Buscar na Bíblia
Encontre versículos, passagens e textos bíblicos
13 resultado(s) encontrado(s)
Buscar na Bíblia: "Mefibosxet" de Esperanto
2 Samuel 4:4
De Jonatan, filo de Saul, restis filo, kiu havis malsanajn piedojn. Li havis la agxon de kvin jaroj, kiam venis la sciigo pri Saul kaj Jonatan el Jizreel; kiam lia vartistino prenis lin kaj ekkuris, kaj sxi rapidis forkuri, li falis kaj farigxis lama. Lia nomo estis Mefibosxet.
2 Samuel 9:6
Kaj venis Mefibosxet, filo de Jonatan, filo de Saul, al David, kaj jxetis sin vizagxaltere kaj adorklinigxis. Kaj David diris:Mefibosxet! Kaj tiu diris:Jen mi estas, via sklavo.
2 Samuel 9:10
prilaboradu do por li la teron, vi kaj viaj filoj kaj viaj servantoj, kaj rikoltadu, por ke la filo de via sinjoro havu panon por mangxado; sed Mefibosxet, filo de via sinjoro, mangxados cxiam cxe mia tablo. Kaj Ciba havis dek kvin filojn kaj dudek servantojn.
2 Samuel 9:11
Kaj Ciba diris al la regxo:CXion, kion mia sinjoro la regxo ordonas al sia sklavo, via sklavo faros. Kaj Mefibosxet mangxados cxe mia tablo egale al la filoj de la regxo.
2 Samuel 9:12
Mefibosxet havis malgrandan filon, kies nomo estis Mihxa. Kaj cxiuj, kiuj logxis en la domo de Ciba, estis servantoj al Mefibosxet.
2 Samuel 9:13
Kaj Mefibosxet logxis en Jerusalem, cxar li cxiam mangxadis cxe la tablo de la regxo. Kaj li estis lama je siaj ambaux piedoj.
2 Samuel 16:1
Kiam David iom malsupreniris de la supro, jen venis al li renkonte Ciba, la servanto de Mefibosxet, kun paro da selitaj azenoj, sur kiuj estis ducent panoj kaj cent sekvinberaj kukoj kaj cent sekigitaj fruktoj kaj felsako kun vino.
2 Samuel 16:4
Tiam la regxo diris al Ciba:Nun al vi apartenu cxio, kion havas Mefibosxet. Kaj Ciba diris:Mi adorklinigxas; mi akiru vian favoron, mia sinjoro, ho regxo.
2 Samuel 19:24
Ankaux Mefibosxet, ido de Saul, iris renkonte al la regxo. Li ne ordigis siajn piedojn kaj ne ordigis sian barbon kaj ne lavis siajn vestojn, de post la tago, kiam la regxo foriris, gxis la tago, kiam li bonfarte revenis.
2 Samuel 19:25
Kiam li venis Jerusalemon renkonte al la regxo, la regxo diris al li:Kial vi ne iris kun mi, Mefibosxet?
2 Samuel 19:30
Sed Mefibosxet diris al la regxo:Li prenu ecx cxion, post kiam mia sinjoro la regxo venis bonfarte en sian domon.
2 Samuel 21:7
Sed la regxo indulgis Mefibosxeton, filon de Jonatan, filo de Saul, pro la jxuro antaux la Eternulo, kiu ekzistis inter ili, inter David kaj Jonatan, filo de Saul.
2 Samuel 21:8
Kaj la regxo prenis Armonin kaj Mefibosxeton, la du filojn de Ricpa, filino de Aja, kiujn sxi naskis al Saul, kaj la kvin filojn de Mihxal, filino de Saul, kiujn sxi naskis al Adriel, filo de Barzilaj, la Mehxolatano.