Buscar na Bíblia
Encontre versículos, passagens e textos bíblicos
6 resultado(s) encontrado(s)
Buscar na Bíblia: "subteran" de Esperanto
Ezekiel 26:20
tiam Mi mallevos vin al tiuj, kiuj iris en la tombon, al la popolo eterna, kaj Mi pusxos vin en la profundon subteran, en la eternan dezerton, al tiuj, kiuj iris en la tombon, por ke vi ne plu estu logxata; tiam Mi restarigos belecon sur la tero de la vivantoj.
Ezekiel 31:14
por ke neniu el la arboj apudakvaj fierigxu pri sia alteco, nek levu sian supron inter la nubojn, kaj por ke neniu akvonutrata arbo levigxu super ilin; cxar cxiuj ili estas destinitaj al la morto, en la profundon subteran, kune kun la homoj, kiuj iris en la tombon.
Ezekiel 31:18
Al kiu el la arboj de Eden vi estis simila per majesto kaj grandeco? tamen kune kun la arboj de Eden vi estos jxetita en la profundon subteran; kaj vi kusxos meze de necirkumciditoj kune kun tiuj, kiuj mortis de glavo. Tio estas dirita pri Faraono kaj pri lia tuta granda popolo, diras la Sinjoro, la Eternulo.
Ezekiel 32:18
Ho filo de homo, priploru la popolon de Egiptujo, kaj pusxu gxin kaj la filinojn de potencaj nacioj en la profundon subteran kune kun tiuj, kiuj iris en la tombon.
Ezekiel 32:24
Tie estas Elam kaj gxia tuta homomulto, cxirkauxe estas gxiaj tomboj; cxiuj ili estas mortigitoj, kiuj falis de glavo kaj necirkumcidite malsupreniris en la profundon subteran, la samaj, kiuj jxetadis cxirkaux si teruron sur la tero de la vivantoj; ili portis sian honton kune kun tiuj, kiuj iris en la tombon.
Psalms 63:9
Kaj tiuj, kiuj penas pereigi mian animon, Iros en la profundon subteran.