Buscar na Bíblia
Encontre versículos, passagens e textos bíblicos
10 resultado(s) encontrado(s)
Buscar na Bíblia: "konsumigxos" de Esperanto
1 Kings 17:14
CXar tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:La faruno en la vazo ne konsumigxos, kaj la oleo en la krucxo ne mankos, gxis la tago, kiam la Eternulo donos pluvon sur la teron.
Leviticus 26:20
Kaj vane konsumigxos via forto; via tero ne donos siajn produktajxojn, kaj la arboj de la tero ne donos siajn fruktojn.
Proverbs 5:11
GXis vi gxemos en la fino, Kiam konsumigxos via karno kaj via korpo,
Deuteronomy 32:24
Ili konsumigxos de malsato Kaj senfortigxos de febro kaj de turmenta epidemio; Kaj la dentojn de bestoj Mi venigos sur ilin Kun la veneno de rampantoj sur la tero.
Numbers 14:33
Kaj viaj filoj estos pasxtistoj en la dezerto dum kvardek jaroj, kaj portos vian malcxastecon, gxis kiam viaj kadavroj konsumigxos en la dezerto.
Job 11:20
Sed la okuloj de malpiuloj konsumigxos, Pereos por ili la rifugxo, Kaj ilia espero elspiros sian vivon.
Job 17:5
Se iu fanfaronas antaux siaj amikoj pri sia parto, La okuloj de liaj infanoj konsumigxos.
Job 18:13
Konsumigxos la membroj de lia korpo, Liajn membrojn konsumos la unuenaskito de la morto.
Ezekiel 4:17
cxar mankos al ili pano kaj akvo, kaj ili kun teruro rigardos unu la alian, kaj ili konsumigxos pro sia malpieco.
Psalms 71:9
Ne forpusxu min en la tempo de maljuneco; Kiam konsumigxos miaj fortoj, tiam ne forlasu min.