EUDE
Início
Idiomas
🇧🇷 Português (14)
🇺🇸 English (2)
🇪🇸 Español (1)
🇫🇷 Français (1)
🇩🇪 Deutsch (1)
🇷🇺 Русский (1)
🇨🇳 中文 (2)
🇰🇷 한국어 (1)
🇸🇦 العربية (1)
🇫🇮 Suomi (2)
🇻🇳 Tiếng Việt (1)
🇷🇴 Română (1)
📖 Bíblia
Harpa Cristã
Hejmo
>
Esperanto
>
1 Reĝoj
>
6
1 Reĝoj - 6
Esperanto - 38 versoj
← 5
📚
7 →
Kompari
1
En la jaro kvarcent-okdeka post la eliro de la Izraelidoj el la lando Egipta, en la kvara jaro de la regxado de Salomono, en la monato Ziv, tio estas la dua monato, oni komencis konstrui la domon por la Eternulo.
Kompari
2
Kaj la domo, kiun la regxo Salomono konstruis por la Eternulo, havis la longon de sesdek ulnoj, la largxon de dudek, kaj la alton de tridek ulnoj.
Kompari
3
Kaj la portiko antaux la templo de la domo havis la longon de dudek ulnoj, konforme al la largxo de la domo; dek ulnoj estis gxia largxo antaux la domo.
Kompari
4
Kaj li faris en la domo fenestrojn fermeblajn kaj kovreblajn.
Kompari
5
Kaj li arangxis cxe la muro de la domo galeriojn cxirkaux la muroj de la domo, cxirkaux la templo kaj la plejsanktejo, kaj li faris flankajn cxambrojn cxirkauxe.
Kompari
6
La malsupra galerio havis la largxon de kvin ulnoj, la meza havis la largxon de ses ulnoj, kaj la tria havis la largxon de sep ulnoj; cxar cxirkaux la domo ekstere li faris sxtupajxojn, por ne enfortikigi en la muroj de la domo.
Kompari
7
Kiam la domo estis konstruata, gxi estis konstruata el sxtonoj prete cxirkauxhakitaj; martelo aux hakilo aux ia alia fera instrumento ne estis auxdata en la domo dum gxia konstruado.
Kompari
8
La pordo de la meza galerio estis cxe la dekstra flanko de la domo; kaj per sxtuparo oni povis supreniri en la mezan galerion kaj el la meza en la trian.
Kompari
9
Kaj li konstruis la domon kaj finis gxin, kaj li kovris la domon per traboj kaj tabuloj el cedroj.
Kompari
10
Kaj li konstruis la galeriojn cxirkaux la tuta domo, havantajn la alton de kvin ulnoj; kaj li kovris la domon per cedra ligno.
Kompari
11
Kaj la Eternulo ekparolis al Salomono, dirante:
Kompari
12
Koncerne la domon, kiun vi konstruas:se vi irados laux Miaj legxoj kaj plenumados Miajn instrukciojn kaj observados cxiujn Miajn ordonojn, por agadi laux ili, tiam Mi plenumos Mian promeson pri vi, kiun Mi eldiris al via patro David,
Kompari
13
kaj Mi logxos inter la Izraelidoj kaj ne forlasos Mian popolon Izrael.
Kompari
14
Kaj Salomono konstruis la domon kaj finis gxin.
Kompari
15
Kaj li konstruis la murojn de la domo interne el cedraj tabuloj; de la planko de la domo gxis la plafono li kovris interne per ligno, kaj li kovris la plankon de la domo per cipresaj tabuloj.
Kompari
16
Kaj li konstruis en la distanco de dudek ulnoj de la rando de la domo cedrotabulan muron de la planko gxis la plafono, kaj li konstruis tion interne por interna sanktejo, la plejsanktejo.
Kompari
17
Kvardek ulnojn da longo havis la domo, tio estas la antauxa parto de la templo.
Kompari
18
Sur la cedroj interne de la domo estis skulptitaj tuberoj kaj floroj; cxio estis cedra, oni vidis nenian sxtonon.
Kompari
19
La plejsanktejon li arangxis en la domo por tio, ke oni starigu tie la keston de interligo de la Eternulo.
Kompari
20
La internon de la plejsanktejo, kiu havis la longon de dudek ulnoj, la largxon de dudek ulnoj, kaj la alton de dudek ulnoj, li tegis per pura oro, kaj ankaux la cedran altaron li tegis.
Kompari
21
Kaj Salomono tegis la domon interne per pura oro, kaj li tiris orajn cxenojn antaux la plejsanktejo kaj tegis gxin per oro.
Kompari
22
Kaj la tutan domon li tegis per oro, absolute la tutan domon, kaj la tutan altaron antaux la plejsanktejo li tegis per oro.
Kompari
23
Kaj li faris en la plejsanktejo du kerubojn el oleastra ligno, havantajn la alton de dek ulnoj.
Kompari
24
Kvin ulnojn havis unu flugilo de kerubo, kaj kvin ulnojn la dua flugilo de kerubo; dek ulnoj estis de unu fino de gxiaj flugiloj gxis la dua fino de gxiaj flugiloj.
Kompari
25
Kaj dek ulnojn havis ankaux la dua kerubo; la saman mezuron kaj la saman formon havis ambaux keruboj.
Kompari
26
La alto de unu kerubo estis dek ulnoj, kaj tiel same ankaux de la dua kerubo.
Kompari
27
Kaj li starigis la kerubojn meze de la interna parto de la domo; kaj la flugiloj de la keruboj estis etenditaj, kaj la flugilo de unu kerubo estis altusxanta la muron, kaj la flugilo de la dua kerubo estis altusxanta la duan muron; sed la flugiloj, kiuj estis direktitaj en la mezon de la domo, estis altusxantaj unu la alian.
Kompari
28
Kaj li tegis la kerubojn per oro.
Kompari
29
Kaj sur cxiuj muroj de la domo cxirkauxe li faris skulptitajn figurojn de keruboj, palmoj, kaj floroj, interne kaj ekstere.
Kompari
30
Ankaux la plankon de la domo li kovris per oro interne kaj ekstere.
Kompari
31
CXe la enirejo en la plejsanktejon li faris pordojn el oleastra ligno kun kvinangulaj fostoj.
Kompari
32
Sur du pordoj el oleastra ligno li faris skulptitajn kerubojn kaj palmojn kaj florojn kaj tegis per oro; li tegis per oro la kerubojn kaj la palmojn.
Kompari
33
Ankaux cxe la enirejo en la templon li faris kvarangulajn fostojn el oleastra ligno;
Kompari
34
kaj du pordojn el cipresa ligno; ambaux duonoj de unu pordo estis kunmeteblaj, kaj ambaux duonoj de la dua pordo estis kunmeteblaj.
Kompari
35
Kaj li faris sur ili kerubojn kaj palmojn kaj florojn kaj tegis per oro gxuste laux la skulptajxo.
Kompari
36
Kaj li konstruis la internan korton el tri vicoj da cxirkauxhakitaj sxtonoj kaj el vico da cedraj traboj.
Kompari
37
En la kvara jaro, en la monato Ziv, estis fondita la domo de la Eternulo.
Kompari
38
Kaj en la dek-unua jaro, en la monato Bul, tio estas en la oka monato, la domo estis finita en cxiuj siaj detaloj kaj laux sia tuta plano; li konstruis gxin dum sep jaroj.
Navigado
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31
32
33
34
35
36
37
38
Agoj
📋 Kopii
📤 Kunhavigi
Bíblia
Início
📖 Bíblia
Livros
Buscar
🔍 Comparar Versículos
Versões
Harpa Cristã
Versículos por Tema
Versículos sobre Amor
Versículos sobre Fé
Versículos sobre Oração
Versículos sobre Esperança
Versículos sobre Perdão
Versículos de Encorajamento
Antigo Testamento
Gênesis
Êxodo
Levítico
Números
Deuteronômio
Josué
Juízes
Rute
1 Samuel
2 Samuel
1 Reis
2 Reis
1 Crônicas
2 Crônicas
Esdras
Neemias
Ester
Jó
Salmos
Provérbios
Eclesiastes
Cânticos
Isaías
Jeremias
Lamentações
Ezequiel
Daniel
Oséias
Joel
Amós
Obadias
Jonas
Miquéias
Naum
Habacuque
Sofonias
Ageu
Zacarias
Malaquias
Novo Testamento
Mateus
Marcos
Lucas
João
Atos
Romanos
1 Coríntios
2 Coríntios
Gálatas
Efésios
Filipenses
Colossenses
1 Tessalonicenses
2 Tessalonicenses
1 Timóteo
2 Timóteo
Tito
Filemom
Hebreus
Tiago
1 Pedro
2 Pedro
1 João
2 João
3 João
Judas
Apocalipse