Buscar na Bíblia
Encontre versículos, passagens e textos bíblicos
194 resultado(s) encontrado(s)
(Página 1 de 10)
Buscar na Bíblia: "sagxulo" de Esperanto
Obadiah 1:8
En tiu tempo, diras la Eternulo, Mi pereigos ja la sagxulojn cxe Edom kaj la prudenton sur la monto de Esav.
Micah 6:9
La vocxo de la Eternulo vokas al la urbo, kaj sagxuloj timas Vian nomon. Humiligxu antaux la puno, kaj antaux Tiu, kiu gxin destinis.
Amos 5:13
Tial la sagxulo silentas en cxi tiu tempo, cxar gxi estas tempo malbona.
Esther 1:13
Kaj la regxo diris al la sagxuloj kompetentaj pri la cirkonstancoj (cxar la aferoj de la regxo estis ordinare farataj post konsiligxo kun cxiuj konantoj de legxo kaj juro;
Esther 6:13
Haman rakontis al sia edzino Zeresx kaj al cxiuj siaj amikoj cxion, kio okazis al li. Kaj diris al li liaj sagxuloj kaj lia edzino Zeresx:Se el la gento de la Judoj estas Mordehxaj, antaux kiu vi komencis fali, vi nenion povas fari kontraux li, sed vi plue falos antaux li.
Ecclesiastes 2:14
La sagxulo havas siajn okulojn en la kapo, kaj la malsagxulo iras en mallumo; sed mi ankaux eksciis, ke unu sorto atingas ilin cxiujn.
Ecclesiastes 2:15
Kaj mi diris en mia koro:Ankaux min atingos tia sama sorto, kiel la malsagxulon; por kio do mi estis pli sagxa? Kaj mi diris en mia koro, ke ankaux cxi tio estas vantajxo.
Ecclesiastes 2:16
CXar pri la sagxulo ne restos memoro eterne tiel same, kiel pri la malsagxulo; en la tempoj estontaj cxio estos forgesita. Kaj ho ve, mortas sagxulo egale kiel malsagxulo!
Ecclesiastes 4:5
Malsagxulo kunmetas siajn manojn, kaj formangxas sian korpon.
Ecclesiastes 5:1
Gardu vian piedon, kiam vi iros en la domon de Dio, kaj estu preta pli por auxskultado, ol por oferdonado de malsagxuloj; cxar ili ne scias, ke ili agas malbone.
Ecclesiastes 5:3
CXar songxo prezentigxas per multe da agado, kaj parolo de malsagxulo konsistas el multe da vortoj.
Ecclesiastes 5:4
Kiam vi faros promeson al Dio, ne prokrastu gxin plenumi; cxar malagrablaj al Li estas malsagxuloj:kion vi promesis, tion plenumu.
Ecclesiastes 6:8
Kaj kian superecon havas la sagxulo antaux malsagxulo, la inteligenta malricxulo antaux aliaj vivaj estajxoj?
Ecclesiastes 7:4
La koro de sagxuloj estas en domo de funebro, kaj la koro de malsagxuloj en domo de gxojo.
Ecclesiastes 7:5
Pli bone estas auxskulti riprocxon de sagxulo, ol auxskulti kanton de malsagxuloj.
Ecclesiastes 7:6
CXar simila al la kraketado de dornoj sub poto estas la ridado de la malsagxuloj; kaj vantajxo gxi estas.
Ecclesiastes 7:7
CXar perforteco forprenas la sagxon de sagxulo, kaj la prudenton malbonigas donaco.
Ecclesiastes 7:9
Ne rapidu koleri en via spirito; cxar koleremeco logxas en la brusto de malsagxuloj.
Ecclesiastes 7:19
La sagxeco faras la sagxulon pli forta, ol dek potenculoj en la urbo.
Ecclesiastes 8:1
Kiu estas simila al sagxulo? kaj kiu komprenas la sencon de la aferoj? Sagxeco de homo lumigas lian vizagxon, kaj la maldelikateco de lia vizagxo sxangxigxas.
Página 1 de 10
Próximo →