Buscar na Bíblia
Encontre versículos, passagens e textos bíblicos
16 resultado(s) encontrado(s)
Buscar na Bíblia: "Ties" de Esperanto
Habakkuk 2:4
Vidu, kiu estas malhumila, ties animo ne estos trankvila en li; sed virtulo vivos per sia fideleco.
James 1:26
Se iu sxajnas al si religia, ne bridante sian langon, sed trompante sian koron, ties religio estas vanta.
John 7:16
Jesuo respondis al ili kaj diris:Mia instruado estas ne mia, sed Ties, kiu min sendis.
John 7:38
Kiu kredas al mi, kiel la Skribo diris, el ties ventro fluos riveroj da viva akvo.
Luke 11:8
Mi diras al vi:Kvankam li ne volos pro sia amikeco al li levigxi kaj doni al li, tamen, pro cxi ties persisteco li levigxos kaj donos al li tiom, kiom li bezonas.
Leviticus 7:20
Se iu, havante sur si malpurajxon, mangxos viandon el la pacofero, kiu estis destinita por la Eternulo, ties animo ekstermigxos el sia popolo.
Leviticus 7:21
Se iu ektusxos ion malpuran, cxu malpurajxon de homo, cxu malpuran beston, cxu ian malpuran abomenindajxon, kaj mangxos el la viando de pacofero, kiu estis destinita por la Eternulo, ties animo ekstermigxos el sia popolo.
Proverbs 17:13
Kiu redonas malbonon por bono, El ties domo ne malaperos malbono.
Proverbs 20:20
Kiu malbenas sian patron kaj sian patrinon, Ties lumilo estingigxos meze de profunda mallumo.
Proverbs 28:9
Kiu forklinas sian orelon de auxdado de instruo, Ties ecx pregxo estas abomenajxo.
Deuteronomy 21:3
Kaj kiu urbo estos plej proksime de la mortigito, ties plejagxuloj prenu bovidinon, per kiu oni ne laboris kaj kiu ne portis jugon;
Numbers 9:13
Sed se iu estas pura kaj ne trovigxas en vojiro kaj tamen ne faras la Paskon, ties animo ekstermigxos el inter sia popolo, cxar oferon al la Eternulo li ne alportis en gxia tempo; sian pekon portos tiu homo.
Numbers 17:5
Kaj kiun viron Mi elektos, ties bastono ekfloros; kaj tiel Mi silentigos antaux Mi la murmuradon de la Izraelidoj, kiun ili murmuras kontraux vi.
Exodus 12:15
Dum sep tagoj mangxu macojn; en la unua tago forigu la fermentajxon el viaj domoj; cxiu kiu mangxos fermentajxon de la unua tago gxis la sepa tago, ties animo estos ekstermita el Izrael.
Exodus 12:19
Dum sep tagoj fermentajxo ne trovigxu en viaj domoj; cxar kiu mangxos fermentajxon, ties animo ekstermigxos el la komunumo de Izrael, cxu li estas fremdulo, aux cxu li estas indigxeno de la lando.
Exodus 21:32
Se iun sklavon aux sklavinon kornobatos la bovo, tiam tridek sikloj da mono devas esti pagitaj al ties mastro kaj la bovo devas esti sxtonmortigita.