Moseo, la homo de Dio. La pastroj aspergis per la sango el la manoj de la Levidoj.
Kompari
17
CXar en la komunumo estis multaj, kiuj sin ne sanktigis, tial la Levidoj okupis sin per la bucxado de la Paskoj anstataux cxiu, kiu ne estis pura, por esti sanktigata al la Eternulo.
Kompari
18
Multaj el la popolo, plejparte el Efraim, Manase, Isahxar, kaj Zebulun, ne purigis sin; tamen ili mangxis la Paskon, ne konforme al la preskribo; sed HXizkija pregxis pri ili, dirante:La Eternulo, la bona, pardonu cxiun,
Kompari
19
kiu pretigis sian koron, por turni sin al Dio, la Eternulo, Dio de liaj patroj, kvankam ne konforme al la sankta purigxo.
Kompari
20
Kaj la Eternulo auxskultis HXizkijan kaj pardonis la popolon.
Kompari
21
Kaj la Izraelidoj, kiuj trovigxis en Jerusalem, faris la feston de macoj dum sep tagoj en granda gxojo; kaj cxiutage la Levidoj kaj la pastroj glorkantis al la Eternulo per instrumentoj, difinitaj por glorado de la Eternulo.
Kompari
22
Kaj HXizkija parolis afable al cxiuj Levidoj, kiuj distingigxis en la servado al la Eternulo. Kaj oni mangxis la festan mangxajxon dum sep tagoj, alportante pacoferojn, kaj dankante la Eternulon, Dion de iliaj patroj.
Kompari
23
Kaj la tuta komunumo interkonsiligxe decidis festi aliajn sep tagojn, kaj ili pasigis la sep tagojn en gajeco.
Kompari
24
CXar HXizkija, regxo de Judujo, donis por la popolo mil bovojn kaj sep mil sxafojn, kaj la eminentuloj donis al la popolo mil bovojn kaj dek mil sxafojn; kaj jam tre multaj el la pastroj sin sanktigis.
Kompari
25
Kaj gxojis la tuta komunumo de la Judoj kaj la pastroj kaj la Levidoj, kaj la tuta popolamaso, kiu venis de Izrael, kaj la aligentuloj, kiuj venis el la lando de Izrael kaj kiuj logxis en Judujo.
Kompari
26
Kaj estis granda gxojo en Jerusalem; cxar de la tempo de Salomono, filo de David, regxo de Izrael, ne estis io simila en Jerusalem.
Kompari
27
Kaj levigxis la pastroj kaj la Levidoj kaj benis la popolon; kaj auxskultita estis ilia vocxo, kaj venis ilia pregxo en Lian sanktan logxejon, en la cxielon.
Navigado
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
Agoj
📋 Kopii
📤 Kunhavigi
Bíblia
Início
📖 Bíblia
Livros
Buscar
🔍 Comparar Versículos
Versões
Harpa Cristã
Versículos por Tema
Versículos sobre Amor
Versículos sobre Fé
Versículos sobre Oração
Versículos sobre Esperança
Versículos sobre Perdão
Versículos de Encorajamento
Antigo Testamento
Gênesis
Êxodo
Levítico
Números
Deuteronômio
Josué
Juízes
Rute
1 Samuel
2 Samuel
1 Reis
2 Reis
1 Crônicas
2 Crônicas
Esdras
Neemias
Ester
Jó
Salmos
Provérbios
Eclesiastes
Cânticos
Isaías
Jeremias
Lamentações
Ezequiel
Daniel
Oséias
Joel
Amós
Obadias
Jonas
Miquéias
Naum
Habacuque
Sofonias
Ageu
Zacarias
Malaquias
Novo Testamento
Mateus
Marcos
Lucas
João
Atos
Romanos
1 Coríntios
2 Coríntios
Gálatas
Efésios
Filipenses
Colossenses
1 Tessalonicenses
2 Tessalonicenses
1 Timóteo
2 Timóteo
Tito
Filemom
Hebreus
Tiago
1 Pedro
2 Pedro
1 João
2 João
3 João
Judas
Apocalipse