Buscar na Bíblia
Encontre versículos, passagens e textos bíblicos
22 resultado(s) encontrado(s)
(Página 1 de 2)
Buscar na Bíblia: "funebro" de Esperanto
Lamentations 5:15
Malaperis la gajeco de nia koro; Niaj dancrondoj aliformigxis en funebron.
Amos 1:2
Li diris:La Eternulo ektondros el Cion kaj auxdigos Sian vocxon el Jerusalem; kaj ekfunebros la pasxtejoj de la pasxtistoj, kaj sekigxos la supro de Karmel.
Amos 8:10
Mi aliformigos viajn festojn en funebron kaj cxiujn viajn kantojn en lamentojn; Mi metos sakajxon sur cxiujn lumbojn kaj kalvon sur cxiun kapon; Mi aperigos cxe ili funebron, kiel pri sola filo, kaj ilia fino estos tago de maldolcxeco.
Esther 9:22
kiel tagojn, en kiuj la Judoj ricevis trankvilecon kontraux siaj malamikoj, kaj kiel monaton, kiu turnis por ili malgxojon en gxojon, funebron en feston; ke ili faradu ilin tagoj de festeno kaj de gajeco, de sendado de donacoj unuj al aliaj kaj de donacado al malricxuloj.
Ecclesiastes 7:2
Pli bone estas iri en domon de funebro, ol iri en domon de festenado; cxar morto estas la fino de cxiu homo, kaj la vivanto notos cxi tion en sia koro.
Ecclesiastes 7:4
La koro de sagxuloj estas en domo de funebro, kaj la koro de malsagxuloj en domo de gxojo.
Revelation 18:7
Kiom sxi gloris sin kaj voluptis, tiom donu al sxi da turmento kaj funebro; cxar sxi diras en sia koro:Mi sidas regxino, kaj mi ne estas vidvino, kaj mi tute ne vidos funebron.
Revelation 18:8
Tial en unu tago venos sxiaj plagoj, morto kaj funebro kaj malsatego; kaj sxi forbrulos per fajro; cxar forta estas Dio, la Sinjoro, kiu sxin jugxas.
Revelation 21:4
kaj Li forvisxos cxiun larmon el iliaj okuloj; kaj la morto jam ne ekzistos; ne plu ekzistos funebro, nek plorado, nek doloro; la unuaj aferoj forpasis.
2 Samuel 11:27
Kiam pasis la funebro, David sendis, kaj prenis sxin en sian domon; kaj sxi farigxis lia edzino, kaj sxi naskis al li filon. Sed la faro, kiun faris David, malplacxis al la Eternulo.
2 Samuel 19:2
Kaj la triumfo en tiu tago farigxis funebro por la tuta popolo; cxar la popolo auxdis en tiu tago, ke la regxo malgxojas pri sia filo.
Acts 8:2
Kaj piuloj enterigis Stefanon, kaj faris pri li grandan funebron.
1 Samuel 16:1
Kaj la Eternulo diris al Samuel:Kiel longe vi funebros pri Saul, kiun Mi trovis nedigna regxi super Izrael? plenigu vian kornon per oleo, kaj iru; Mi sendos vin al Jisxaj la Bet-Lehxemano, cxar inter liaj filoj Mi elvidis al Mi regxon.
Ezekiel 24:23
Kaj via kapornamo estos sur via kapo, kaj viaj sxuoj estos sur viaj piedoj; vi ne funebros kaj ne ploros, sed vi konsumigxados pro viaj malbonagoj kaj gxemados unu al alia.
Ezekiel 31:15
Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:En la tago, kiam gxi iros en SXeolon, Mi faros funebron, Mi fermos pro gxi la abismon, Mi haltigos gxiajn riverojn, ke starigxu la grandaj akvoj, Mi mallumigos pro gxi Lebanonon, kaj cxiuj arboj de la kampo estos afliktitaj.
Genesis 27:41
Kaj Esav ekmalamis Jakobon pro la beno, per kiu benis lin lia patro; kaj Esav diris en sia koro: Baldaux venos la tagoj de funebro pro mia patro, tiam mi mortigos mian fraton Jakob.
Genesis 37:35
Kaj cxiuj liaj filoj kaj filinoj penis konsoli lin, sed li ne volis konsoligxi, kaj diris: En funebro mi iros en SXeolon al mia filo. Tiel ploris pri li lia patro.
Genesis 50:11
Kiam la logxantoj de la lando Kanaana vidis la funebron sur la placo Atad, ili diris: GXi estas granda funebro cxe la Egiptoj; tial la loko ricevis la nomon Abel-Micraim. GXi estas transe de Jordan.
Jeremiah 16:7
Oni ne disdonos inter ili panon de funebro, por konsoli ilin pri la mortinto, kaj oni ne trinkigos al ili kalikon de konsolo pri ilia patro kaj pri ilia patrino.
Isaiah 3:26
Kaj gxiaj pordegoj ploros kaj funebros, kaj mizere gxi sidos sur la tero.
Página 1 de 2
Próximo →