Buscar na Bíblia
Encontre versículos, passagens e textos bíblicos
8 resultado(s) encontrado(s)
Buscar na Bíblia: "Hadarezer" de Esperanto
1 Chronicles 18:3
Kaj David venkobatis Hadarezeron, regxon de Coba, en HXamat, kiam tiu iris, por fortikigi sian regadon super la rivero Euxfrato.
1 Chronicles 18:5
La Sirianoj Damaskaj venis, por helpi al Hadarezer, regxo de Coba; sed David venkobatis el la Sirianoj dudek du mil homojn.
1 Chronicles 18:7
Kaj David prenis la orajn sxildojn, kiujn havis sur si la servantoj de Hadarezer, kaj alportis ilin en Jerusalemon.
1 Chronicles 18:8
Kaj el Tibhxat kaj el Kun, urboj de Hadarezer, David prenis tre multe da kupro, el kiu poste Salomono faris la kupran maron, la kolonojn, kaj la kuprajn vazojn.
1 Chronicles 18:9
Kiam Tou, regxo de HXamat, auxdis, ke David venkobatis la tutan militistaron de Hadarezer, regxo de Coba,
1 Chronicles 18:10
tiam li sendis sian filon Hadoram al la regxo David, por saluti lin, kaj gratuli lin pri tio, ke li militis kontraux Hadarezer kaj venkobatis lin (cxar Tou estis en milito kontraux Hadarezer); kaj li havis kun si cxiaspecajn vazojn el oro, argxento, kaj kupro.
1 Chronicles 19:16
Vidante, ke ili estas venkobatitaj de la Izraelidoj, la Sirianoj sendis senditojn kaj elirigis la Sirianojn transriverajn; kaj SXofahx, la militestro de Hadarezer, ilin kondukis.
1 Chronicles 19:19
Kiam la servantoj de Hadarezer vidis, ke ili estas venkobatitaj de la Izraelidoj, ili faris pacon kun David kaj submetigxis al li. Kaj la Sirianoj ne volis plu helpi al la Amonidoj.