Buscar na Bíblia
Encontre versículos, passagens e textos bíblicos
114 resultado(s) encontrado(s)
(Página 5 de 6)
Buscar na Bíblia: "eminentulo" de Esperanto
Jeremiah 38:4
Tiam la eminentuloj diris al la regxo:Oni devas mortigi cxi tiun homon, cxar li senfortigas la manojn de la militistoj, kiuj restis en cxi tiu urbo, kaj la manojn de la tuta popolo, parolante al ili tiajn vortojn; cxar cxi tiu homo deziras al cxi tiu popolo ne pacon, sed nur malbonon.
Jeremiah 38:17
Kaj Jeremia diris al Cidkija:Tiele diras la Eternulo, Dio Cebaot, Dio de Izrael:Se vi eliros al la eminentuloj de la regxo de Babel, via animo restos vivanta, kaj cxi tiu urbo ne estos forbruligita per fajro, kaj vi kaj via domo vivos;
Jeremiah 38:18
sed se vi ne eliros al la eminentuloj de la regxo de Babel, tiam cxi tiu urbo estos transdonita en la manojn de la HXaldeoj, kaj ili forbruligos gxin per fajro, kaj vi ne savigxos el iliaj manoj.
Jeremiah 38:22
Jen cxiuj virinoj, kiuj restis en la domo de la regxo de Judujo, estos elkondukitaj al la eminentuloj de la regxo de Babel, kaj ili diros:Viaj konsolantoj forlogis vin kaj superfortis vin; viaj piedoj enprofundigxis en koton, kaj tiuj forigxis de vi.
Jeremiah 38:25
Se la eminentuloj auxdos, ke mi parolis kun vi, kaj ili venos al vi, kaj diros al vi:Sciigu al ni, kion vi diris al la regxo, ne kasxu antaux ni, por ke ni ne mortigu vin, kaj kion la regxo diris al vi:
Jeremiah 38:27
Kaj venis cxiuj eminentuloj al Jeremia kaj demandis lin, kaj li respondis al ili konforme al cxiuj vortoj, kiujn ordonis la regxo; kaj ili silente foriris de li, cxar ili nenion eksciis.
Jeremiah 39:3
Kaj eniris cxiuj eminentuloj de la regxo de Babel, kaj haltis cxe la Meza Pordego:Nergal-SXarecer, Samgar-Nebu, Sarsehxim Rab-saris, Nergal- SXarecer Rab-mag, kaj cxiuj ceteraj eminentuloj de la regxo de Babel.
Jeremiah 39:6
Kaj la regxo de Babel bucxis la filojn de Cidkija en Ribla antaux liaj okuloj, kaj cxiujn eminentulojn de Judujo la regxo de Babel bucxis.
Jeremiah 41:1
En la sepa monato Isxmael, filo de Netanja, filo de Elisxama, el la regxa idaro, unu el la eminentuloj de la regxo, kaj kun li dek viroj, venis al Gedalja, filo de Ahxikam, en Micpan, kaj ili kune tie mangxis en Micpa.
Jeremiah 44:17
sed ni faros cxion laux la vortoj, kiuj eliras el nia busxo, ni incensos al la regxino de la cxielo, ni versxos al sxi versxoferojn, kiel faris ni kaj niaj patroj, niaj regxoj kaj niaj eminentuloj, en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem; tiam ni havis abundan panon, kaj estis al ni bone, kaj malbonon ni ne vidis.
Jeremiah 44:21
GXuste tiun incensadon, kiun vi faradis en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem, vi kaj viaj patroj, viaj regxoj kaj viaj eminentuloj kaj la popolo de la lando-gxuste tion la Eternulo ja rememoris, kaj gxi atingis Lian koron.
Jeremiah 48:7
CXar vi fidis viajn faritajxojn kaj viajn trezorojn, vi ankaux estos venkoprenita; kaj Kemosx iros en kaptitecon kune kun siaj pastroj kaj eminentuloj.
Jeremiah 49:3
Ploregu, ho HXesxbon, cxar Aj estas ruinigita. Kriu, ho filinoj de Raba, zonu vin per sakajxo, ploru kaj vagadu inter la bariloj; cxar Malkam iras en kaptitecon kune kun siaj pastroj kaj eminentuloj.
Jeremiah 49:38
Kaj Mi starigos Mian tronon en Elam, kaj Mi pereigos tie la regxon kaj la eminentulojn, diras la Eternulo.
Jeremiah 50:35
Glavo falu sur la HXaldeojn, diras la Eternulo, sur la logxantojn de Babel, sur gxiajn eminentulojn kaj sagxulojn;
Jeremiah 51:57
Mi ebriigos gxiajn eminentulojn, sagxulojn, komandantojn, estrojn, kaj heroojn, kaj ili ekdormos per eterna dormo kaj ne vekigxos, diras la Regxo, kies nomo estas Eternulo Cebaot.
Jeremiah 52:10
Kaj la regxo de Babel bucxis la filojn de Cidkija antaux liaj okuloj, kaj ankaux cxiujn eminentulojn de Judujo li bucxis en Ribla.
Isaiah 3:3
kvindekestron kaj eminentulon, konsiliston, majstron, kaj lertan sorcxiston.
Isaiah 3:5
Kaj premos la popolo cxiu la alian kaj cxiu sian proksimulon; junulo estos aroganta kontraux maljunulo, kaj senvalorulo antaux eminentulo.
Isaiah 5:13
Tial mia popolo estas forkondukita en malliberecon pro nekomprenado, kaj gxiaj eminentuloj konsumigxis de malsato, kaj gxia popolamaso senfortigxis de soifo.