Buscar na Bíblia
Encontre versículos, passagens e textos bíblicos
31 resultado(s) encontrado(s)
(Página 1 de 2)
Buscar na Bíblia: "azenino" de Esperanto
Zechariah 9:9
GXoju forte, ho filino de Cion, triumfu, ho filino de Jerusalem:jen via regxo iras al vi; justa kaj helpema li estas, humila kaj rajdanta sur azeno, sur ido de azenino.
Judges 5:10
Vi, kiuj rajdas sur blankaj azeninoj, Vi, kiuj sidas sur tapisxoj, Kaj vi, kiuj iras sur la vojo, kantu!
2 Kings 4:22
Kaj sxi vokis sian edzon, kaj diris:Sendu al mi unu el la junuloj kaj unu el la azeninoj, mi kuros al la homo de Dio kaj revenos.
2 Kings 4:24
Kaj sxi selis la azeninon, kaj diris al sia junulo:Konduku kaj iru, ne retenu min en la rajdado, gxis mi diros al vi.
Matthew 21:2
dirante al ili:Iru en la vilagxon, kiu estas kontraux vi, kaj vi tuj trovos azeninon ligitan, kaj azenidon kun gxi. Ilin malligu kaj alkonduku al mi.
Matthew 21:7
kaj alkondukis la azeninon kaj la azenidon, kaj surmetis sur ilin siajn vestojn; kaj li sidis sur tion.
1 Chronicles 27:30
Super la kameloj estis Obil, la Isxmaelido; super la azeninoj estis Jehxdeja, la Meronotano.
1 Samuel 9:3
Perdigxis azeninoj de Kisx, patro de Saul; kaj Kisx diris al sia filo Saul:Prenu kun vi unu el la junuloj, kaj levigxu, kaj iru sercxi la azeninojn.
1 Samuel 9:5
Kiam li venis en la landon Cuf, Saul diris al la junulo, kiu estis kun li:Venu, ni reiru hejmen, cxar alie mia patro eble cxesos pensi pri la azeninoj kaj estos maltrankvila pri ni.
1 Samuel 9:20
Kaj pri la azeninoj, kiuj perdigxis cxe vi antaux tri tagoj, ne zorgu, cxar ili estas trovitaj. Kaj al kiu apartenos cxio plej bona en Izrael? cxu ne al vi kaj al la tuta domo de via patro?
1 Samuel 10:2
Kiam vi hodiaux foriros de mi, vi trovos cxe la tombo de Rahxel, en la regiono de Benjamen, en Celcahx, du homojn, kiuj diros al vi:Estas trovitaj la azeninoj, kiujn vi iris sercxi, kaj jen via patro cxesis pensi pri la azeninoj, kaj estas maltrankvila pri vi, dirante:Kion mi faru koncerne mian filon?
1 Samuel 10:14
Kaj la onklo de Saul diris al li kaj al lia junulo:Kien vi iris? Kaj li respondis:Por sercxi la azeninojn; sed kiam ni vidis, ke ili ne trovigxas, ni iris al Samuel.
1 Samuel 10:16
Kaj Saul diris al sia onklo:Li diris al ni, ke la azeninoj estas trovitaj. Sed tion, kion Samuel diris pri la regxado, li ne diris al li.
Numbers 22:21
Kaj Bileam levigxis matene kaj selis sian azeninon kaj iris kun la cxefoj de Moab.
Numbers 22:22
Kaj ekflamis la kolero de Dio pro tio, ke li iris; kaj angxelo de la Eternulo starigxis sur la vojo, por malhelpi lin. Li rajdis sur sia azenino, kaj du liaj junuloj estis kun li.
Numbers 22:23
Kaj la azenino ekvidis la angxelon de la Eternulo, starantan sur la vojo kun elingigita glavo en la mano, kaj la azenino forturnigxis de la vojo kaj iris sur la kampon; kaj Bileam ekbatis la azeninon, por returni gxin sur la vojon.
Numbers 22:25
Kaj la azenino ekvidis la angxelon de la Eternulo, kaj alpremis sin al la muro kaj alpremis la piedon de Bileam al la muro; kaj li denove gxin batis.
Numbers 22:27
Kiam la azenino ekvidis la angxelon de la Eternulo, gxi kusxigxis sub Bileam. Kaj ekflamis la kolero de Bileam, kaj li batis la azeninon per la bastono.
Numbers 22:28
Tiam la Eternulo malsxlosis la busxon de la azenino, kaj gxi diris al Bileam:Kion mi faris al vi, ke vi batis min jam tri fojojn?
Numbers 22:29
Kaj Bileam diris al la azenino:CXar vi mokis min; se mi havus glavon en mia mano, mi nun mortigus vin.
Página 1 de 2
Próximo →