Buscar na Bíblia
Encontre versículos, passagens e textos bíblicos
47 resultado(s) encontrado(s)
(Página 2 de 3)
Buscar na Bíblia: "Rahxel" de Esperanto
Genesis 30:2
Kaj Jakob forte ekkoleris Rahxelon, kaj li diris: CXu mi anstatauxas Dion, kiu rifuzis al vi frukton de ventro?
Genesis 30:6
Kaj Rahxel diris: Dio min jugxis kaj auxdis mian vocxon kaj donis al mi filon; tial sxi donis al li la nomon Dan.
Genesis 30:7
Kaj Bilha, la sklavino de Rahxel, denove gravedigxis kaj naskis duan filon al Jakob.
Genesis 30:8
Tiam Rahxel diris: Per Dia lukto mi luktis kun mia fratino, kaj mi venkis; kaj sxi donis al li la nomon Naftali.
Genesis 30:14
Ruben iris en la tempo de rikoltado de tritiko kaj trovis mandragorojn sur la kampo, kaj li alportis ilin al sia patrino Lea. Kaj Rahxel diris al Lea: Donu al mi el la mandragoroj de via filo.
Genesis 30:15
Sed tiu diris al sxi: CXu ne suficxas al vi, ke vi prenis mian edzon, kaj vi volas preni ankaux la mandragorojn de mia filo? Tiam Rahxel diris: Nu, li kusxu kun vi cxi tiun nokton por la mandragoroj de via filo.
Genesis 30:22
Kaj Dio rememoris Rahxelon, kaj Dio elauxdis sxin kaj malsxlosis sxian uteron.
Genesis 30:25
Kiam Rahxel naskis Jozefon, Jakob diris al Laban: Forliberigu min, kaj mi iros al mia loko kaj al mia lando.
Genesis 31:4
Tiam Jakob sendis kaj vokis Rahxelon kaj Lean sur la kampon al sia brutaro;
Genesis 31:14
Kaj Rahxel kaj Lea respondis kaj diris al li: CXu ni havas ankoraux parton kaj heredon en la domo de nia patro?
Genesis 31:19
Laban estis foririnta, por tondi siajn sxafojn; tiam Rahxel sxtelis la domajn diojn de sia patro.
Genesis 31:32
Sed tiu, cxe kiu vi trovos viajn diojn, mortu. En la cxeesto de niaj parencoj sercxu cxe mi tion, kio estas via, kaj prenu al vi. Jakob ne sciis, ke Rahxel ilin sxtelis.
Genesis 31:33
Tiam Laban eniris en la tendon de Jakob kaj en la tendon de Lea kaj en la tendon de la du sklavinoj, kaj li ne trovis. Kaj li eliris el la tendo de Lea kaj eniris en la tendon de Rahxel.
Genesis 31:34
Sed Rahxel prenis la domajn diojn kaj metis ilin sub la selon de la kamelo kaj sidigxis sur ili. Kaj Laban palpe esploris la tutan tendon kaj ne trovis.
Genesis 33:1
Jakob levis siajn okulojn, kaj vidis, ke jen venas Esav kaj kun li kvarcent homoj. Tiam li dividis la infanojn de Lea kaj de Rahxel kaj de la du sklavinoj.
Genesis 33:2
Kaj li starigis la sklavinojn kaj iliajn infanojn antauxe, Lean kun sxiaj infanoj poste, kaj Rahxelon kun Jozef en la fino.
Genesis 33:7
Poste alproksimigxis ankaux Lea kaj sxiaj infanoj kaj klinigxis; fine alproksimigxis Jozef kaj Rahxel kaj klinigxis.
Genesis 35:16
Kaj ili forlasis Bet-Elon. Kiam restis ankoraux negranda interspaco, por veni al Efrata, Rahxel naskis, kaj sxia akusxigxo estis malfacila.
Genesis 35:19
Kaj Rahxel mortis, kaj oni enterigis sxin sur la vojo al Efrata, kiu estas Bet-Lehxem.
Genesis 35:20
Kaj Jakob starigis monumenton super sxia tombo. Tio estas la tomba monumento de Rahxel gxis la nuna tago.