Buscar na Bíblia
Encontre versículos, passagens e textos bíblicos
1.720 resultado(s) encontrado(s)
(Página 9 de 86)
Buscar na Bíblia: "ama" de Esperanto
Song of Solomon 3:1
Sur mia kusxejo dum la nokto mi sercxis tiun, kiun mia animo amas; Mi sercxis lin, sed mi lin ne trovis.
Song of Solomon 3:2
Mi levigxos, kaj irados tra la urbo; Sur la stratoj kaj placoj mi sercxos tiun, kiun mia animo amas; Mi sercxis lin, sed mi lin ne trovis.
Song of Solomon 3:3
La gardistoj, kiuj iradas tra la urbo, renkontis min, Al ili mi demandis:CXu vi vidis tiun, kiun mia animo amas?
Song of Solomon 3:4
Kiam mi nur ekforiris de ili, Mi renkontis tiun, kiun mia animo amas; Mi tenis lin, kaj ne delasis lin, GXis mi enkondukis lin en la domon de mia patrino, Kaj en la cxambron de sxi, kiu naskis min.
Song of Solomon 3:5
Mi jxurligas vin, ho filinoj de Jerusalem, Je la gazeloj aux cervoj de la kampo: Ne veku nek sendormigu la amatinon, GXis sxi mem volos.
Song of Solomon 4:1
Vi estas bela, mia amatino, vi estas bela; Viaj okuloj estas kolombaj, malantaux via vualo. Viaj haroj estas kiel aro da kaprinoj, Deirantaj sur la deklivo de la monto Gilead.
Song of Solomon 4:7
Via tutajxo estas bela, mia amatino; Vi ne havas difekton.
Song of Solomon 4:8
Kun mi el Lebanon venu, ho mia fiancxino, Kun mi el Lebanon; Rigardu malsupren de la pinto de Amana, De la pinto de Senir kaj HXermon, El la kavernoj de la leonoj, De la montoj de la leopardoj.
Song of Solomon 4:16
Vekigxu, ho norda vento, venu, ho suda vento; Trablovu mian gxardenon, ke gxiaj aromajxoj elfluu. Venu mia amato en sian gxardenon Kaj mangxu gxiajn multevalorajn fruktojn.
Song of Solomon 5:1
Mi venis en mian gxardenon, mia fratino, mia fiancxino; Mi desxiris mian mirhon kaj miajn aromajxojn; Mi mangxis mian mielcxelaron, kiel ankaux mian mielon; Mi trinkis mian vinon, kiel ankaux mian lakton. Mangxu, ho miaj kamaradoj; Drinku kaj ebriigxu, ho miaj amikoj.
Song of Solomon 5:2
Mi dormis, sed mia koro estis maldorma; Jen estas la vocxo de mia amato, jen li ekfrapas: Malfermu al mi, ho mia fratino, mia amatino, mia kolombino, mia virtulino; CXar mia kapo estas plena de roso, Miaj harbukloj de la gutoj de la nokto.
Song of Solomon 5:4
Mia amato etendis sian manon tra la truo, Kaj mia interno kompatis lin.
Song of Solomon 5:5
Mi levigxis, por malfermi al mia amato; Kaj de miaj manoj gutis mirho, Kaj miaj fingroj estis malsekaj de mirha fluidajxo, Sur la riglilo de la seruro.
Song of Solomon 5:6
Mi malfermis al mia amato; Sed mia amato forturnigxis kaj malaperis. Mia animo tremis, dum li parolis; Mi lin sercxis, sed mi lin ne trovis; Mi vokis lin, sed li ne respondis al mi.
Song of Solomon 5:8
Mi jxurligas vin, ho filinoj de Jerusalem, se vi renkontos mian amaton, Ho, kion vi diros al li? ke mi estas malsana de amo.
Song of Solomon 5:9
Per kio diferencas via amato de aliaj amatoj, Ho belulino inter virinoj? Per kio diferencas via amato de aliaj amatoj, Ke vi tiele jxurligas nin?
Song of Solomon 5:10
Mia amato estas blanka kaj rugxa, Distinginda inter dekmilo.
Song of Solomon 5:16
Lia palato estas dolcxajxoj; lia tutajxo estas tre aminda. Tia estas mia amato, kaj tia estas mia kamarado, Ho filinoj de Jerusalem.
Song of Solomon 6:1
Kien foriris via amato, Ho belulino inter virinoj? Kien forturnigxis via amato, Por ke ni lin sercxu kun vi?
Song of Solomon 6:2
Mia amato iris en sian gxardenon, al la bedoj de aromajxoj, Por pasxti en la gxardenoj kaj kolekti rozojn.