Buscar na Bíblia
Encontre versículos, passagens e textos bíblicos
22 resultado(s) encontrado(s)
(Página 1 de 2)
Buscar na Bíblia: "premata" de Esperanto
Micah 7:10
Kaj tion vidos mia malamikino, kaj honto sxin kovros pro tio, ke sxi diris al mi:Kie estas la Eternulo, via Dio? Miaj okuloj sxin rigardos tiam, kiam sxi estos piedpremata, kiel koto sur la stratoj.
Daniel 8:13
Kaj mi auxdis unu sanktulon, kiu parolis, kaj tiu sanktulo diris al iu, kiu demandis:GXis kiam havos forton la profetajxo pri la cxiutagaj oferoj kaj pri la terura peko, ke la sanktejo kaj la armeo estos piedpremataj?
2 Corinthians 8:13
CXar mi diras tion, ne por ke aliaj estu faciligataj kaj vi premataj,
Hosea 5:11
Efraim estas premata, frapita de la jugxo; cxar li memvole sekvis homan ordonon.
Judges 2:15
Kien ajn ili iris, la mano de la Eternulo estis kontraux ili por malbono, kiel la Eternulo diris kaj kiel la Eternulo jxuris al ili; kaj ili estis tre premataj.
Judges 10:9
Kaj la Amonidoj transiris Jordanon, por militi ankaux kontraux Jehuda kaj Benjamen kaj la domo de Efraim; kaj Izrael estis tre premata.
Luke 9:32
Sed Petro, kaj tiuj, kiuj estis kun li, estis subpremataj de dormo; sed vekigxinte, ili vidis lian gloron, kaj la du virojn, kiuj staris kun li.
Luke 21:24
Kaj ili falos per trancxrando de glavo, kaj forkaptigxos en cxiujn naciojn; kaj Jerusalem estos piedpremata de la nacianoj, gxis plenumigxos la tempoj de la nacianoj.
2 Kings 13:7
Al Jehoahxaz ne restis pli ol kvindek rajdistoj kaj dek cxaroj kaj dek mil piedirantoj; cxar la regxo de Sirio pereigis ilin kaj faris ilin kiel polvo piedpremata.
Acts 18:5
Kiam do Silas kaj Timoteo alvenis el Makedonujo, Pauxlo estis premata per la predikado, atestante al la Judoj, ke Jesuo estas la Kristo.
Acts 27:18
Kaj kiam ni estis treege premataj de la ventego, la sekvantan tagon ili komencis eljxetadon;
1 Chronicles 21:12
aux dum tri jaroj estos malsato en la lando; aux dum tri monatoj vi estos premata de viaj kontrauxuloj kaj vin atingos la glavo de viaj malamikoj; aux dum tri tagoj regos en la lando la glavo de la Eternulo kaj pesto, kaj angxelo de la Eternulo ekstermados en cxiuj regionoj de Izrael. Pripensu do nun, kion mi respondu al mia Sendinto.
1 Samuel 22:2
Kaj kolektigxis al li cxiuj viroj premataj, sxulduloj, afliktitoj, kaj li farigxis ilia estro; ili estis kun li cxirkaux kvarcent viroj.
Deuteronomy 28:29
Kaj vi palpados en tagmezo, kiel palpas blindulo en mallumo, kaj vi ne sukcesos sur viaj vojoj; kaj vi estos premata kaj prirabata cxiutage, kaj neniu vin helpos.
Deuteronomy 28:33
La fruktojn de via tero kaj vian tutan laboron mangxos popolo, kiun vi ne konis; kaj vi estos nur premata kaj turmentata en cxiu tempo.
Job 20:22
Malgraux lia abundeco, li estos premata; CXiaspecaj suferoj trafos lin.
Isaiah 5:5
Nun mi sciigos al vi, kion mi faros al mia vinbergxardeno:forigita estos gxia barilo, kaj gxi estos ruinigata, gxiaj muroj estos disjxetitaj, kaj gxi estos piedpremata.
Isaiah 8:21
Ili irados sur gxi premataj kaj malsataj; kaj kiam ili estos malsataj, ili koleros kaj insultos sian regxon kaj sian Dion, kaj rigardos supren.
Isaiah 9:1
Sed ne restos la mallumo super tiuj, kiuj estas premataj:kiel la antauxa tempo humiligis la landon de Zebulun kaj la landon de Naftali, la sekvonta tempo glorigos la apudmaran vojon, la transan flankon de Jordan, la Galileon de la nacioj.
Isaiah 14:19
sed vi estas forjxetita el via tombo, kiel malsxatata brancxo, kovrita de mortigitoj, trapikitaj per glavo, jxetitaj malsupren en kavon, kiel kadavro piedpremata.
Página 1 de 2
Próximo →