Buscar na Bíblia
Encontre versículos, passagens e textos bíblicos
177 resultado(s) encontrado(s)
(Página 1 de 9)
Buscar na Bíblia: "montoj" de Esperanto
Haggai 1:11
Kaj Mi alvokis sekecon sur la teron, sur la montojn, sur la grenon, sur la moston, sur la oleon, kaj sur cxion, kion produktas la tero, ankaux sur la homon, sur la bruton, kaj sur cxiun laboron de la manoj.
Nahum 1:5
La montoj tremas antaux Li, la montetoj disfandigxas; skuigxas antaux Li la tero, la mondo kaj cxiuj gxiaj logxantoj.
Nahum 1:15
Jen sur la montoj estas la piedoj de sciiganto, kiu proklamas pacon! Festu, ho Judujo, viajn festojn, plenumu viajn sanktajn promesojn; cxar ne plu iros tra vi la sentauxgulo; li estas tute ekstermita.
Nahum 3:18
Dormas viaj pasxtistoj, ho regxo de Asirio, kusxas viaj fortuloj; via popolo estas disjxetita sur la montoj, kaj trovigxas neniu, kiu gxin kolektus.
Habakkuk 3:6
Li starigxis, kaj ekmezuris la teron; Li ekrigardis, kaj tremigis la naciojn; Dissaltis eternaj montoj, Klinigxis eternaj montetoj, Kiam Li ekpasxis kiel en la tempo antikva.
Habakkuk 3:10
Ektremis la montoj, kiam ili Vin vidis; La fluo de la akvo pasis, La abismo ekbruis, La altajxo levis siajn manojn.
Joel 2:2
tago de mallumo kaj senlumeco, tago de nuboj kaj nebulo; simile al la matena cxielrugxo disvastigxas sur la montoj popolo grandnombra kaj forta; tia neniam ekzistis gxis nun, kaj ankaux post gxi ne plu ekzistos tia, en iu ajn generacio.
Joel 2:5
Ili saltas sur la montoj, kiel bruantaj cxaroj, kiel krakado de fajro, kiam gxi ekstermas pajlon, kiel popolo potenca, pretigxinta por batalo.
Joel 3:18
En tiu tago la montoj elgutigos dolcxan sukon, el la montetoj fluos lakto, kaj cxiuj torentoj de Judujo estos plenaj de akvo; kaj fonto eliros el la domo de la Eternulo kaj liveros akvon al la valo SXitima.
Jonah 2:6
Mi falis malsupren gxis la fundamento de la montoj; La tero baris min por cxiam per siaj rigliloj; Sed Vi, ho Eternulo, mia Dio, elirigis mian vivon el la pereo.
Malachi 1:3
kaj Esavon mi malamis, kaj Mi dezertigis liajn montojn, kaj lian posedajxon Mi donis al la sxakaloj de la dezerto.
Lamentations 4:19
Pli rapidaj ol agloj de la cxielo estis niaj persekutantoj; Sur la montoj ili postkuris nin, en la dezerto ili faris embuskojn kontraux ni.
Micah 1:4
Kaj fandigxas la montoj sub Li, kaj la valoj disfendigxas, kiel vakso antaux fajro, kiel akvo, falanta de krutajxo.
Micah 4:1
Sed iam en la tempo estonta la monto de la domo de la Eternulo staros kiel cxefo inter la montoj, kaj gxi estos pli alta ol cxiuj altajxoj; kaj fluos al gxi popoloj.
Micah 6:1
Auxskultu, kion diras la Eternulo:Levigxu, havu jugxan disputon kun la montoj, kaj la montetoj auxdu vian vocxon.
Micah 6:2
Auxskultu, ho montoj, la jugxan disputon de la Eternulo, kaj ankaux vi, ho potencaj fundamentoj de la tero; cxar la Eternulo havas jugxan disputon kun Sia popolo, kaj al Izrael Li volas doni moralinstruon.
Song of Solomon 2:8
Ho, jen estas la vocxo de mia amato! Ho, jen li venas, Rapidante sur la montoj, saltante sur la altajxoj.
Song of Solomon 2:17
GXis la tago malvarmetigxos kaj la ombroj forkuros, Turnu vin, ho amato, similigxu al gazelo aux al cervo Sur la montoj de aromajxoj.
Song of Solomon 4:8
Kun mi el Lebanon venu, ho mia fiancxino, Kun mi el Lebanon; Rigardu malsupren de la pinto de Amana, De la pinto de Senir kaj HXermon, El la kavernoj de la leonoj, De la montoj de la leopardoj.
Song of Solomon 8:14
Forkuru, ho mia amato, Kaj similigxu al gazelo aux al cervo Sur la montoj de aromajxoj.
Página 1 de 9
Próximo →