Buscar na Bíblia
Encontre versículos, passagens e textos bíblicos
43 resultado(s) encontrado(s)
(Página 1 de 3)
Buscar na Bíblia: "sanktigis" de Esperanto
Nehemiah 3:1
Kaj levigxis la cxefpastro Eljasxib, kaj liaj fratoj, la pastroj, kaj konstruis la Pordegon de SXafoj; ili sanktigis gxin kaj starigis gxiajn pordojn, ili sanktigis gxis la turo Mea, gxis la turo HXananel.
1 Kings 8:64
En tiu tago la regxo sanktigis la mezon de la korto, kiu estis antaux la domo de la Eternulo; cxar li faris tie la bruloferon kaj la farunoferon kaj alportis ofere la sebon de la pacoferoj; cxar la kupra altaro, kiu estis antaux la Eternulo, estis tro malgranda, por doni lokon al la brulofero kaj la farunofero kaj la sebo de la pacoferoj.
1 Kings 9:3
Kaj la Eternulo diris al li:Mi auxdis vian pregxon kaj vian petegon, kiun vi faris antaux Mi; Mi sanktigis cxi tiun domon, kiun vi konstruis, por ke Mi metu tien Mian nomon por eterne; kaj Miaj okuloj kaj Mia koro estos tie cxiam.
1 Kings 9:7
tiam Mi ekstermos Izraelon de la lando, kiun Mi donis al li; kaj cxi tiun domon, kiun Mi sanktigis por Mia nomo, Mi forpusxos de antaux Mia vizagxo; kaj Izrael farigxos proverbo kaj moko inter cxiuj popoloj.
2 Kings 12:18
Tiam Jehoasx, regxo de Judujo, prenis la tutan sanktigitajxon, kiun sanktigis Jehosxafat kaj Jehoram kaj Ahxazja, liaj patroj, regxoj de Judujo, kaj tion, kion li mem sanktigis, kaj la tutan oron, kiu trovigxis en la trezorejoj de la domo de la Eternulo kaj de la regxa domo, kaj li sendis tion al HXazael, regxo de Sirio, kaj cxi tiu foriris de Jerusalem.
Leviticus 8:10
Kaj Moseo prenis la sanktan oleon, kaj sanktoleis la tabernaklon, kaj cxion, kio estis en gxi, kaj li sanktigis ilin.
Leviticus 8:15
Kaj Moseo gxin bucxis, kaj li prenis iom el la sango kaj metis per sia fingro sur la kornojn de la altaro cxirkauxe kaj pekliberigis la altaron; kaj la ceteran sangon li elversxis cxe la bazo de la altaro, kaj sanktigis cxi tiun, por pekliberigi gxin.
Leviticus 8:30
Kaj Moseo prenis iom el la sankta oleo, kaj el la sango, kiu estis sur la altaro, kaj aspergis Aaronon, liajn vestojn, liajn filojn, kaj la vestojn de liaj filoj kune kun li; kaj li sanktigis Aaronon, liajn vestojn, liajn filojn, kaj la vestojn de liaj filoj kune kun li.
1 Chronicles 15:14
Kaj sanktigis sin la pastroj kaj la Levidoj, por porti la keston de la Eternulo, Dio de Izrael.
1 Chronicles 26:26
CXi tiu SXelomit kaj liaj fratoj estis super cxiuj trezoroj de la sanktajxoj, kiujn sanktigis la regxo David, la cxefoj de patrodomoj, la milestroj, kaj la centestroj, kaj la militestroj.
1 Chronicles 26:28
Ankaux cxio, kion sanktigis la antauxvidisto Samuel, kaj Saul, filo de Kisx, kaj Abner, filo de Ner, kaj Joab, filo de Ceruja, cxio sanktigita estis sub la gardado de SXelomit kaj liaj fratoj.
1 Samuel 16:5
Kaj li respondis:En paco; mi venis, por bucxoferi al la Eternulo; sanktigu vin, kaj venu kun mi por la bucxofero. Kaj li sanktigis Jisxajon kaj liajn filojn, kaj invitis ilin al la ofero.
2 Chronicles 7:7
Kaj Salomono sanktigis la mezon de la korto, kiu estis antaux la domo de la Eternulo; cxar li faris tie la bruloferojn kaj alportis ofere la sebon de la pacoferoj; cxar la kupra altaro, kiun Salomono faris, ne povis plene loki sur si la bruloferon, la farunoferon, kaj la sebon.
2 Chronicles 7:16
Nun Mi elektis kaj sanktigis cxi tiun domon, por ke Mia nomo estu tie eterne; kaj Miaj okuloj kaj Mia koro estos tie cxiutempe.
2 Chronicles 7:20
tiam Mi elsxiros ilin el Mia lando, kiun Mi donis al ili; kaj cxi tiun domon, kiun Mi sanktigis por Mia nomo, Mi forpusxos de antaux Mia vizagxo, kaj Mi faros gxin proverbo kaj mokatajxo inter cxiuj popoloj.
2 Chronicles 29:15
Kaj ili kolektis siajn fratojn kaj sanktigis sin; kaj ili eniris, laux la ordono de la regxo, konforme al la vortoj de la Eternulo, por purigi la domon de la Eternulo.
2 Chronicles 29:17
Ili komencis la sanktigadon en la unua tago de la unua monato, kaj en la oka tago de la monato ili eniris en la portikon de la Eternulo; ili sanktigis la domon de la Eternulo dum ok tagoj, kaj en la dek-sesa tago de la unua monato ili finis.
2 Chronicles 29:19
kaj cxiujn vazojn, kiujn la regxo Ahxaz dum sia regxado malpurigis per siaj krimoj, ni pretigis kaj sanktigis, kaj jen ili estas antaux la altaro de la Eternulo.
2 Chronicles 29:34
Sed la nombro de la pastroj estis tro malgranda, kaj ili ne povis senfeligi cxiujn bruloferojn; tial helpis al ili iliaj fratoj, la Levidoj, gxis la laboro estis finita kaj gxis la pastroj sin sanktigis; cxar la Levidoj estis pli fervoraj en la sinsanktigado, ol la pastroj.
2 Chronicles 30:3
cxar ili ne povis fari gxin en tiu tempo pro tio, ke la pastroj ne sanktigis sin en suficxa nombro kaj la popolo ne kolektigxis en Jerusalem.
Página 1 de 3
Próximo →