Buscar na Bíblia
Encontre versículos, passagens e textos bíblicos
11 resultado(s) encontrado(s)
Buscar na Bíblia: "bucxas" de Esperanto
Hosea 8:13
La oferojn, donacatajn al Mi, ili bucxas nur pro viando, por gxin mangxi; la Eternulo ne deziras ilin; nun Li rememoros iliajn malbonagojn kaj punos iliajn pekojn; ili revenos en Egiptujon.
Hosea 13:2
Nun ili ankoraux pli pekas; ili faris al si el sia argxento statuojn, idolojn laux sia kompreno, kiuj estas ja cxiuj faritajxo de forgxistoj; ili parolas pri ili:Tiuj, kiuj oferbucxas homojn, povas kisi la bovidojn.
Leviticus 4:33
Kaj li metu sian manon sur la kapon de la propeka ofero, kaj bucxu gxin kiel propekan oferon sur la loko, kie oni bucxas bruloferon.
Leviticus 14:13
Kaj li bucxos la sxafidon sur la loko, sur kiu oni bucxas pekoferon kaj bruloferon, sur la sankta loko; cxar, kiel la pekofero, la kulpofero apartenas al la pastro; gxi estas plejsanktajxo.
Deuteronomy 33:19
La popolojn ili vokas sur la monton; Tie ili oferbucxas oferojn de justeco; CXar ili nutras sin per la ricxajxo de la maro, Kaj per trezoroj, kasxitaj en la sablo.
Ezekiel 34:3
La grasajxon vi mangxas, per la lano vi vin vestas, la grasigitan sxafon vi bucxas; sed la sxafojn vi ne pasxtas.
Isaiah 22:13
Jen estas gxojo kaj gajeco:oni mortigas bovojn, bucxas sxafojn; oni mangxas viandon kaj trinkas vinon, dirante:Ni mangxu kaj trinku, cxar morgaux ni mortos.
Isaiah 57:5
kiuj varmigxas en la arbaretoj, sub cxiu verdbrancxa arbo; kiuj bucxas la infanojn en la valoj, sub la elstarantaj rokoj?
Isaiah 65:3
al popolo, kiu konstante indignigas Min antaux Mia vizagxo; al homoj, kiuj bucxas oferojn en gxardenoj kaj incensas sur brikoj;
Isaiah 66:3
Unu bucxas bovon, alia mortigas homon; unu bucxoferas sxafidon, alia rompas la kolon al hundo; unu alportas farunoferon, alia sangon de porko; unu incensas olibanon, alia pregxas al idolo. Sed kiel ili elektis al si siajn vojojn kaj ilia animo gxuas ilian abomenindajxon,
Psalms 94:6
Vidvinon kaj fremdulon ili mortigas, Kaj orfojn ili bucxas.