Buscar na Bíblia
Encontre versículos, passagens e textos bíblicos
188 resultado(s) encontrado(s)
(Página 8 de 10)
Buscar na Bíblia: "Brutoj" de Esperanto
Genesis 7:21
Kaj pereis cxiu karno, kiu movigxas sur la tero, la birdoj kaj la brutoj kaj la bestoj, kaj cxiuj rampajxoj, kiuj rampas sur la tero, kaj cxiuj homoj.
Genesis 7:23
Kaj ekstermigxis cxiuj ekzistajxoj, kiuj estis sur la tero, de homo gxis brutoj kaj rampajxoj kaj birdoj de la cxielo; ili ekstermigxis de sur la tero; kaj restis nur Noa kaj kio estis kun li en la arkeo.
Genesis 8:1
Kaj Dio rememoris Noan, kaj cxiujn bestojn kaj cxiujn brutojn, kiuj estis kun li en la arkeo; kaj Dio venigis venton sur la teron, kaj la akvo kvietigxis.
Genesis 8:17
cxiujn bestojn, kiuj estas kun vi, el cxiu karno, el la birdoj kaj brutoj, kaj el cxiuj rampajxoj, kiuj rampas sur la tero, elirigu kune kun vi; kaj ili movigxu sur la tero kaj fruktu kaj multigxu sur la tero.
Genesis 8:20
Kaj Noa konstruis altaron al la Eternulo, kaj li prenis el cxiuj puraj brutoj kaj el cxiuj puraj birdoj kaj oferis bruloferojn sur la altaro.
Genesis 9:10
kaj kun cxiu viva ekzistajxo, kiu estas kun vi, el birdoj, el brutoj, kaj el cxiuj bestoj de la tero kun vi, el cxiuj, kiuj eliris el la arkeo, kun cxiuj bestoj de la tero.
Genesis 26:14
Kaj li havis tre multe da brutoj malgrandaj kaj brutoj grandaj kaj grandan servistaron; kaj la Filisxtoj enviis lin.
Genesis 30:40
Kaj la sxafidojn Jakob apartigis, kaj li turnis la vizagxojn de la brutoj kontraux la striitajn kaj kontraux la nigrajn brutojn de Laban; sed siajn brutarojn li apartigis kaj ne almiksis ilin al la brutoj de Laban.
Genesis 30:41
CXiufoje, kiam pasiigxis brutoj fortaj, Jakob metis la bastonojn en la kanalojn antaux la okuloj de la brutoj, por ke ili pasiigxu antaux la bastonoj;
Genesis 30:42
sed kiam la brutoj estis malfortaj, li ne metis. Tiamaniere la malfortaj farigxis apartenajxo de Laban, kaj la fortaj farigxis apartenajxo de Jakob.
Genesis 30:43
Kaj tiu homo farigxis eksterordinare ricxa, kaj li havis multe da brutoj kaj sklavinojn kaj sklavojn kaj kamelojn kaj azenojn.
Genesis 31:8
Kiam li diris: Mikskoloraj estu via rekompenco-cxiuj brutoj naskis idojn mikskolorajn; kaj kiam li diris: Striitaj estu via rekompenco-cxiuj brutoj naskis striitajn.
Genesis 31:9
Tiamaniere Dio forprenis la brutojn de via patro kaj donis al mi.
Genesis 31:10
En la tempo, kiam la brutoj pasiigxis, mi levis miajn okulojn kaj vidis en songxo, ke la virbestoj, kiuj levigxis sur la brutojn, estas striitaj, mikskoloraj, kaj makulitaj.
Genesis 31:12
Kaj li diris: Levu viajn okulojn kaj vidu: cxiuj virbestoj, kiuj levigxis sur la brutojn, estas striitaj, mikskoloraj, kaj makulitaj, cxar Mi vidis cxion, kion Laban faras al vi.
Genesis 31:41
Tiaj estis la dudek jaroj, dum kiuj mi servis vin en via domo, dek kvar jarojn pro viaj du filinoj kaj ses jarojn pro viaj brutoj; kaj vi sxangxis mian laborpagon dekfoje.
Genesis 31:43
Tiam Laban respondis kaj diris al Jakob: La filinoj estas miaj filinoj, kaj la infanoj estas miaj infanoj, kaj la brutoj estas miaj brutoj, kaj cxio, kion vi vidas, estas mia; sed kion mi povas fari hodiaux al miaj filinoj, kaj al iliaj infanoj, kiujn ili naskis?
Genesis 33:14
Mia sinjoro iru antaux sia sklavo, kaj mi kondukos malrapide, kiel iros la brutoj, kiuj estas antaux mi, kaj kiel iros la infanoj, gxis mi venos al mia sinjoro en Seir.
Genesis 33:17
Kaj Jakob ekiris al Sukot kaj konstruis al si domon, kaj por siaj brutoj li faris kabanojn; tial la loko ricevis la nomon Sukot.