Buscar na Bíblia
Encontre versículos, passagens e textos bíblicos
30 resultado(s) encontrado(s)
(Página 1 de 2)
Buscar na Bíblia: "Rebeka" de Esperanto
Romans 9:10
Kaj plue, kiam Rebeka ankaux gravedigxis per unu, nia patro Isaak
Genesis 22:23
Kaj de Betuel naskigxis Rebeka. CXi tiujn ok naskis Milka al Nahxor, la frato de Abraham.
Genesis 24:15
Kaj antaux ol li finis paroli, jen eliras Rebeka, kiu estis naskita al Betuel, la filo de Milka, edzino de Nahxor, frato de Abraham; kaj sxia krucxo estis sur sxia sxultro.
Genesis 24:29
Kaj Rebeka havis fraton, kiu estis nomata Laban. Kaj Laban kuris al la viro eksteren, al la fonto.
Genesis 24:30
Kaj kiam li vidis la ringon kaj la braceletojn sur la manoj de sia fratino, kaj kiam li auxdis la vortojn de sia fratino Rebeka, kiu diris: Tiel parolis kun mi tiu viro-tiam li iris al la viro, kaj jen tiu staras cxe la kameloj apud la fonto.
Genesis 24:45
Antaux ol mi finis paroli en mia koro, jen Rebeka eliras, kaj sxia krucxo estas sur sxia sxultro; kaj sxi malsupreniris al la fonto kaj cxerpis. Kaj mi diris al sxi: Volu trinkigi min.
Genesis 24:51
Jen Rebeka estas antaux vi; prenu sxin kaj iru, kaj sxi estu edzino al la filo de via sinjoro, kiel diris la Eternulo.
Genesis 24:53
Kaj la sklavo elprenis argxentajxojn kaj orajxojn kaj vestojn kaj donis al Rebeka; kaj donacojn li donis al sxia frato kaj al sxia patrino.
Genesis 24:58
Kaj ili alvokis Rebekan, kaj diris al sxi: CXu vi iros kun cxi tiu viro? Kaj sxi diris: Mi iros.
Genesis 24:59
Kaj ili forsendis sian fratinon Rebeka kaj sxian nutrintinon kaj la sklavon de Abraham kaj liajn homojn.
Genesis 24:60
Kaj ili benis Rebekan, kaj diris al sxi: Nia fratino! miloj da miloj elkresku el vi, kaj via idaro posedu la pordegojn de siaj malamikoj.
Genesis 24:61
Kaj levigxis Rebeka kaj sxiaj servistinoj kaj sidigxis sur la kameloj, kaj ili iris post tiu viro; kaj la sklavo prenis Rebekan kaj foriris.
Genesis 24:64
Kaj Rebeka levis siajn okulojn, kaj sxi ekvidis Isaakon kaj desaltis de la kamelo.
Genesis 24:67
Kaj Isaak enkondukis sxin en la tendon de sia patrino Sara; kaj li prenis Rebekan, kaj sxi farigxis lia edzino, kaj li ekamis sxin. Kaj Isaak konsoligxis pri sia patrino.
Genesis 25:20
Kaj Isaak havis la agxon de kvardek jaroj, kiam li prenis kiel edzinon Rebekan, filinon de Betuel la Siriano, el Mezopotamio, fratinon de Laban la Siriano.
Genesis 25:21
Kaj Isaak pregxis al la Eternulo pri sia edzino, cxar sxi estis senfrukta; kaj la Eternulo cedis al lia pregxo, kaj lia edzino Rebeka gravedigxis.
Genesis 25:28
Kaj Isaak amis Esavon, cxar li mangxadis lian cxasajxon; sed Rebeka amis Jakobon.
Genesis 26:7
Kaj kiam la homoj de tiu loko demandis pri lia edzino, li diris: SXi estas mia fratino; cxar li timis diri: Mia edzino; por ke la homoj de la loko ne mortigu lin pro Rebeka, cxar sxi estis belaspekta.
Genesis 26:8
Unu fojon, kiam li estis tie jam de longa tempo, Abimelehx, la regxo de la Filisxtoj, rigardis tra la fenestro, kaj vidis, ke Isaak amuzigxas kun sia edzino Rebeka.
Página 1 de 2
Próximo →