Buscar na Bíblia
Encontre versículos, passagens e textos bíblicos
58 resultado(s) encontrado(s)
(Página 1 de 3)
Buscar na Bíblia: "konsekri" de Esperanto
Amos 2:11
El viaj filoj Mi faris profetojn kaj el viaj junuloj konsekritojn; cxu ne estas tiel, ho filoj de Izrael? diras la Eternulo.
Amos 2:12
Sed vi trinkigis al la konsekritoj vinon, kaj al la profetoj vi ordonis:Ne profetu.
Hosea 9:10
Kiel vinberojn en la dezerto Mi trovis Izraelon; kiel unuan frukton sur la figarbo en la komenco de gxia matureco Mi vidis viajn patrojn; sed ili iris al Baal-Peor, kaj konsekris sin al la hontindajxo, kaj farigxis abomeninduloj, kiel ilia amato.
Judges 13:5
cxar jen vi gravedigxos kaj naskos filon; kaj razilo ne devas tusxi lian kapon, cxar konsekrita al Dio estos la knabo de el la ventro; kaj li komencos savadi Izraelon el la manoj de la Filisxtoj.
Judges 13:7
Kaj li diris al mi:Jen vi gravedigxos kaj naskos filon; kaj nun ne trinku vinon nek ebriigajxon, kaj mangxu nenion malpuran; cxar konsekrita al Dio estos la knabo de el la ventro gxis la tago de lia morto.
Judges 16:17
Kaj li malkasxis al sxi sian tutan koron, kaj diris al sxi:Tondilo ne tusxis mian kapon, cxar mi estas konsekrita al Dio de el la ventro de mia patrino. Se oni tondos miajn harojn, tiam forlasos min mia forto, mi senfortigxos kaj farigxos kiel la aliaj homoj.
Judges 17:5
Tiu homo Mihxa havis domon de dio; kaj li faris efodon kaj domajn diojn, kaj konsekris unu el siaj filoj, ke li estu por li pastro.
Judges 17:12
Kaj Mihxa konsekris la Levidon, kaj la junulo farigxis por li pastro kaj logxis en la domo de Mihxa.
John 10:36
cxu vi diras pri tiu, kiun la Patro konsekris kaj sendis en la mondon:Vi blasfemas; cxar mi diris:Mi estas Filo de Dio?
John 17:19
Kaj por ili mi konsekras min, por ke ili mem ankaux estu konsekritaj en la vero.
1 Kings 7:51
Tiamaniere estis finita la tuta laboro, kiun la regxo Salomono faris por la domo de la Eternulo. Kaj Salomono enportis la konsekritajxojn de sia patro David; la argxenton kaj la oron kaj la vazojn li metis en la trezorejojn de la domo de la Eternulo.
1 Kings 13:33
Post tiu okazintajxo Jerobeam ne retiris sin de sia malbona vojo, sed li denove starigis el la popolo pastrojn por la altajxoj; kiun li volis, tiun li konsekris, ke li farigxu pastro de altajxoj.
1 Kings 15:15
Li enportis en la domon de la Eternulo la konsekritajxojn de sia patro kaj siajn proprajn konsekritajxojn, argxenton kaj oron kaj vazojn.
Joshua 20:7
Kaj ili konsekris la urbon Kedesx en Galileo, sur la monto de Naftali, kaj SXehxem, sur la monto de Efraim, kaj Kirjat-Arba (tio estas HXebron), sur la monto de Jehuda.
Leviticus 16:32
Pekliberigos la pastro, kiu estas sanktoleita, kaj kiu estas konsekrita, por pastri anstataux sia patro; kaj li surmetos sur sin la linajn vestojn, la sanktajn vestojn.
Leviticus 19:23
Kaj kiam vi venos en la landon kaj plantos ian arbon mangxodonan, tiam rigardu gxiajn fruktojn kvazaux konsekritaj; dum tri jaroj ili estu por vi kvazaux konsekritaj, ili ne estu mangxataj.
Leviticus 21:10
La granda pastro inter siaj fratoj, tiu, sur kies kapon estas versxita la sankta oleo, kaj kiu estas konsekrita, por porti la vestojn, ne devas nudigi sian kapon nek dissxiri siajn vestojn.
Leviticus 27:10
Oni ne devas gxin sxangxi nek anstatauxigi gxin, bonan per malbona aux malbonan per bona; se tamen iu anstatauxigos bruton per bruto, tiam gxi kaj ankaux gxia anstatauxigito farigxu konsekrita.
Leviticus 27:21
Kaj tiu kampo, kiam gxi foriros en la jubilea jaro, estos konsekrita al la Eternulo, kiel kampo prijxurita:gxi farigxos posedajxo de la pastro.
Leviticus 27:23
tiam la pastro kalkulu al li la takson gxis la jubilea jaro, kaj li donu la takson en tiu tago, kiel konsekritajxon al la Eternulo.
Página 1 de 3
Próximo →