Buscar na Bíblia
Encontre versículos, passagens e textos bíblicos
26 resultado(s) encontrado(s)
(Página 1 de 2)
Buscar na Bíblia: "Baasxa" de Esperanto
1 Kings 15:16
Kaj milito estis inter Asa kaj Baasxa, regxo de Izrael, dum ilia tuta vivo.
1 Kings 15:17
Kaj Baasxa, regxo de Izrael, iris kontraux Judujon, kaj li konstruis Raman, por bari la eliradon kaj eniradon al Asa, regxo de Judujo.
1 Kings 15:19
Estas interligo inter mi kaj vi, inter mia patro kaj via patro; jen mi sendas al vi donacon, argxenton kaj oron; neniigu vian interligon kun Baasxa, regxo de Izrael, por ke li foriru de mi.
1 Kings 15:21
Kiam Baasxa tion auxdis, li cxesis konstrui Raman kaj restis en Tirca.
1 Kings 15:22
Tiam la regxo Asa kunvokis cxiujn Judojn, sen escepto; kaj ili forportis la sxtonojn de Rama kaj gxian lignon, el kiuj Baasxa faris la konstruadon; kaj la regxo Asa konstruis el tio Geban de Benjamen kaj Micpan.
1 Kings 15:27
Kaj faris konspiron kontraux li Baasxa, filo de Ahxija, el la domo de Isahxar, kaj Baasxa mortigis lin cxe Gibeton de la Filisxtoj, kiam Nadab kaj cxiuj Izraelidoj siegxis Gibetonon.
1 Kings 15:28
Kaj Baasxa mortigis lin en la tria jaro de Asa, regxo de Judujo, kaj ekregxis anstataux li.
1 Kings 15:32
Milito estis inter Asa kaj Baasxa, regxo de Izrael, dum ilia tuta vivo.
1 Kings 15:33
En la tria jaro de Asa, regxo de Judujo, ekregxis Baasxa, filo de Ahxija, super la tuta Izrael en Tirca por la dauxro de dudek kvar jaroj.
1 Kings 16:1
Kaj aperis la vorto de la Eternulo al Jehu, filo de HXanani, pri Baasxa, dirante:
1 Kings 16:3
tial Mi elbalaos Baasxan kaj lian domon, kaj Mi faros kun via domo kiel kun la domo de Jerobeam, filo de Nebat.
1 Kings 16:4
Kiu mortos cxe Baasxa en la urbo, tiun formangxos la hundoj, kaj kiu mortos cxe li sur la kampo, tiun formangxos la birdoj de la cxielo.
1 Kings 16:5
La cetera historio de Baasxa, kaj tio, kion li faris, kaj lia potenco estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
1 Kings 16:6
Kaj Baasxa ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en Tirca. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Ela.
1 Kings 16:7
Per la profeto Jehu, filo de HXanani, aperis la vorto de la Eternulo pri Baasxa kaj pri lia domo pro la tuta malbono, kiun li faris antaux la okuloj de la Eternulo, incitante Lin per la faroj de siaj manoj, estante kiel la domo de Jerobeam, kaj pro tio, ke li mortigis lin.
1 Kings 16:8
En la jaro dudek-sesa de Asa, regxo de Judujo, ekregxis Ela, filo de Baasxa, super Izrael en Tirca por la dauxro de du jaroj.
1 Kings 16:11
Kiam li farigxis regxo, kiam li eksidis sur lia trono, li mortigis la tutan domon de Baasxa, restigante cxe li neniun virseksulon, kaj ankaux liajn parencojn kaj amikojn.
1 Kings 16:12
Kaj Zimri ekstermis la tutan domon de Baasxa, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris pri Baasxa per la profeto Jehu,
1 Kings 16:13
pro cxiuj pekoj de Baasxa kaj la pekoj de lia filo Ela, per kiuj ili pekis kaj per kiuj ili pekigis Izraelon, incitante la Eternulon, Dion de Izrael, per siaj idolajxoj.
1 Kings 21:22
Kaj Mi agos kun via domo, kiel kun la domo de Jerobeam, filo de Nebat, kaj kiel kun la domo de Baasxa, filo de Ahxija, pro la incito, per kiu vi Min incitis kaj pekigis Izraelon.
Página 1 de 2
Próximo →