Buscar na Bíblia
Encontre versículos, passagens e textos bíblicos
15 resultado(s) encontrado(s)
Buscar na Bíblia: "elsxiri" de Esperanto
Galatians 4:15
Kie do estas via singratulado? mi atestas al vi, ke se estus eble, vi estus elsxirintaj viajn okulojn kaj donintaj ilin al mi.
Ezra 9:3
Kiam mi auxdis tion, mi dissxiris miajn vestojn kaj mian tunikon, mi elsxiris harojn de mia kapo kaj el mia barbo, kaj mi sidis konsternite.
Ecclesiastes 3:2
estas tempo por naskigxi, kaj tempo por morti; estas tempo por planti, kaj tempo por elsxiri la plantitajxon;
Daniel 7:8
Mi rigardis tiujn kornojn, kaj jen inter ili aperis alia korno, malgranda; kaj tri el la antauxaj kornoj estis elsxiritaj antaux gxi kun la radiko; kaj jen montrigxis, ke tiu korno havas okulojn, kiel okuloj de homo, kaj busxon, kiu parolas malhumile.
2 Samuel 15:19
Kaj la regxo diris al Itaj, la Gatano:Kial vi ankaux iras kun ni? iru returne kaj restu kun la regxo, cxar vi estas fremdulo kaj vi estas elsxirita el via loko.
2 Samuel 23:21
Li ankaux mortigis Egipton, viron dignaspektan; en la mano de la Egipto estis lanco; sed li aliris al li kun bastono, elsxiris la lancon el la mano de la Egipto, kaj mortigis lin per lia propra lanco.
1 Chronicles 11:23
Li ankaux mortigis Egipton, viron, kiu havis la alton de kvin ulnoj; en la mano de la Egipto estis lanco kiel rultrabo de teksisto; li aliris al li kun bastono, elsxiris la lancon el la mano de la Egipto, kaj mortigis lin per lia propra lanco.
Deuteronomy 28:63
Kaj kiel gxojis la Eternulo, farante al vi bonon kaj multigante vin, tiel gxojos la Eternulo, pereigante vin kaj ekstermante vin; kaj vi estos elsxirita el la lando, en kiun vi iras, por ekposedi gxin.
Job 18:14
Lia espero estos elsxirita el lia tendo, Kaj gxi pelos lin al la regxo de teruroj.
Job 19:10
Li disbatis min cxirkauxe tiel, ke mi pereas; Mian esperon Li elsxiris kiel arbon.
Ezekiel 19:12
Sed en kolero oni gxin elsxiris kaj jxetis sur la teron, kaj la orienta vento elsekigis gxiajn fruktojn; derompigxis kaj velksekigxis la fortikaj brancxoj, fajro ilin konsumis.
Jeremiah 1:10
Vidu, Mi starigas vin hodiaux super la popoloj kaj super la regnoj, por elsxiri, rompi, pereigi, kaj detrui, por konstrui kaj planti.
Jeremiah 12:15
Kaj kiam Mi estos elsxirinta ilin, Mi denove kompatos ilin kaj revenigos cxiun al lia heredajxo kaj cxiun en lian landon.
Jeremiah 31:28
Kaj tiel same, kiel Mi maldormis super ili, por elradikigi, elsxiri, detrui, pereigi, kaj malfelicxigi, tiel Mi maldormos super ili, por konstrui kaj planti, diras la Eternulo.
Psalms 129:6
Ili estu kiel tegmenta herbo, Kiu forvelkas, antaux ol oni gxin elsxiris;