Buscar na Bíblia
Encontre versículos, passagens e textos bíblicos
15 resultado(s) encontrado(s)
Buscar na Bíblia: "logxloko" de Esperanto
Esther 9:19
Tial la Judoj, kiuj logxas en logxlokoj kaj urboj ne fortikigitaj, faras la dek-kvaran tagon de la monato Adar tago de gxojo kaj de festeno, festotago, kaj ili sendas donacojn unuj al aliaj.
Leviticus 3:17
GXi estu eterna legxo por viaj generacioj en cxiuj viaj logxlokoj; sebon kaj sangon neniam mangxu.
1 Chronicles 4:33
kaj cxiuj iliaj vilagxoj, kiuj estis cxirkaux tiuj urboj, gxis Baal. Tie estis ilia logxloko, kaj ili havis apartan genealogian registron.
1 Chronicles 6:54
Kaj jen estas iliaj logxlokoj, laux iliaj vilagxoj en iliaj limoj:al la idoj de Aaron, al la familioj de la Kehatidoj, cxar al ili destinis la loto,
1 Chronicles 7:28
Ilia posedajxo kaj logxloko estis Bet-El kaj gxiaj filinurboj, oriente Naaran, okcidente Gezer kun gxiaj filinurboj, kaj SXehxem kun gxiaj filinurboj, gxis Aza kun gxiaj filinurboj;
Exodus 12:20
Nenion fermentintan mangxu; en cxiuj viaj logxlokoj mangxu macojn.
Job 18:19
Nek filon nek nepon li havos en sia popolo, Kaj neniu restos cxe li en lia logxloko.
Ezekiel 6:6
En cxiuj viaj logxlokoj la urboj estos ruinigitaj kaj la altajxoj estos dezertigitaj, por ke estu ruinigitaj kaj dezertigitaj viaj altaroj, por ke estu rompitaj kaj detruitaj viaj idoloj, viaj sunkolonoj estu disbatitaj, kaj viaj faritajxoj estu ekstermitaj.
Ezekiel 6:14
Kaj Mi etendos Mian manon sur ilin, kaj en cxiuj iliaj logxlokoj Mi dezertigos la teron pli ol en la dezerto Dibla; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
Ezekiel 34:14
Sur bona pasxtejo Mi ilin pasxtos, kaj sur la altaj montoj de Izrael estos ilia logxloko; tie ili ripozos en bona restejo, kaj pasxtigxos sur grasa pasxtejo, sur la montoj de Izrael.
Ezekiel 37:23
Kaj ili ne plu sin malpurigos per siaj idoloj kaj per siaj abomenindajxoj kaj per cxiuj siaj krimoj; kaj Mi liberigos ilin el cxiuj iliaj logxlokoj, en kiuj ili pekis, kaj Mi purigos ilin; kaj ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio.
Genesis 10:30
Kaj ilia logxloko estis de Mesxa gxis Sefar, la orienta monto.
Isaiah 27:10
CXar urbo fortikigita estos solecigita, logxloko estos forlasita kaj forrestigita kiel dezerto; tie pasxtigxos bovido, tie gxi ripozos kaj formangxos gxiajn kreskajxojn.
Isaiah 33:20
Rigardu Cionon, la urbon de niaj kunvenoj; viaj okuloj vidos Jerusalemon, logxlokon trankvilan, tendon ne forigotan; neniam estos eltirataj gxiaj stangoj, kaj neniu el gxiaj sxnuroj dissxirigxos.
Isaiah 35:7
Kaj la fantoma lago farigxos reala, kaj la tero senakva farigxos fonto de akvo; la logxloko de sxakaloj farigxos loko por kano kaj junko.