Buscar na Bíblia
Encontre versículos, passagens e textos bíblicos
7 resultado(s) encontrado(s)
Buscar na Bíblia: "Aravna" de Esperanto
2 Samuel 24:16
Kaj la angxelo etendis sian manon kontraux Jerusalemon, por pereigi gxin; sed la Eternulo bedauxris la malbonon, kaj diris al la angxelo, kiu ekstermis la popolon:Suficxe! nun haltigu vian manon! La angxelo de la Eternulo estis tiam cxe la drasxejo de Aravna, la Jebusido.
2 Samuel 24:18
En tiu tago venis Gad al David, kaj diris al li:Iru, starigu altaron al la Eternulo en la drasxejo de Aravna, la Jebusido.
2 Samuel 24:20
Aravna ekrigardis, kaj ekvidis la regxon kaj liajn servantojn, kiuj iris al li; kaj Aravna eliris, kaj adorklinigxis al la regxo vizagxaltere.
2 Samuel 24:21
Kaj Aravna diris:Por kio mia sinjoro la regxo venis al sia sklavo? David respondis:Por acxeti de vi la drasxejon, kaj konstrui altaron al la Eternulo, por ke cxesigxu la pesto inter la popolo.
2 Samuel 24:22
Sed Aravna diris al David:Mia sinjoro la regxo prenu kaj alportu oferojn, kiel placxas al li; jen estas bovoj por brulofero, kaj la drasxiloj kaj la jungilaro de la bovoj servos kiel ligno.
2 Samuel 24:23
CXion tion donis Aravna al la regxo. Kaj Aravna diris al la regxo:La Eternulo, via Dio, favoru vin.
2 Samuel 24:24
Tamen la regxo diris al Aravna:Ne; mi volas acxeti de vi pro difinita prezo; mi ne alportos al la Eternulo, mia Dio, bruloferojn senpagajn. Kaj David acxetis la drasxejon kaj la bovojn pro kvindek sikloj da argxento.