Buscar na Bíblia
Encontre versículos, passagens e textos bíblicos
246 resultado(s) encontrado(s)
(Página 11 de 13)
Buscar na Bíblia: "Plenumi" de Esperanto
Ezekiel 12:25
CXar Mi, la Eternulo, parolas; kaj vorto, kiun Mi parolas, plenumigxos, ne plu estos prokrastata; en via tempo, ho domo malobeema, Mi parolas vorton, kaj Mi gxin plenumos, diras la Sinjoro, la Eternulo.
Ezekiel 12:28
Tial diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Neniu el Miaj vortoj plu prokrastigxos; vorto, kiun Mi diros, plenumigxos, diras la Sinjoro, la Eternulo.
Ezekiel 13:6
Ilia vizio estas senenhava, ilia antauxdiro estas mensogo. Ili diras:La Eternulo diris-sed la Eternulo ilin ne sendis; kaj ili asertas, ke ilia vorto plenumigxos.
Ezekiel 18:9
sekvas Miajn legxojn kaj observas Miajn ordonojn, por plenumi ilin gxuste:tiu estas virtulo, kaj li certe vivos, diras la Sinjoro, la Eternulo.
Ezekiel 18:19
Vi diros:Kial filo ne estas punata pro la malbonagoj de la patro? La filo agis gxuste kaj juste, observis cxiujn Miajn legxojn kaj plenumis ilin; tial li nepre vivos.
Ezekiel 20:21
Sed la infanoj malobeis Min:Miajn legxojn ili ne sekvis, ili ne observis kaj ne plenumis Miajn decidojn, per kies plenumado homo vivas, malsanktigis Miajn sabatojn. Kaj Mi intencis elversxi Mian koleron sur ilin, kontentigi Mian indignon sur ili en la dezerto.
Ezekiel 20:24
pro tio, ke ili ne plenumis Miajn decidojn, malsxatis Miajn legxojn, malsanktigis Miajn sabatojn, kaj direktis siajn okulojn al la idoloj de siaj patroj.
Ezekiel 21:7
Kaj kiam ili demandos vin, pro kio vi gxemas, respondu:Pro la sciigo, kiu venis, kaj de kiu cxiu koro disfandigxos, cxiuj manoj senfortigxos, cxiu spirito senkuragxigxos, kaj cxiuj genuoj farigxos kiel akvo; jen tio venas kaj plenumigxos, diras la Sinjoro, la Eternulo.
Ezekiel 33:33
Sed kiam plenumigxos tio, kio devas plenumigxi, tiam ili ekscios, ke profeto estis meze de ili.
Ezekiel 39:8
Jen tio venos kaj plenumigxos, diras la Sinjoro, la Eternulo; tio estos la tempo, pri kiu Mi parolis.
Genesis 41:32
Kaj se la songxo dufoje ripetigxis al Faraono, tio montras, ke la afero estas firme decidita de Dio, kaj Dio rapidos plenumi tion.
Jeremiah 1:12
Kaj la Eternulo diris al mi:Vi vidis bone; cxar Mi maldormos pri Mia vorto, por plenumi gxin.
Jeremiah 11:5
por ke plenumigxu la jxuro, kiun Mi jxuris al viaj patroj, ke Mi donos al ili landon, kie fluas lakto kaj mielo, kiel tio estas nun. Kaj mi respondis kaj diris:Tiel estu, ho Eternulo.
Jeremiah 11:8
Sed ili ne auxskultis kaj ne alklinis sian orelon, cxiu sekvis la obstinecon de sia malbona koro; kaj tial Mi venigis sur ilin cxion, kio estas dirita en cxi tiu interligo, kiun Mi ordonis plenumi, sed kiun ili ne plenumis.
Jeremiah 17:15
Jen ili diras al mi:Kie estas la vorto de la Eternulo? gxi plenumigxu.
Jeremiah 23:20
Ne kvietigxos la kolero de la Eternulo, gxis Li estos farinta kaj gxis Li estos plenuminta la intencojn de Sia koro; en la tempo estonta vi tion komprenos.
Jeremiah 28:9
Se profeto antauxdiris pacon, tiam post la plenumigxo de la vorto de la profeto oni ekkonis lin kiel profeton, kiun vere sendis la Eternulo.
Jeremiah 30:24
Ne kvietigxos la flama kolero de la Eternulo, gxis Li estos farinta kaj gxis Li estos plenuminta la intencojn de Sia koro; en la tempo estonta vi tion komprenos.
Jeremiah 34:18
Kaj Mi transdonos la homojn, kiuj malobeis Mian interligon, kiuj ne plenumis la vortojn de la interligo, kiun ili faris antaux Mi, kiam ili dishakis la bovidon en du partojn kaj trairis tra la dishakitaj partoj:
Jeremiah 35:16
La filoj de Jonadab, filo de Rehxab, plenumis la ordonon de sia patro, kiun li donis al ili; sed cxi tiu popolo ne obeis Min.