Buscar na Bíblia
Encontre versículos, passagens e textos bíblicos
23 resultado(s) encontrado(s)
(Página 1 de 2)
Buscar na Bíblia: "verdaj" de Esperanto
Song of Solomon 6:11
Mi iris en la nuksarban gxardenon, Por trarigardi la verdajn kreskajxojn de la valo, Por vidi, cxu la vinbertrunko burgxonas, cxu la granatarboj floras.
Revelation 9:4
Kaj estis ordonite al ili, ke ili ne difektu la herbon de la tero, nek ian verdajxon, nek ian arbon, sed nur tiujn homojn, kiuj ne havas sur la frunto la sigelon de Dio.
2 Samuel 23:4
Kaj li estas kiel la lumo de mateno, Kiam levigxas la suno, De mateno sennuba, Kiam post la pluvo Elkreskas la verdajxo el la tero.
2 Kings 4:39
Sed unu el ili eliris sur la kampon, por kolekti verdajxon; kaj li trovis sovagxan volvokreskajxon kaj kolektis de gxi kolocintojn, plenan sian veston. Kaj li venis kaj trancxis ilin en la kaldronon kun la supo, cxar ili ne sciis, kio tio estas.
2 Kings 19:26
Kaj iliaj logxantoj senfortigitaj ektremis kaj kovrigxis per honto; ili farigxis kiel herbo de kampo, kiel malgrava verdajxo, kiel musko sur tegmentoj, kaj kiel sunbruligita greno antaux la spikigxo.
Proverbs 15:17
Pli bona estas mangxo el verdajxo, sed kun amo, Ol grasa bovo, sed kun malamo.
Proverbs 27:25
Aperas herbo, montrigxas verdajxo, Kaj kolektigxas kreskajxoj de la montoj.
Deuteronomy 32:2
Versxigxos kiel pluvo mia instruo, Fluos kiel roso mia parolo, Kiel pluvego sur verdajxon Kaj kiel grandaj gutoj sur herbon.
Exodus 10:15
Kaj ili kovris la tutan suprajxon de la tero, kaj la tero farigxis malluma; kaj ili formangxis la tutan herbon de la kampo, kaj cxiujn arbajn fruktojn, kiujn restigis la hajlo; kaj restis nenia verdajxo sur la arboj aux inter la herboj de la kampo en la tuta lando Egipta.
Job 39:8
La produktajxoj de la montoj estas gxia mangxajxo, Kaj gxi sercxas cxian verdajxon.
Genesis 1:11
Kaj Dio diris: Kreskigu la tero verdajxon, herbon, kiu naskas semon, fruktarbon, kiu donas laux sia speco frukton, kies semo estas en gxi mem, sur la tero; kaj farigxis tiel.
Genesis 1:12
Kaj la tero elkreskigis verdajxon, herbon, kiu naskas semon laux sia speco, kaj arbon, kiu donas frukton, kies semo estas en gxi mem laux sia speco. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona.
Genesis 30:37
Kaj Jakob prenis al si bastonojn el verdaj poploj, migdalarboj, kaj platanarboj, kaj sensxeligis sur ili blankajn striojn tiamaniere, ke la blankajxo sur la bastonoj elmontrigxis.
Jeremiah 14:5
Ecx cervino, naskinta sur la kampo, forlasas sian idon, cxar ne ekzistas verdajxo.
Jeremiah 17:2
Iliaj filoj bone memoras iliajn altarojn kaj iliajn sanktajn stangojn cxe la verdaj arboj sur la altaj montetoj.
Jeremiah 17:8
Li estos kiel arbo, plantita cxe akvo kaj etendanta siajn radikojn al torento; gxi ne timas, kiam venas varmego; gxiaj folioj restas verdaj, kaj en tempo de sekeco gxi ne zorgas kaj ne cxesas doni fruktojn.
Isaiah 15:6
CXar la akvo de Nimrim sekforigxis, cxar sekigxis la herbo, malaperis kreskajxoj, verdajxo jam ne ekzistas.
Isaiah 27:6
En la estonteco Jakob enradikigxos; Izrael ekfloros kaj ellasos verdajn brancxojn; kaj ili plenigos la mondon per fruktoj.
Isaiah 37:27
Kaj iliaj logxantoj senfortigitaj ektremis kaj kovrigxis per honto; ili farigxis kiel herbo de kampo, kiel malgrava verdajxo, kiel musko sur tegmentoj, kaj kiel sunbruligita greno antaux la spikigxo.
Isaiah 42:15
Mi dezertigos montojn kaj montetojn, kaj ilian tutan verdajxon Mi elsekigos; Mi faros la riverojn insuloj, kaj la lagojn Mi elsekigos.
Página 1 de 2
Próximo →