Buscar na Bíblia
Encontre versículos, passagens e textos bíblicos
9 resultado(s) encontrado(s)
Buscar na Bíblia: "velkos" de Esperanto
James 1:11
CXar la suno levigxas kun la brulvento kaj sekigas la herbon, kaj gxia floro falas, kaj la gracio de gxia formo pereas; tiel ankaux la ricxulo velkos en siaj vojoj.
Ezekiel 17:9
Diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:CXu gxi havos sukceson? oni ja elsxiros gxiajn radikojn, oni desxiros gxiajn fruktojn, kaj gxi velkos; cxiuj gxiaj elkreskintaj folioj velkos, kaj oni ne bezonos grandan forton kaj multon da homoj, por desxiri gxin de gxiaj radikoj.
Ezekiel 17:10
Kaj jen, kvankam gxi estas plantita, cxu gxi havos sukceson? cxu gxi ne tute forvelkos, kiam la orienta vento gxin tusxos? gxi forvelkos sur la bedoj, kie gxi kreskis.
Ezekiel 47:12
Kaj apud la torento sur ambaux bordoj kreskos cxiaspecaj mangxajxdonantaj arboj; ne velkos iliaj folioj, kaj ne forfinigxos iliaj fruktoj; cxiumonate ili donos novajn fruktojn, cxar la akvo por ili fluas el la sanktejo; kaj iliaj fruktoj estos uzataj kiel mangxajxo, kaj iliaj folioj kiel kuracilo.
Jeremiah 8:13
Mi plene sxirkolektos ilin, diras la Eternulo; ne restos beroj sur la vinberbrancxo nek figoj sur la figarbo, kaj la folioj forvelkos, kaj Mi donos al ili plenan pereon.
Jeremiah 12:4
Kiel longe Vi tenos la landon en malgxojo kaj la herbo sur cxiuj kampoj velkos? Brutoj kaj birdoj pereas pro la malboneco de gxiaj logxantoj, kiuj diras:Li ne scias, kio estos al ni.
Isaiah 19:6
Kaj senhavigxos la riveroj, elcxerpigxos kaj sekigxos la kanaloj de Egiptujo, kano kaj junko velkos.
Isaiah 19:7
La herbejoj apudakvaj, super la akvo mem, kaj cxio semita apud la akvo velkos, sekigxos, kaj malaperos.
Isaiah 34:4
Kaj velkos la tuta estajxaro de la cxielo, kaj la cxielo kuneruligxos kiel skribrulajxo; kaj gxia tuta estajxaro defalos, kiel defalas folio de vinberbrancxo kaj velkintajxo de figarbo.