Buscar na Bíblia
Encontre versículos, passagens e textos bíblicos
43 resultado(s) encontrado(s)
(Página 1 de 3)
Buscar na Bíblia: "Gideon" de Esperanto
Hebrews 11:32
Kaj kion mi diru plu? cxar mankus al mi tempo por rakonti pri Gideon kaj Barak kaj SXimsxon kaj Jiftahx kaj David kaj Samuel kaj la profetoj;
Judges 6:11
Kaj venis angxelo de la Eternulo, kaj sidigxis sub kverko, kiu estis en Ofra kaj apartenis al Joasx la Abiezrido; lia filo Gideon estis drasxanta tritikon en vinpremejo, por kasxi antaux la Midjanidoj.
Judges 6:13
Kaj Gideon diris al li:Mia sinjoro! se la Eternulo estas kun ni, tiam kial trafis nin cxio cxi tio? kaj kie estas cxiuj Liaj mirakloj, pri kiuj rakontis al ni niaj patroj, dirante:La Eternulo elkondukis ja nin el Egiptujo? Kaj nun la Eternulo forlasis nin, kaj transdonis nin en la manojn de Midjan.
Judges 6:19
Kaj Gideon venis, kaj pretigis kapridon kaj macojn el efo da faruno; la viandon li metis en korbon kaj la brogajxon li enversxis en poton, kaj alportis al Li sub la kverkon kaj proponis.
Judges 6:22
Tiam Gideon vidis, ke tio estis angxelo de la Eternulo; kaj Gideon diris:Ho ve, mia Sinjoro, ho Eternulo! cxar mi vidis angxelon de la Eternulo, vizagxon kontraux vizagxo.
Judges 6:24
Kaj Gideon konstruis tie altaron al la Eternulo, kaj donis al gxi la nomon:La Eternulo estas Paco. GXis la nuna tago gxi estas ankoraux en Ofra de la Abiezridoj.
Judges 6:27
Kaj Gideon prenis dek homojn el siaj servantoj, kaj faris, kiel diris al li la Eternulo; sed cxar li timis la domanojn de sia patro kaj la urbanojn, por fari tion en la tago, tial li faris en la nokto.
Judges 6:29
Kaj ili diris unu al alia:Kiu tion faris? Kaj ili sercxis kaj demandis, kaj oni diris:Gideon, filo de Joasx, faris tion.
Judges 6:34
Kaj la spirito de la Eternulo venis sur Gideonon, kaj li ekblovis per trumpeto; kaj la familio de la Abiezridoj kolektigxis, por sekvi lin.
Judges 6:36
Kaj Gideon diris al Dio:Se Vi intencas helpi per mia mano Izraelon, kiel Vi diris,
Judges 6:39
Kaj Gideon diris al Dio:Ne koleru min, se mi ankoraux unu fojon ekparolos, kaj ankoraux nur unu fojon faros provon kun la lano:estu sekeco nur sur la lano, kaj sur la tuta tero estu roso.
Judges 7:1
Kaj frue matene levigxis Jerubaal, tio estas Gideon, kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, kaj ili starigis sian tendaron cxe la fonto HXarod; kaj la tendaro de Midjan estis rilate al li sur la norda flanko de la monteto More en la valo.
Judges 7:2
Kaj la Eternulo diris al Gideon:La popolo, kiu estas kun vi, estas tro grandnombra, por ke Mi transdonu la Midjanidojn en iliajn manojn; eble fierigxos kontraux Mi Izrael, dirante:Mia mano helpis min.
Judges 7:4
Kaj la Eternulo diris al Gideon:Ankoraux estas tro multe da popolo; konduku ilin malsupren al la akvo, kaj tie Mi ilin elektos por vi. Pri kiu Mi diros al vi:CXi tiu iru kun vi-tiu devas iri kun vi; kaj cxiu, pri kiu Mi diros al vi:CXi tiu ne iru kun vi-tiu ne devas iri.
Judges 7:5
Kaj li alvenigis la popolon al la akvo. Kaj la Eternulo diris al Gideon:CXiun, kiu lektrinkos akvon per sia lango, kiel lektrinkas hundo, tiun starigu aparte; ankaux cxiun, kiu klinigxos sur siaj genuoj, por trinki.
Judges 7:7
Kaj la Eternulo diris al Gideon:Per la tricent homoj, kiuj lektrinkis, Mi helpos vin, kaj Mi transdonos la Midjanidojn en viajn manojn; kaj la tuta popolo foriru cxiu al sia loko.
Judges 7:13
Gideon venis, kaj jen unu rakontas al sia kamarado songxon, kaj diras:Mi vidis en songxo, ke jen elbakita hordea pano ruligxis tra la tendaro de Midjan, kaj venis al tendo, kaj ekfrapis gxin tiel, ke gxi falis, kaj renversis gxin, kaj la tendo tute kusxis.
Judges 7:14
Tiam lia kamarado respondis, dirante:Tio estas nenio alia, nur la glavo de Gideon, filo de Joasx, Izraelido; Dio transdonis en lian manon la Midjanidojn kaj la tutan tendaron.
Judges 7:15
Kaj kiam Gideon auxdis la rakonton pri la songxo kaj la klarigon de gxia signifo, li adorklinigxis, kaj revenis en la tendaron de la Izraelidoj, kaj diris:Levigxu, cxar la Eternulo transdonis en viajn manojn la tendaron de Midjan.
Judges 7:18
Kiam mi kaj tiuj, kiuj estas kun mi, ekblovos per trumpeto, tiam ankaux vi blovu per la trumpetoj cxirkaux la tuta tendaro, kaj kriu:Pro la Eternulo kaj pro Gideon!
Página 1 de 3
Próximo →